La filozofio de J. Krishnamurti kaj Esperanto / Ora Hofman


Jiddu Krishnamurti*, unu el la plej grandaj spiritaj homoj, diris, ke la ĉefa kaŭzo de la mizero kaj de la manko de paco en nia mondo, estas la iluzia identeco de homoj kun ties ekstera egoo, anstataŭ kun ties esenco. Ĉar la esenco de ĉiu homo ne estas ligita al ajna identiĝo, kiel ekzemple, identiĝo kun specifa nacio, specifa religio, k.t.p., okazas konsekvence la divido inter ni, homoj.

Por alporti la harmonion inter la diversaj homoj, tre bona rimedo de kunigo, povas esti komuna lingvo, kiel Esperanto. Sed la plej grava faktoro por tiu harmonio estas plena konscio.

Eĉ la intenco malantaŭ la uzado de komuna lingvo kreas influon en la direkton de la unuigo de la homaro, spirite kaj fakte.


Jen paragrafo el libro de Krishnamurti, "Libere de la konoj" (esperantigita de Yves Bachimont):

"Ni vivas fragmentigitaj. Vi estas iu persono oficeje kaj iu alia hejme; vi parolas pri demokratio, sed en via koro vi estas aŭtokrata; vi parolas pri amo al via najbaro, tamen vi mortigas lin per konkurado. Unu parto el vi funkcias kaj observas la vivon, separe de viaj ceteraj partoj. Ĉu vi konscias pri tiu fragmenta ekzisto en vi mem? Kaj ĉu eblas al cerbo, kiu disrompis sian propran funkciadon, sian propran pensadon en fragmentojn – ĉu eblas al tia cerbo konscii pri la tuto? Ĉu eblas rigardi la tutan konscion plene kaj tute, alivorte, esti plena homo?"


______________________________________
* Jiddu Krishnamurti (1895–1985, ne konfuzenda kun la sekto Hari Kriŝna) naskiĝis en Hindio. 14-jara li estis elektita la estonta gvidanto de la Teozofia Societo pro sia spirita potencialo, kaj daŭrigis sian edukadon en Anglio. Li forte oponis organizitan religion aŭ kredon, kaj tial li forlasis, 34-jara, la Teozofian Societon, kaj vojaĝadis tra la tuta mondo, ĝis la fino de sia vivo, por igi homojn "absolute, senkondiĉe liberaj", kiel li diradis.