RUBRIKO: Esperanto-informado / Gian Piero Savio


II. Sufiĉe kun nia inerteco, ni tuj demetu
la gantojn kaj neperforte kontraŭataku!

“Ne malkuraĝiĝu, se homoj estas tro konservativaj por flankenmeti siajn
antaŭjuĝojn, tiu batalo kontraŭ sklavigaj ideoj estis la amara
sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis.”
(Cesaro Rossetti, el: "Kredu min, sinjorino!")
...kaj esperantistoj ja estas pioniroj!

Enkonduko

Revenante trajne al Beer-Ŝeva post nia landa kunveno, mi hazarde renkontis junan (tridekjaraĝan) kaj tre promesplenan teleĵurnalan prezentiston el la dua kanalo. Ĉar li loĝis en mia vilaĝo kaj estas, ekde infanaĝo, bonega amiko de mia filo, ni amike parolantaj travojaĝis unu horon kaj duonon. Vi jam povas diveni ke baldaŭ mi turnis nian interparolon sur la verdajn esperantajn vojetojn kaj "demandis lin ĉu li ion scias pri Esperanto".

< Mi klopodos ĉi tie orde resumi nian konversacion: TV indikas mian interparolanton (kiu nomiĝas Dani kaj nomas min Ĝan), GP indikas min mem, kiel eble plej paceme pledantan por Esperanto >

Bato kaj rebato

TV: 

Jes, temas pri juda dialekto inter la ladina kaj la jida, kiu malaperis antaŭ kelkaj dekoj da jaroj. Ĉu vi interesiĝas pri mortaj aŭ mortantaj lingvoj?

GP: 

Unue, brave! Vi estas unu el malmultaj junuloj kiu ne respondis al mi, ke Esperanto estas nova speco de "itala ekspresa kafo" aŭ similaĵojn. Vi pravas, temas pri lingvo – homa, planita, libera internacia lingvo. Ĝin iniciatis Zamenhof, genia juda pola okulisto antaŭ 115 jaroj kaj fakte Esperanto fonetike kaj etimologie similas la latinidajn lingvojn. Sed tamen, rilate al ĝia malapero, mi surprizos vin, kvankam la amaskomunikiloj tre malofte parolas pri ĝi: Esperanto vivas, ja certe! Neniam ĝi pereos dum la homa neestingebla strebo al libero vivos!

TV: 

Ĝan, mi petas! Mi delongege konas vin kiel seriozan kaj ekvilibran pragmatiston! Kio subite okazis al vi? Ŝajnas al mi ke vi fariĝis iomete fanatika!

GP: 

Dani, ne timu! Samkiel nia trajno ankaŭ mi ankoraŭ ne "elreliĝis"! La profit-avida kaj konsumisma aspekto de nia nuna socia vivo, al kies plifortigo via televido, aparte per senbrida reklamado, treege kontribuas, konsideras strangulo kiun ajn parolanton pri homaj idealoj.

TV: 

Nu, bone! Mi komprenas vian kritikon pri nia socio kvankam mi ne plene konsentas kun vi aparte pri via akuzo kontraŭ la televido. Sed bonvolu komprenigi al mi: al kio vi precize strebas? Kiel rilatas la lingvo Esperanto al homa libero?

GP: 

Esperanto estas trezoro donacita al la tuta homaro. Bedaŭrinde, per ĝi oni ne povas rekte venki malsaton kaj malsanojn en la mondo, sed certe ĝi povas starigi solidan bazon por libera tutmonda interhoma komunikado kaj komprenemo – tio estas, por globala monda paco.

TV: 

Ĉu vi primokas min? Vi ŝajnas al mi kiel Donkiĥoto batalanta kontraŭ ventaj muelejoj! Certe vi aŭdas pri la angla kaj ĝia sekura superregado monde dum centjaroj.

GP: 

Lasu min klarigi mian vidpunkton kial Esperanto estas tiel grava por ĉiuj.

TV: 

Konsentite! Ni havas pli ol unu horon ĝis Beer-Ŝeva. Ek! Konvinku min pri la nepreco kaj taŭgeco de Esperanto, sed sciu ke ankaŭ mi demetas la gantojn kaj la boksomatĉo estos sen reteno de ia ajn frapo.

Daŭrigota