|
Ekde vendredo posttagmeze ĝis sabato fruvespere, 32 israelaj e-istoj kaj familianoj pasigis tre agrablan kunestadon en la gastejo "Mecada" (Masada) apud la Morta Maro. Krom la vizito en la apuda historia surmonta fortreso, okazis 10 diversaj programeroj en la loka "klubejo". Ni menciu nur kelkajn: Prelego kun vidbenda filmo pri la lasta Universala Kongreso (Gabi Zeevi), prelego kun bildoj pri la Internacia Festivalo (Amri Vandel), rakontado pri la Internacia Seminario (Tali Vandel), kvizo pri veturiloj (Josi Ŝemer), humura konkursa debato pri la balotado en Israelo, mozaik-ludo, kelkaj videofilmoj en Esperanto kaj aliaĵoj. Ankaŭ la kunveturado de Tel-Avivo kaj reen per taksio-minibuso estis agrabla evento por la "esperantumantoj". La Semajnofinon lerte ĉeforganizis Nava Cinori, kiu multege laboris antaŭ kaj dum ĝi. Ŝi meritas laŭdegojn kaj aplaŭdojn! Koran dankon al vi, Nava. Dankon ankaŭ al Esti Saban, kiu organizis la transporton. Dankindaj estas ĉiuj, kiuj kontribuis al la sukcesa programo, kaj precipe la Programestro Amri Wandel. Dankon ankaŭ al Herodo, kiu konstruigis Masadon... Resume, la Mortan Maron ni ne sukcesis revivigi (ni eĉ ne provis...), sed nian animon kaj eĉ nian stomakon ni plenigis per kontentiĝo. Ŝajnas ke post Arad (2001), Hajfa (2002) kaj Masada (2003), la evento KIES daŭre restos la krono de la agado de la israelaj esperantistoj.
Ĝis revido en la kvara KIES, en... (decidota!)
|