Ĉu la jida influis Esperanton? / Claude Piron, Svislando


La komplekseco de la problemo: skriba kaj sona formoj

Du zamenhofaj tendencoj komplikas la problemon de esperanta etimologio. Unue, li ofte elektis formon kompromisan. Ĉu li sciis, ke strato respondas ekzakte al la nederlanda straat? Li povis elekti tiun formon simple, ĉar ĝi estas meza inter la angla street kaj la germana Strasse. Najtingalo estas probable pli kompromiso inter la angla nightingale (> *najtingelo, *najtingejlo) kaj la germana Nachtigall (> *naĥtigalo) ol inter la skriba kaj sona formoj de la angla vorto. La formo strebi (ne *ŝtrebi) estas verŝajne klarigebla per la rusa stremit'sja, eble ankaŭ per la angla strive. Kaj ŝtono ne povas esti io alia ol mikso de la angla stone, la germana Stein kaj la jida ŝtejn.



El jidlingva lernilo de Esperanto

Due, por Zamenhof tre gravis eviti homonimojn: li preferis ŝpini al *spini (angle spin), ĉar la radiko spin jam ekzistis kun la senco de "vertebra kolumno", por kiu estis multobla konverĝo: latina spina; rusa spina; angla - skriba formo - spine; franca épine dorsale (adjektivo spinal).

Ĉu, elektante radikon, Zamenhof indiferente prenis jen la sonan formon, jen la skriban? Ne. Tiu impreso venas sendube de la fakto, ke formoj kiel soifo, foiro, aŭ boato estas tiel okul- kaj orelfrapaj, ke ili okupas neproporcian lokon en la menso de tiu, kiu meditas tiuteme. Fakte, ili estas esceptaj. Tion konfirmas studo pri la vortaro, kondiĉe ke oni akceptu kelkajn konstantajn regulojn, kiel la fakton, ke al latina c antaŭ ei respondas kutime esperanta c (pro la elparolo de la latina fare de Zamenhof) kaj ke al la franca ch ĝenerale respondas esperanta ĉ, dum la sona formo donus ŝ. Sendube temas pri ĝeneraligo de la kompromisa sistemo alprenita por la multaj vortoj komunaj al la angla kaj franca. Aperas pli ĝuste atribui la ĉ de ĉarma, ĉefo, ĉeko, ĉokolado, ktp., al la angla elparolo ol al la influo de franca skriba formo, kiun ja severe misformas la perdo de la h.

Akceptinte tiujn regulojn, oni rimarkas, ke la prefero por la skriba formo estas tre malofta. En sondo, kiun mi faris pri hazarda korpuso de 500 radikoj el la fundamenta vortaro (ekskluzivante vortojn kiel , edzo, ĉio, k.s., kies etimologio estas malklara), 488 formoj (97,6%) estis klarigeblaj per la sona formo, kaj nur 12 (2,4%) per la skriba. Tiu cifero des pli rimarkindas, ĉar mi donis maksimuman ŝancon al la skriba formo; ekzemple, mi klasis inter la "skribdevenajn formojn" la vorton blov (< angla blow), dum temas probable pri ĝeneraligo de la sistemo alprenita por brov, ĉe kiu al angla w (brow) respondas rusa v (brov'). La ega supereco de la sona formo estas grava por nia temo, ĉar estas tente atribui tiun aŭ alian esperantan formon al la germana, kaj ne al la jida, elvokante la skriban formon.

Tion faras Gold (1980, 316) dirante: "Kiuj estas la originoj de la esperantaj hejmo kaj hejti? La jida havas hejm and hejcn (...). La germana havas Heim kaj heizen, kun /aj/. E-o havas la diftongon /aj/ kaj oni tial atendus ke, se el la germana, tiuj vortoj estus elparolataj *hajmo kaj *hajti. Estas malfacile kredi, ke Zamenhof prenis tiujn vortojn el la jida; ni do devas iel ligi ilin al la germana (...). La respondo estas, ke Zamenhof pruntis la skriban formon, ne la sonan.3"

Mi dubas, ĉu tiel estas. Zamenhof havis neniun kialon elekti ej en tiu ĉi kazo kaj ne en la aliaj. Kial fajli kaj fajfi, sed hejmo? Ĉu la paraleleco kun la jidaj fajln, fajfn, hejm povus esti nur hazarda?

Alian argumenton favore al la tezo de la jida etimologio prezentas la fakto, ke la ideo 'en sia loĝejo', 'en la hejmo' esprimiĝas en E-o per hejme. Se la influo de la germana superus, ni havus *dome (respondanta al la germana zu Hause, al la rusa doma, al la pola w domu), dum la jida formo estas in der hejm. La emociaj, sentaj elvokaĵoj de la vorto povis cetere ludi rolon, kaj same la plifortigo per la angla at home.

Alia ekzemplo: la vorto ŝati ŝajnas pli probable pruntita el la jida ŝacn ol el la germana schätzen. La tezo de Gold (1980), laŭ kiu Zamenhof deiris de la skriba formo forprenante el ĝi la supersignon (umlaŭton, tremaon), ne estas konvinka. Se li akceptus tian modifon de radiko, oni trovus pliajn ekzemplojn samspecajn: pökeln donus *pokeli aŭ *pokli anstataŭ pekli, kaj sägen - *sagi anstataŭ segi.

Ĉu oni argumentos, ke ne havas sencon tiamaniere rezoni, se, kiel vidite en la enkonduko, Zamenhof agis sen ajna planita sistemo? Sed "nekonscia" – kaj precipe "empiria" aŭ "intuicia" – ne signifas "hazarda", nek "senkiala". Influo de subtavolo ĉiam kunportas kun si iun regulecon. Se neniam, aŭ preskaŭ neniam, Zamenhof forigas la tremaon en siaj pruntoj el la germana, tio estas, ĉar io igis lin preferi alian solvon. Same, ĝuste ĉar al latina c antaŭ ei konstante respondas esperanta c (cervo, necesa, acero...), eblas vidi en voĉo prunto, ne el la latina, sed el la itala. Estas konata psikologia fakto, ke serio da elektoj faritaj hazarde, t.e. sen ajna plano aŭ metodo, povas montri regulecon atribueblan al nekonsciaj strukturoj.

Fakte, la sola kazo, en kiu zamenhofa formo ne estas klarigebla alie ol per prunto el la germana kun forigo de la tremao estas fraŭlino (< Fräulein). Kiam temas pri la diftongoj äu kaj eu, Zamenhof ĉiam respektas la germanan skriban formon: Eŭropo, leŭtenanto (ruse Evropa, lejtenant, jide Ejrope, lejtenant). Certe li taksis tiun pli internacia. Li pravis. Multaj negermanoj konas la vorton Fräulein, sed ne scias kiel elparoli ĝin.

Se reveni al ŝacn > ŝati, oni rimarkos la strangan transiron de /c/ al /t/, kiun oni simile trovas en ŝvicn > ŝviti kaj hejcn > hejti. Eble temas pri la etendiĝo al ŝati, per asimilado, de kompromiso kun anglaj formoj (sweat, heat).

Kelkaj vidos en ŝuti ekzemplon de germana etimo (schütten, jide ŝitn) kun anstataŭigo de ü per u. Sed ĉu ne temas pri la zamenhofa emo utiligi u en radiko, kie oni atendus i4? Kial ŝpruci, dum la germana havas spritzen kaj la jida ŝpricn? La itala spruzzare ne prezentas tre konvinkan klarigon por vorto tiel malofta. Kial dungi (germana kaj jida dingen)? Certe, la pasea participo estas gedungen en la jida, sed Zamenhof havis neniun kialon preferi la vokalon de la participo al tiu de la infinitivo. Se tiel estiĝus la u de dungi, temus pri tute escepta kazo. Bindi, ŝpini, ŝteli, trinki kaj multaj aliaj verboj havus malsaman formon, se la prunto estus el la participo. La formo gliti klariĝas sendube pli per la jida gliĉn kaj la franca glisser, ol per la participo geglitten de la germana gleiten. Kial flugi (germane fliegen, jide flien)? Estas neprobable, ke la etimo estas la substantivo Flug. Unuflanke, multaj faktoj indikas, ke Zamenhof vidis en la verbo la bazan formon, de kiu devenu ĉiuj aliaj (armilo estas derivita de armi), konforme al ideo tre disvastiĝinta ĉe la tiamaj filologoj kaj al la strukturo de la hebrea. Aliflanke, se Flug estus por li la etimo, tiun formon li notus en la fundamenta vortaro. Sed la germana versio de la Universala Vortaro havas flugi, fliegen, ne flugo, Flug.

Eble la u de ĉu klarigeblas per tiu favoro al la sono u. Efektive, ĝi sendube prezentas per si kompromison inter la pola czy kaj la nordorienta jida cu (responda al la normjida ci). Ĉi-kaze la influo de la pola estis precipa: la vortordo de demando komenciĝanta per ĉu sekvas la polan modelon, ne la jidan.

Dua kaj lasta parto – en la venonta numero.

______________________________________
1   

Plena bibliografio troviĝos fine de la dua parto de ĉi-artikolo.   [La redaktoro]

2   

En 1956 en Novjorko mi renkontis maljunan sinjoron, kiu diris al mi, ke, kiel knabo en Varsovio, li foje konsultis Zamenhof pro okulproblemo. Li memoris, ke la tuta konsultado disvolviĝis en la jida.

3   

La anglalingva citaĵo tekstas: "What are the origins of Esperanto hejmo and hejti? Yiddish has heym and heytsn (...). German has Heim and heizen, with /aj/. Esperanto has a diphthong /aj/ and one would therefore expect that, if from German, these words would be pronounced *hajmo and *hajti. It is hard to believe that Zamenhof would borrow these words from Yiddish and we must therefore link them in some way with German (...). The answer is that Zamenhof borrowed the schriftbild rather than the lautbild."

4   

En la jida okazas regionaj vokalŝanĝoj: 'bonan tagon' prononciĝas /a gutn tog/ iuloke, /a gitn tug/ aliloke. Ĉu eble la bjalistoka elparolo favoris tiun transiron de /i/ al /u/, kiel en la vorto por 'ĉu', ci ĝenerale, sed cu tie?