El la hebrea "Miŝnao" de antaŭ 2000 jaroj
Tradukis: Doron Modan
| a) |
Du homoj tenas Talit-on. Tiu diras: "mi ĝin trovis", kaj alia diras: "mi ĝin trovis". Tiu
diras: "la tuta estas mia", kaj la alia diras: "la tuta estas mia"; – tiu ĵuru ke li
ne posedas malpli ol ĝian duonon, kaj la alia ĵuru, ke li ne posedas malpli ol ĝian
duonon, kaj ili ĝin dividu.
[Se] tiu diras: "la tuta estas mia", kaj la alia diras: "ĝia duono estas mia" – la dirinto
"la tuta estas mia", ĵuru, ke li ne posedas malpli ol ĝiajn tri kvaronojn; kaj la dirinto
"ĝia duono estas mia" ĵuru, ke li ne posedas malpli ol ĝian kvaronon; tiu prenas tri
kvaronojn, kaj la alia prenas unu kvaronon.
|
| d) |
Iu vidis trovaĵon kaj alkuris por kapti ĝin. Aliulo venis kaj ekkaptis ĝin – la
kaptinto gajnis ĝin. Iu vidis homojn kurantajn post trovaĵo: post cervo kun rompitaj kruroj,
post birdidoj kiuj ankoraŭ ne flugas, kaj diris: "Mia kampo gajnigis ilin al mi" – kaj
ĝi gajnigis al li. [Sed se] estis cervo kuranta normale, aŭ estis flugantaj birdidoj, kaj
diris li: "Mia kampo gajnigis ilin al mi" – nenion li diris.
|
______________________________________
| a |
Talit – sura vesto. Ke li ne posedas malpli ol ĝian duonon – Ke li
ne posedas malpli ol la duonon de la vesto. Sed li ne ĵuras ke ĝia duono estas lia: li
ja asertas ke la tuta estas lia.
Malpli ol tri kvaronojn – Ja la dirinto "ĝia duono estas mia" konfesas, ke la alia
duono jam apartenas al lia amiko; evidentiĝas, do, ke ili pridiskutas nur ĝian duonon, kaj
tiel ili disdividas la duonon je du. Sed ĵurante, li ĵuras pri tio kion li entute prenas,
kvankam la unuan duonon la amiko jam cedis al li.
|
| d |
Vidis trovaĵon – kuŝantan sur la strato. Kurantajn post trovitaĵo
– kiu situas en lia kampo. Post cervo ktp. – ekzemple post cervo kun rompitaj
kruroj, aŭ post birdidoj kiuj ankoraŭ ne kapablas flugi, ĉar se aliuloj ne forprenos
ilin, ili tutegale restos en lia kampo. Nenion li diris – kaj tiu, kiu unue ĉasis
ilin – gajnis ilin. La kampo ne gajnigis ilin al la posendanto de la kampo, ĉar eĉ
se aliuloj ne forprenos ilin, ili ne restos en lia kampo.
|
|