|
Komparo de tradukoj faritaj de 2 israelaj E-poetoj.
Krist’ reviviĝis *
Elrusigis: Josef Kohen-Cedek
(1904–1994)
|
Kristo reviviĝis *
Elrusigis: Daniel Kolker
(1935– )
|
Krist´ reviviĝis! – Jes, Rebeka,
Proklamas tion ĉies lang´;
Laŭ rit´ de Dio-Hom´ senpeka
Mi kisas vin je via vang´.
Kaj morgaŭ eĉ al kred´ Mosea,
Por kis´ aliĝus mi obea,
Kaj tion mi al vi prezentos,
Laŭ kio vi kontraston sentos
Elinter la kristan´, en nudo,
Kaj senvestita, pia judo.
* Dum Pasko la rusoj kutimas saluti unu la alian per tiu ĉi slogano, interŝanĝante kisojn.
[Rimarko de la tradukinto]
|
Nun estas Pasko, ho Rebeka,
Kaj laŭ la Sankta Kateĥiz´
En maniero plej senpeka
Mi vin salutas per la kis´.
Judin´! Por ama apogeo
Ĉu konvertiĝi laŭ Moseo
Kaj eĉ perceptu via man´
Per kio mi, jam vir´ - hebreo,
´As diferenca de l´ kristan´.
* Per tiuj ĉi vortoj kaj per kisoj la ortodoksaj kristanoj dum Pasko salutas unu la alian,
fojfoje ankaŭ alikredan(in)ojn.
[Rimarko de la tradukinto]
|
Originalo:
ХРИСТОС ВОСКРЕС
Христос воскрес, моя Ревекка!
Сегодня следуя душой
Закону бога-человека,
С тобой целуюсь, ангел мой.
А завтра к вере Моисея
За поцелуй я не робея
Готов, еврейка, приступить –
И даже то тебе вручить,
Чем можно верного еврея
От прaвославных отличить.
j.1821
|