|
Antaŭ 400 jaroj vivis en Ĉeĥujo viro kiu poste fariĝis eŭropano – Johano Amos Komenio (konata latine kiel Comenius. Lia ceĥa nomo estas Ján Amos Komenský). Komenio estis pensulo kiu profunde komprenis la potencialon de Universala Lingvo por plibonigi la homajn aferojn sur nia planedo. Se Zamenhof estas la patro de la mondlingvo kaj Schleyer lia pli aĝa frato, Komenio sendube estas la Avo de tiu sama ideo. Ne ĉar li mem konstruis lingvon, aŭ provis tion fari: li nur montris la eblecojn kiuj ekzistis pri aŭ apriora aŭ aposteriora lingvo en siaj "Unua Klopodo pri Nova Harmonia Lingvo" kaj "Panglottia", kie li bonege klarigis la neceson, eblecon kaj potencialon de tiaspeca nova lingvo. Same kiel ĉe Zamenhof kaj ĉe Schleyer, estis nur lia amo al Dio kaj al la homaro kio lin antaŭenpelis por trovi la vojon laŭ kiu oni devas daŭrigi por konstrui Mondlingvon. Zamenhof bone sciis pri Komenio kaj studis liajn librojn, kiel oni povas konstati el lia letero al sia onklo Josef, kiu publikiĝis en la itallingva libro "Un Voce per il Mondo" (Unu Voĉo por la Mondo). Eĉ la nomo Ludoviko estis elektita de Zamenhof el la antaŭparolo de unu el la libroj de Komenio, laŭ tiu fonto. Li naskiĝis la 28-an de Marto 1592 en la urbeto Nivnice en suda Moravio apud Uherský Brod. Kiel 12-jara li fariĝis orfo je ambaŭ gepatroj kaj ekloĝis ĉe onklino en Stražnice. Tiu urbo estis bruligita en la sekva jaro 1605, kaj li revenis al sia naskiĝurbo kie li ekloĝis ĉe aliaj parencoj. Post gimnaziaj studoj en Herborn, universitataj studoj en Heidelberg kaj kelktempa restado en Nederlando, li fariĝis en 1618 pastro de la "Moraviaj fratoj". Tiu estis la jaro kiam la 30-jara milito komenciĝis. Post la malvenko de la ĉeĥaj protestantoj ĉe la Blanka Monto en 1620 ili estis severe persekutataj de la kontraŭreformacio. Li devis sin kaŝi en norda Ĉeĥio. Dum tiuj jaroj li verkis la libron "Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro" kiu aperis en 1623, kaj la libron "Centrum Securitatis" (Centro de Sekureco) du jarojn poste. En 1628 li ne plu povis resti en Ĉeĥio kaj devis fuĝi al Pollando, kie li ekloĝis en la urbo Leszno kaj eklaboris kiel instruisto de la pola, ĉeĥa kaj germana lingvoj. Iom poste li fariĝis direktoro de la gimnazio en la religia komunumo "Frata Unuiĝo". Li aperigis la verkon "Didaktiko" en 1628. Sekvis "Informacio de la Patrinlernejo" dum tiu sama jaro, sed "Didactica Magna" (Granda Didaktiko), kiu estis la latina versio de tiuj instrulibroj, aperis nur en 1638. En 1631 li verkis tre popularan libron: "La Pordo de Lingvoj Malfermita", pri instruado de ĉiuj lingvoj; kaj pro tiu ĉi lasta libro malfermiĝis por li la pordo al la akademia mondo de Eŭropo. Kelkajn jarojn poste li akceptis inviton al Anglujo kie li loĝis inter la jaroj 1641–42. Unue en Londono, sed ŝajne li restis kelke da tempo ankaŭ en Hamburgo. Dum la jaro 1642 li verkis sian plej konatan libron "Via Lucis" (La vojo de Lumo), dediĉitan al la Reĝa Londona Societo. Ĝi estis preta manuskriptoforme jam tiam, sed eldonita nur 26 jarojn poste en Amsterdamo. Reveninte el Anglujo al la kontinento, li estis invitita al Svedujo far Louis de Geer por klarigi siajn pedagogiajn ideojn al Axel Oxenstierna kaj Johan Skytte. Tiuj komisiis al li verki lernolibrojn kaj aranĝi la latininstruadon en la tuta Svedujo. Liaj ideoj tamen estis iom tro radikalaj – kaj ankaŭ pro tio ke li ne povis rezigni pri sia politikado – antaŭkondiĉo de tiuj svedaj superuloj por lia daŭra restado – li baldaŭ forlasis Svedujon. Anstataŭe li ekloĝis en la pola urbo Elbląg [Elblong], kiu inter 1626–1636 kaj 1655–1660 apartenis al Granda Svedujo, sed dum la ses jaroj de la Komenia restado denove estis parto de Pollando. Tie li verkis la unuajn du partojn de "Ĝenerala Konsilio por Reformo de Aferoj Homaj", kio estis verkego pri preskaŭ ĉio pensebla. Post Elbląg li revenis al Leszno por la dua fojo, kie li loĝis inter 1648–1650. Tiam aperis por li ebleco elprovi siajn instruajn teoriojn en propra lernejo kaj li translokiĝis en la slovakan-hungaran urbon Blatn Potok (hungare: Saros-Patak), kie li dum kvar jaroj libere evoluigis siajn ideojn. Post tiuj jaroj, li por la tria fojo revenis al Leszno por plua dujara restado. Post tiu periodo la urbo tamen estis forbruligita inkluzive la domon de Komenio. Nur lastmomente li sukcesis savi kelkajn el siaj verkoj en rapide fosita kaŝujo. Komenio en aŭgusto 1656, estante jam 64-jara, trovis rifuĝejon en Amsterdamo. Li ricevis subtenon de la urba konsilantaro, kaj ankaŭ la filo de Louis de Geer daŭrigis subteni lin ĝis lia morto. En Amsterdamo multaj pliaj el liaj verkoj aperis. En 1657 aperis "Opera Didactica Omnia", la kolekto de liaj kompletaj instruaj skriboj. En Nurenbergo estis publikigita "Orbis Pictus" (Mondo en Bildoj) en 1658, kiu fariĝis furorlibro en la tuta Eŭropo. Fine, en 1662, aperis la unua parto "Panegereia" (Ĉiuvekiĝo) kaj en 1666 la dua – "Panaugia" (Ĉiuinformado) de lia verko "Ĝenerala Konsilio por Reformo de la Aferoj Homaj". Oni trovas ĉi tie preskaŭ mistikajn cerbumadojn; laŭ Komenio, la celo de politiko devas esti "Trankviligo de Homaj Animoj", kaj li difinis la scion kiel gvidi la homojn "Arto de la Artoj". Li planis eldoni kvin pliajn partojn, sed dum lia vivo aperis nur tiuj du. La sekvaj kvin partoj komplete malaperis por la mondo sed estis retrovitaj en 1935 en Halle/Saale en Germanio, kaj en 1957 la manuskriptoj estis donacitaj al la Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kies Akademio de Scienco fine eldonis la tutan verkegon en 1966. En 1667 finiĝis la milito inter Anglujo kaj Nederlando, kaj okaze de la tiama packongreso li skribis la mallongan verkon "Angelus Pacis" (Anĝelo de Paco), kiu estas aŭtentika dokumento iom similstila al la "Alvoko al la Diplomatoj" de Zamenhof antaŭ la fino de la unua mondmilito. Mallonge antaŭ sia morto li publikigis kiel 77-jarulo sian testamenton "Unum Necessarium", kaj tiam, fine, ankaŭ aperis lia nuntempe plej konata libro "Via Lucis". La sekvan jaron li severe malsaniĝis, kaj unu jaron poste, li petis sian filon Daniel kaj kelkajn amikojn ke ili daŭrigu la eldonadon de liaj verkoj. Du monatojn poste, la 15-an de novembro 1670, li mortis en Amsterdamo. Oni entombigis lin en preĝejo proksime al Naarden. Komenio publikigis pli ol 150 volumojn kaj estis nomita "Patro de la Didaktiko". El tiuj verkoj oni povas koncizigi la instruon de Komenio pri la socio kaj pri la individuo. La mondo estas liaopinie labirinto en kiu la pilgrimo ofte vojeraras. Subite tiu pilgrimo aŭdas internan voĉon dirantan ke li revenu al la paradizo de sia koro, kie parolos al li Dio, la Fonto de Harmonio. Li ankaŭ priskribis la mondon kiel rotaciantan radon. Nur en ĝia mezo troviĝas trankvilo. Je ĝia periferio oni riskas elfali. "La mondo estas rado kiu rotacias, ege vibras, bruas, forte sonas. Kiu ĝian centron ne trafos, implikiĝos kaj elfalos." Pri la edukado de la junularo li opiniis ke oni devas instrui al ili ĉion vivbezonan, sed nenion superfluan: Klerecon (koni sin mem), Virton (gvidi sin mem) kaj Piecon (orienti sin mem), kiuj estu la tri ĉefaj aferoj. Li klarigis la esencon de tiaj bonedukitaj infanoj: "Ni ne rigardu infanojn, kiel ili aspektas nun, sed al kio ili estas destinitaj: fariĝi post ni Diaj estroj de la mondo." En liaj religiaj libroj kiel ekzemple "Ekzercado en Vera Pieco" (Praxis Pietatis, 1630) li montras la perfektecon de Dio kaj kontraŭstarigas tion al la eteco kaj neperfekteco de la homo. Li instruas kiel ĉerpi el la Dia Fonto la universalan harmonion. Plia religiinfluita libro estis la "Angelus Pacis" (Anĝelo de Paco), pri pli bona mondo, religia unueco kaj eterna paco. Fine li skribis sian testamenton "Unu Afero estas Necesa" (Unum Necessarium) kiu temas pri lia tutviva serĉado de "bona kuracilo", panaceo por la tuta homaro. La ĉefa rimedo devus esti: Reveno al Unueco, Konkordo, Racio, al la Dia Elemento. Komenio insistegas pri paco kaj pri la konstruado de harmoniplena trankvila vivo por ĉiuj homoj kaj por ĉiuj tavoloj de la socio. La arto kiel regi aliajn homojn devas baziĝi sur saĝeco kaj ne sur forto, sur singardemo kaj ne sur insido, sur libereco kaj ne sur altrudo, sur racia pripenso kaj ne sur ruzado. Por perfekta konkordo bezonatas tri aferoj: digna egaleco, digna regado kaj digna obeado. Neniam la propra libereco devas iamaniere eĉ minaceti la liberecon de aliuloj. Tio estas unu el la Fontoj de la Harmonio.
En sia mortolito li kortuŝe dankis al Dio, ke estas Li kiu gvidis lin tra la labirinto de la mondo kaj
fine igis lin reveni al si mem: "Mia tuta vivo estis migrado, mi ne havis patrujon, neniam kaj nenie mi havis
daŭran hejmon, sed nun mi jam vidas mian Patrujon Ĉielan...".
|