Grimpante sur la muro / Drora Matlofski


Supren, supren, pli alten kaj pli alten, kaj hop! en la truon. Mi scias precize kien mi devas meti la biskviteron kiun mi trovis en la telero sur la tablo. Mi metos ĝin kun ĉiuj biskviteroj kaj mi eliros. Mi kaptas mian lokon en la linio kaj atendas mian vicon eliri el la truo.

Fojfoje, mi ne povas eliri. Iu signalas ke estas danĝero. Tio signifas, ke oni verŝis akvon sur la muron, aŭ ke homo purigis kaj estas viktimoj. Ni atendas por vidi, ĉu oni verŝos pli da akvo sur la muron, aŭ ĉu la homo finis sian laboron. Li faras sian laboron, kiel ni faras la nian. Nia laboro estas eliri el la muro, serĉi manĝaĵon kaj meti ĝin en la truon por nia reĝino. Parton el la manĝaĵo ni konservas por la malvarma sezono. Mi pensas, ke neniu memoras pri la malvarma sezono, sed ni havas tradicion kaj, ĉiukaze, estas nia laboro.

Unu fojon la homo metis paperon en nian truon, kaj ni ne povis eliri. Ni trovis alian truon. Intertempe, li ne tuŝis tiun.

Ni eliras, unu malantaŭ la alia. Proksime, alia vico grimpas supren. Ni malsupreniras ĝis la muro estas tro malseka. Tiam ni iras dekstren aŭ maldekstren, depende de kie estas pli da manĝaĵo. Se ne estas dolĉa manĝaĵo, kokaĵo estas tre bona. Poste pano aŭ nudloj. Ni prenas kion ni trovas. Kiam estas nenio, ni vagas ĝis ni trovas ion interesan. Tiam ni signalas al la aliaj, ke ili devas veni.

Foje ni trovis interesan lokon, malsupre. Estas granda sitelo, plena de frandaĵoj. Sed la homo formovis la sitelon kaj metis la frandaĵojn en plastan sakon. Li forprenis la plastan sakon kun iuj miaj amikoj. Ni neniam sciis kio okazis kun ili.

Nu, tiel estas. Estas la vivo. Pardonu min, sed mi devas voki mian amikon. Mi bezonas ke li helpu min porti tiun grandan kukeron supren en la truon.