Ilana Maschler (1911–2003) / Anat Zajdman


S-anino Ilana Maschler [Maŝler] forpasis en januaro 2003 post longa interesoplena vivo.

Kiel ĉiuj el ni, ankaŭ mi renkontis ŝin unuafoje dank' al ŝia edzo d-ro Henryk Maschler, kiu dum la sesdekaj jaroj estis mia unua gvidanto en Esperantujo.

Pro nia komuna pola fono kaj pro kromaj interesokampoj, kiujn ni ambaŭ havis, kaj malgraŭ la aĝo-diferenco, mi pli alproksimiĝis al ili, kaj unu tagon mi eĉ konatigis ilin al mia patrino, kiu same havis kun ili komunan lingvon.

La diferenco je la aĝo neniam malhelpis nian amikecon ĉar s-ino Maschler, samkiel ŝia edzo, estis ĉiam juneca, malfermita, bonkora, preta aŭskulti kaj helpi, ĉu per ago, konsilo aŭ bona vorto. El ĉiu renkontiĝo mi foriris ĉiam kun rideto. Sed apud sia malpeza kondutmaniero ŝi posedis ankaŭ unikan dignon, kiu igis ĉiujn el ni nomi ŝin ĉiam, eĉ dum ŝia foresto, "S-ino Maschler".

S-ino Maschler estis fidela kunulino de sia edzo en ties Esperanto-aventuro. Ankaŭ ŝi lernis kaj scipovis la lingvon kaj multajn fojojn akompanis lin al E-aj aranĝoj en eksterlando.

S-ino Maschler estis talenta verkistino. Ankoraŭ en Pollando ŝi okupiĝis dum certa tempo pri verkado de artikoloj por unuaranga satira periodaĵo. En Israelo ŝi kolektis siajn rememorojn en libro eldonita en Pollando kaj Germanio. El la libro ŝi elstariĝas kiel iu, kiu estas "pli granda ol la vivo" (giganta), ne estante konscia pri sia grandeco.

Mi havis la honoron traduki ĉi-libron en la hebrean (ĝi estis eldonita far "Sifrijat Hapoalim") kaj aŭdi la fervorajn opiniojn de ĉiuj legantoj. Du aldonaj volumoj de la libro ankoraŭ atendas okazon aperi.

Mi ĉiam memoros s-inon Maschler kiel virinon, kiu amis la vivon, amis homojn, ĉarmis siajn ĉirkaŭantojn.

Aldonas Josef Ŝemer el siaj rememoroj:

Ilana Maschler multe helpis al d-ro Maschler, la motoro de nia Movado en la 60-aj kaj 70-aj jaroj, dank' al kiu la Movado komencis kreski post jaroj de stagnado. Ŝi ankaŭ multe "suferis" pro lia vasta agado por Esperanto, sed neniam plendis.

Ŝi aperas en la filmeto montrita en la televido en 1975 kadre de la populara kviz-programo Ze ha-sod ŝeli ("Jen mia sekreto"). Tie ŝi klarigas kial Esperanto estas lingvo kiu povas interproksimigi homojn el diversaj nacioj. Preskaŭ ĉiuj tiamaj e-istoj en Israelo konis ŝin bone kaj tre amis ŝin.