Kurte pri la estonteco de E-o en Israelo / Jehoŝua Tilleman


Ni ĉiuj volus ke oni rilatu al E-o pli serioze en Israelo, se temas unuavice pri instruado de E-o, ne en rondoj, sed en iu pli oficiala formo (ne nepre deviga). La problemo de E-o en Israelo ĉiam, kaj pli kaj pli dum la maljuniĝo de nia ŝtato estas, ke E-o estas ignorata, kaj ignorado estas ofte pli danĝera ol eĉ persekutado. Ĉar ĉie, kie oni persekutis E-on, oni almenaŭ vekis intereson pri ĝi. Sed ignorado igas ĉiun aferon kvazaŭ neekzistanta.

Oni prave diras nuntempe: se vi ne aperas en la "Oraj Paĝoj", vi ne ekzistas. En la nuna tempo, eĉ se oni, prave, abomenas reklamojn, reklamado estas esenca parto de nia vivo, kaj se ni ne sukcesas reklami E-on, unuavice pro manko de mono, ni kvazaŭ ne ekzistas. Precipe en Israelo, en kiu famas la devizo, ke por ĵurnalisto ne estas novaĵo ke "hundo mordis homon", sed ke "hundon mordis homo" ja estas novaĵo. Tiu ĉi difino de novaĵo per si mem plu ne estas novaĵo, ĉar Israelo estas bedaŭrinde saturita je novaĵoj, produktanta ilin je tutmonda rekordo. Kion fari kontraŭe? Oni respondus ŝerce, ke Israelo ĉesu esti fonto de novaĵoj... Tio bedaŭrinde ne okazos baldaŭ. La alia eliro okazus nur se ni ekhavus subite grandegan monsumon, por reklami grandskale (ne nur per okonpaĝa reklameto en semajna loka gazeto), kaj radie kaj televidile. Nur tiam ni povus sukcesi. Ĝis tiam, ni nur devos atendi tiun feliĉan tempon, kiam Israelo ne plu estos ĉekape de la mondaj novaĵoj.