Leteroj



Mi konstante ricevas IE-on, por kio mi dankas tre sincere. Mi legas la revuon kun atento. Tio validas pri la prilingvaj artikoloj, kun kiuj mi kelkfoje ne konsentas (sed nun Claude Piron ja prave respondis al Petro Anselmo). Pli interesas min artikoloj pri Israelo, kaj pri la vivosentoj de ĝiaj enloĝantoj. La situacio estas komplika, ni aŭdas, vidas kaj legas multon en la novaĵoj de radio, televido kaj gazetoj, sed estus agrable havi pli rektajn informojn de vi.

Mi deziras al vi la forton por elteni la atakojn kontraŭ via vivorajto en Israelo.

Werner Bormann, Germanio

Kara redaktoro! Gratulojn okaze de enposteniĝo kiel redaktoro de IE. Kun ĝojo mi akceptis ĝin kiel ĉiam, sed nun aparte pro la bela kolora grafika aspekto. Foliumante mi konstatis ke same la enhavo estas valora.

Zofia Banet-Fornalowa, Pollando

Ni dankas pro la sendita revuo, kiun mi legis kun granda intereso. Speciale min interesis la reago de Claude Piron, sed ankaŭ la artikolo pri Comenius kaj la intervjuo kun Boris Kolker, kies libron "Vojaĝo en E-lando" ni ankaŭ disvendas.

Kortuŝis min la forpaso de s-ano Giladi, kiun supozeble mi renkontis en kelkaj UK-oj, sed mi havis kun li neniun rektan kontakton.

Llibert Puig, Portugalio


Dankon pro la ekzemplero de IE. Apartan laŭdon pro la speciala koverto!

Katja Bodnarova (CO de UEA)

Hodiaŭ min atingis la marta numero de IE, kiu tre plaĉis al mi. Speciale interesa por mi estas la artikolo pri tio, kiu verkis la Biblion. Dankon.

Boris Kolker, Usono

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis, por la Germana Esperanto-Biblioteko la numerojn 134, 135, 136 de IE. Cetere, la kolekto en Aalen, kiun mi prizorgas jam pli ol 30 jarojn, havas preskaŭ ĉion, ekde la tempo de "Nia Ligilo" ĝis nun.

La krucvortenigmo dorsflanka vere estis ege sprita. Ĝi defiis min kaj kaptis mian intereson. Mi iom miris, ke vi donis tiom da spaco al la lingvaj herezoj kiujn elpensis P. Anselmo, kiuj ne havas bazon en la viva lingvo kaj kies bizaraĵoj ne trovis vojon al la nova PIV.

Adolf Burkhardt, Germanio

Venezuelano 22-jara deziras korespondi: Ricardo Coutinho, lernanto de E-o kaj historio.

vesperto@cantv.net

Kun granda intereso mi tralegas ĉiujn artikolojn de IE. Ili estas aktualaj kaj interesaj. Tial eĉ post monatoj aŭ jaroj en IE eblas trovi valorajn informojn, historiajn skizojn. Vian revuon mi ne sola legas, sed ofte ĝin trafoliumas kaj legas miaj geklubanoj. Ĉiam ricevante vian revuon, mi rememoras pri via lando. Preskaŭ du semajnojn mi havis eblecon viziti diversajn lokojn de Israelo, konatiĝi kun la kulturo, tradicioj kaj lingvo. Ankaŭ la UK en Tel-Avivo estis belega kaj altrange organizita. Eble iam mi sukcesos trovi korespondamikon en via lando.

Antanas Gvildys, P.O.B. 41, LT-4430 Jurbarkas, Litovio. gvys@jurbarkas.omnitel.net