|
Antaŭ kelkaj monatoj perdis Israelo unu el siaj filoj kiuj treege honorigis ĝin, Ilan Ramon, la unua israela astronaŭto kiu atingis la kosmon. Ramon, talenta piloto en la israela aerforto, estis elektita stabano de la usona kosmoŝipo "Columbia", kiu plenumis diversajn sciencajn eksperimentojn. Li ege sukcesis en sia misio, el kiu li neniam revenos, pro paneo en la izoliga sistemo de la kosmoŝipo. Ne estas forgesebla la tago, kiam ni sidis ĉe la televidilo, atendante vidi lin surteriĝi, kaj iom post iom komprenante ke io misiris, kaj ke tio, kio devus esti grandega atingaĵo, finiĝis per tragedio. En la kosmo, ni ĉiuj povus vidi lin kun liaj usonaj kolegoj, danke al persatelita kontakto. Ili ĉiuj aspektis gajaj kaj kontentaj. Unu tagon, lia edzino, Rona, aŭdigis al li lian amatan kanton de la israela poetino Raĥel: "Ĉu vi aŭdas mian voĉon, mia malproksimulo?". Malproksimega li ja estis, sed sur la ekrano de la televido, li aspektis, aŭskultanta la kanton, pli proksima ol iam. La verkinto de tiu kanto, Raĥel (Blovŝtejn), estas la neoficiala nacia poetino de Israelo (apud la oficiala nacia poeto Bjalik). Rekta, simpla kaj ĉiam sentema ŝi estas en siaj poemoj. Ne multaj scias, ke tiu fama poetino estis ankaŭ esperantistino! Pli ol tio, ĝuste tiu kanto, aŭdigita al Ramon, "Ĉu vi aŭdas mian voĉon?", estis adresita de Raĥel (en la hebrea) al ŝia esperantista amanto Miĥael Bernŝtejn. Laŭ leteroj kiuj malkovriĝis antaŭ relative nelonge, skribitaj de tiu amanto al Raĥel, li skribas al ŝi pleje en la rusa aŭ en la franca, sed multloke li skribas esperantajn vortojn kiel "mia karino". Pluraj leteroj estas komplete en E-o. Ŝiaj leteroj, senditaj al li el Palestino al Rusio neniam estis trovitaj, sed la alta esperanta lingvaĵo en la leteroj de Miĥael al ŝi, montras evidente, ke Raĥel estis pli ol komencantino en Esperanto. Raĥel naskiĝis en Rusio en 1890. En 1909 ŝi venis unuafoje al Palestino, studis agrikulturon kaj laboris en la kibuco "Kineret", ĉe la Tiberiada Lago, kiun ŝi tiom amis. Ekde 1913 ŝi studis en Francio agronomion, kaj poste revenis al Rusio, kie ŝi laboris kun militorfaj infanoj, kaj verŝajne dum tiu laboro ŝi infektiĝis je tuberkulozo. En 1920 ŝi revenis al la kibuco ĉe la amata lago, prilaborante la teron. Post kelkaj jaroj ŝia malsano komencis manifestiĝi, kaj la kibucanoj forpelis ŝin el la kibuco pro timo de infektiĝo. Ŝi vivadis en Tel-Avivo, Cfat kaj Jerusalemo, kie ŝi priploris en poemoj la sopirojn al la lago kaj al la trankvila terlaboro. En 1931 ŝi mortis, 41 jara, sola, malsana, malforta kaj amsoifa. Raĥel konatiĝis kun Miĥael en Francio. Li naskiĝis en Rusio kaj studis por fariĝi elektroinĝeniero en Toulouse. Ili vivadis en la sama loĝejo, kaj multe promenis tra la urbo. Raĥel estis ĉarmita de lia neordinara karaktero. Miĥael estis inteligenta, ege introverta, kaj sentema – kiel Raĥel, sed li, por defendi sin kaj ne elmontri sian grandan sentemon, starigis "vitran muron" inter si kaj la vivo. Nur Raĥel sukcesis trarompi tiun muron, kaj tial ilia kontakto estis signifa por li. Kiam ŝi estis revenonta Palestinon, li provis honteme influi ŝin resti. Miĥael ne postsekvis Raĥel al Palestino, sed ili ja interŝanĝadis leterojn, kaj Raĥel verkadis al li poemojn kiuj rilatas al la leteroj kaj al ŝiaj sopiroj pri li. La poemo "Ĉu vi aŭdas mian voĉon?", unu el ŝiaj plej popularaj, plenumata de multaj kantistoj, estis verkita ne longe antaŭ ŝia morto. Ŝi esprimas en ĝi la eternecon, trans la distanco kaj la tempo, de ŝia ligo al tiu, kiu troviĝas for: “Ĉu vi aŭdas mian voĉon, mia malproksimulo / ĉu vi aŭdas ĝin kie ajn vi estas – / voĉo forte vokas, voĉ' mallaŭte ploras / kaj trans la tempo heredigas benon?..” Ĉiuj israelanoj rigardis kiel Ilan Ramon aŭskultas la popularan kanton en la kosmo, kaj poste, dum la funebra semajno, oni denove multe aŭdis ĝin en la radio. Tiam, post lia morto, evidentiĝis al ni, e-istoj, ke nia samideano Jehoŝua Tilleman persone funebras, estante kuzo de Ilan Ramon.
La lasta strofo en la kanto de Raĥel al ties malproksimulo sonas terure taŭga, kuntekste al la
kosmoŝipa tragedio: ![]()
Maldekstre supre:
franclingva poŝtkarto de Miĥael al Raĥel, kun la fina E-a vorto: "Skribu!" Maldekstre sube: "Mia karino. Mi ĵus eksciis ke morgaŭ vi forveturas. Ĉu estas eble ke vi foriros tiel kaj ne adiaŭos min? ... Mi kredas vin pli forte ol iam." Suba linio en la hebrea: "Mia kara Raĥel, mi ege sopiras pri vi." |