Brazilaj IJK kaj UK por mi / Esti Saban


Preskaŭ kiel ĉiam – lastmomente – mi decidis partopreni en la Internacia Junulara Kongreso kaj en la Universala Kongreso de Esperanto. Brazilo – fora kaj ekzota lando – malfermis por mi tre belajn 'pordojn': Pato-Brankon, akvofalon de Iguazu, Rio de Janeiron, Salvador Bahia-n, Fortalezon, kaj kompreneble belegajn plaĝojn survoje.

Kongresoj estas ĉiam ligitaj kun la atendado kaj kortuŝiĝo revidante malnovajn geamikojn kaj akirante novajn kontaktojn. La penso vivi kaj paroli Esperante dum unu monato promesis novajn travivaĵojn.

Dum ambaŭ Kongresoj estis diversaj kursoj: lingvokursoj, teatro-kurso, salonaj dancoj, sambo, kapoejro kaj muziko. Okazis diskutoj, interesaj prelegoj, kaj kompreneble ekskursoj.

Sed mi, kiel israelanino, ĉiam havas parton en mi, kiu ne povas komplete ĝui. Mi lasas mian landon, kiel vi scias, dum milita situacio. La penso ke mi estas for kaj ĝuas dum homoj vundiĝas kaj mortas pro teroratakoj!

Imagu, estante en buso aŭ en granda aĉetumejo, neniu el ni pensis ke eble tuj venos teroristo kaj eksplodigos nin. Normalaj, trankvilaj homoj ja ne pensas tiamaniere. Alia ekzemplo: Ni, e-istoj, teatrumis, kaj laŭ la instrukcioj, ni devis imagi kvazaŭ ni iras inter bomboj. Mi volis plori, ĉar en nia lando, tio ne estas ludo, sed la vivo mem, bedaŭrinde.

Mi esperas, ke troviĝos solvo, sed ĝis tiam mi daŭrigos partopreni Kongresojn, ĝuos, kaj 'fuĝos' al ekskursoj por kelkaj tagoj, sed kiam mi revenos al mia lando, fotoj kaj rememoroj el la Kongreso estos kvazaŭ el "alia mondo", en kiu bonaj homoj sur la vojo estas amikoj sen limo.