Proksimiĝas la centa datreveno de naskiĝo de Lidia Zamenhof (1904-1942). Lidia estis plurkampa talentulino. Aktivis en la Studenta Esperanto-movado; la Internacia Studenta Ligo, en la homarana "Konkordo", fondita de la familio Zamenhof, en UEA, Cseh Instituto, en la Bahai-movado, brile prelegis kaj deklamis, apartenis al la plej rekonataj Ĉe-instruistinoj, belege pentris kaj ludis la pianon. Lidia estis perfekta konanto de Esperanto. Ŝian recenzon de "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" tre alte aprezis ĝiaj aŭtoroj, K. Kalocsay kaj G. Waringhiem. Lidia distingiĝis per talento publicista. Ĉio kion ŝi verkis estis saturita per pura, juneca idealismo (ŝian aliĝon al Bahai-kredo oni devas konsideri ĝuste de tiu vidpunkto. Lidia estis vera, ĝisosta Homarano). La vivo kaj aktivado de Lidia estas priskribitaj en la libro la Isaj Dratwer "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado". Pli vaste en la anglalingva monografio de Wendy Heller "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Ankaŭ en ampleksa ĉapitro de libro "La familio Zamenhof" de la aŭtorino de ĉi-linioj. Same en pluraj publikaĵoj de Bahai E-movado kaj pluraj aliaj artikoloj. Valoras kun tiuj verkoj konatiĝi, ĉar Lidia apartenis al la plej eminentaj figuroj de nia "verda familio", kiel ŝi ofte nomis nian komunaĵon: enpenetro, alproksimiĝo al ŝia plendediĉa aktivado por realigo de humanaj idealoj riĉigas, spronas, stimulas al agado, malgraŭ ĉio... Lidia estis bonega konanto kaj ŝatanto de la pola literaturo, kaj ĉar ŝi posedis talenton verkistan, same distingiĝis kiel penetrema tradukanto, ŝi riĉigis esperantlingvan literaturon per kelkaj "perloj" de la pola. Nur al tiu ŝia kontribuo mi deziras dediĉi kelkajn frazojn omaĝinte karan, bonkoran, subtilan, ĝenerale estimatan Lidian, kies vivo, pro neimagebla freneza ras-teorio, estis abrupte kaj kruele ĉesigita. Lidia, havante nur 14 jarojn, en 1917, havis jam iujn tradukaĵojn el la pola, sed ne kuraĝis publikigi. Tio okazis nur ekde la komenco de la dudekaj jaroj. Lidia estis konstanta kunlaborantino de "Literatura Mondo", la plej valora kultur-revuo en la intermilita periodo. Tie ofte aperadis ŝiaj humanaj kaj bonstilaj artikoloj i.a. pri la pola literaturo. Tia ekzemple aperis pri "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz, kies granda ŝatantino ŝi estis. Ankaŭ tre alte ŝi aprezis tradukon de ĉi-verko fare de Antoni Grabowski. En "Literatura Mondo" 1931, p. 216-218 troviĝas ŝia ĉi-rilata studo. Lidia aparte famiĝis pro brila deklamado de "Koncerto de Jankjel" el tiu epopeo. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun "La praktiko" kaj kun kelkaj aliaj revuoj, i.a. kun "Heroldo de Esperanto", kie aperadis ŝiaj divers-ĝenraj artikoloj, eseoj, inkluzive priliteraturaj. Ŝiajn rakontojn oni devas konsideri kiel belajn kaj impresajn literaturaĵojn. Lidia Zamenhof enterprenis ankaŭ taskon elpoligi "Iridiono"-n de Zygmunt Krasiński, unu el la plej komplikaj verkoj de la pola romantismo, tre malfacile tradukebla, kaj ŝi ĉi-verkon plenan de filozofiaj kaj historiaj aludoj tradukis. Bedaŭrinde, ĝi ne aperis en tuteco; verŝajne pro manko de kuraĝa eldonisto. Eblas tamen kun ĝia fragmento konatiĝi: lasta sceno de la kvara parto- troviĝas en "Pola Esperantisto" n-ro 1, 1928, p. 7-10. Ĉu ie konserviĝis tiu ĉi teksto, ĉu ĝin same kiel la tutan bibliotekon de D-ro Zamenhof, ensorbis flamoj en la forbruligita domo de la familio Zamenhof, en la tragika septembro 1939, kiam la tuta tragedio nomata eŭfemisme Holokaŭsto komenciĝis?.. Lidia faris korektojn en "Fabeloj de Andersen", vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidia komencis publikigi ekde 1925. Tiujare aperis "Noveloj" de Henryk Sienkiewicz, kaj en 1932 "Noveloj" de Bolesław Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de "Quo vadis" de Sienkiewicz, Noblepremiito por tiu verko, esperantlingve publikigita en 1933. Lidia, same kiel kelkaj milionoj de ŝiaj samgentanoj – Viktimoj de neklarigebla kaj neniel komprenebla ekstrema maltoleremo kaj nepriskribebla kruelo, estis murdita. Nenie Ŝi... Ili... havas tombojn... Neimageble, sed: Homoj al Homoj pretigis ĉi-sorton.
Lige kun la baldaŭa 100-a detreveno de la naskiĝo de Lidia, la japana s-ano Masajoŝi
Higaŝida pretigas, jam de kelkaj jaroj, libron enhavantan artikolojn, eseojn, recenzojn, entute
publicistan verkaron de Lidia Zamenhof. Oni esperu, ke malgraŭ amaso da malfacilaĵoj, li
realigos sian elkoran sindevigon. La aŭtorino de ĉi-vortoj kunlaboras laŭeble, plena
de admiro por la bela kaj laŭdinda entrepreno de amiko Higaŝida.
|