Ŝaul / de Rut Almog


Elhebreigis: Ŝaul Ŝemer

Ŝaul serĉis sidlokon. Lia vizaĝo estis sulkfermita. Li rigardis la flavan paperpecon en sia mano: "62".

"Nun eniras la tridek sesa", diris al li la pordisto. Li momente staris hezitante, ĉirkaŭrigardante, serĉante neokupitan seĝon.

Ĉiuj sidlokoj estis okupitaj escepte de unu benko en fora angulo de la halo. Tio estis malbonega sidloko. Ne eblis sekvi de tie la okazintaĵojn.

Sed ne estis alia loko, kaj Ŝaul iris kaj sidiĝis apud plenaĝulino, peza virino kun nigre ŝminkitaj okuloj. Li rigardis ŝin deflanke, kaj io forgesita kaj perdita ekscitis lian konscion. Ŝi havis ion surprize konatan, sed kvankam li provadis rememori, li ne sciis kien ŝi apartenas aŭ kiu ŝi estas. Ŝiaj fingroj ne ripozis eĉ por momento kaj tutatempe premis paperan naztukon. Subite ŝi turnis sin al li kaj diris: "ĉu vi pensas ke estas permesate fumi ĉi tie?"

Mola voĉo de knabino, kiun li tenis en siaj brakoj antaŭ multaj jaroj, trafis lin. Tiom multe da tempo pasis, li pensis, mi tiom multe perdis, lia malhela vizaĝo nigriĝis.

"Oni ne fumas en publikaj lokoj", li diris dikavoĉe.

La femino nenion diris, ŝi leviĝis kaj eliris.

Ŝaul rigardis ŝin: ŝiaj paŝoj estis malrapidaj, ŝiaj femuroj – pezaj. Ŝi estis iomete kliniĝinta. Ŝiaj mamegoj tiris ŝin kontraŭ la planko.

Ŝaul pensis ke nenio restis de ŝi. Larmetoj, preskaŭ ne videblaj, ruliĝis sur liaj vangoj. Li viŝis siajn okulojn per sia manplato, elpoŝigis la sunokulvitrojn kaj surmetis ilin. Sed tio ne estis bezonata.

Neniu sidis apud li.

Ŝi estis infano kiam li alvenis al la Moŝavo1 kaj fariĝis gvidanto en la junulara movado. Ŝi havis vizaĝon grandan, rondan kaj naivan, kaj gigantajn okulojn, kiuj pendis je la aliuloj gapantajn kaj lontanajn.

Fojfoje ŝi rigardis ankaŭ lin, kaj dolĉa sento trapasis lin. Sed ŝi estis nur infano, kaj li estis vivoplena juna fraŭlo. Multaj knabinoj amindumis lin.

Poste ili renkontiĝis en dancfestenoj. Tiutempe li jam lernis en instruista seminario kaj havis konstantan amikinon, kiu poste fariĝis lia edzino – Meira2, la patrino de liaj infanoj, la patrino de la filo kiun ili perdis, edzino kiu foje lumigis sian tutan ĉirkaŭaĵon.

Ĉiuj sciis ke ili estas paro, ili alvenis kune, forlasis kune, studis en la sama klaso, sidis unu apud la alia kaj planis esti instruistoj. Ili havis komunan lingvon. Ŝi estis la unua virino kiun li ekkonis, kaj li estis la unua viro kiun ŝi ekkonis. Estis skribita en la steloj ke ili estis destinitaj unu al la alia. Ili jam estis amikoj dum du jaroj, kaj ili baldaŭ finos sian studadon en la seminario. Tiam li soldatiĝos, sed antaŭe ili geedziĝos. Lia vivo estis planita.

Li ĉirkaŭrigardis kaj deziris diri al iu ke tiam, en la tiamaj tagoj, estis "fidajunoj", nome: enfiltriĝintoj, sed ili ne mortigis tiamaniere soldatojn kaj ne enmetis bombojn en aŭtobusojn, kiel okazas nuntempe.

Kiel ni alvenis al tia situacio, li pensis, tiam ja estis multe malpli danĝera.

Li pensis ke li devas diri tion, anonci pri tio, skribi al la gazeto. Sed la meditado pri tio deflankiĝis kaj la bildo de lia juna filo ekaperis kontraŭ liaj okuloj, kun disŝiritaj intestoj. Tiun bildon li kompreneble ne vidis, oni evitis de la gepatroj tiajn aspektojn.

Ŝaul pasigis sian polmon sur sia barbo kaj vidis ŝin kontraŭ siaj okuloj, gimnazianino kun nigra solena velura robo kun puntokolumo. Ŝi sidis kontraŭ li kaj aspektis iomete perdita. Li ne sciis kial li leviĝis kaj invitis ŝin kundanci. Ili dancis silente, kaj tiam iu malŝaltis la lumon kaj li aliris al ŝi kaj premis ŝian korpon kontraŭ sia, li ne sciis kial. Ŝi akceptis tion kaj li ne komprenis kial. Kaj li flaris ŝian hararon, karesis ŝian vangon per sia vango, kaj tre baldaŭ, ne sciinte kial, li kisus ŝin. Sed iu ekŝaltis la ĉambran lumon, kaj li panikiĝis kaj malproksimigis ŝin de li. Poste ili evitis rigardi unu la alian.

Akompanante Meira al ŝia hejmo ili parolis pri nupto. Meira diris – li bone memoris tion – "Ni ne deziras egan festenon, sed ni devas inviti ĉiujn amikojn, ĉu ne?"

Unu matenon li elektis veturi al la instruista seminario aliavoje. Li ne sciis kio motivis lin veturi laŭ la longa vojo. Li ankaŭ ne sciis kial, kiam li vidis ŝin veni kontraŭ lin sur ŝia biciklo, li mansvingis de lontane, kaj kiam ŝi preterpasis lin, li haltis kaj vokis ŝian nomon. Ŝi haltis, turnis sin malantaŭen kaj ridis. La rido estis retenita en la blanka vizaĝego kiel fojfoje rido en plena luno. Li turnis sian biciklon kaj aliris al ŝi. Kion li diris al ŝi? Li ne memoris. Li verŝajne proponis al ŝi renkontiĝi vespere.

Kial ŝi akceptis? Kial li petis? Li ne sciis.

Tio okazis ĉirkaŭ du monatojn antaŭ la studjara fino, printempomeze.

Ili renkontiĝis en ŝia loĝstrata profundo, sur streĉita ponteto super delonge sekiĝinta uedo, kaj li kondukis sian biciklon tenante la stirilon unumane. Ŝi silente iris apud li. Ili supreniris la monteton, la aero estis parfumita, kaj malvarmeta vento blovis. Ili ne parolis. Ili iris silente ĝis ili alvenis al malgranda bosko kaj enprofundiĝis tie. Ili sidis sur la benko kaj li tenis ŝin kaj karesis ŝian vizaĝon kaj kisis ŝin. Ili sidis kaj interkisiĝis longatempe. La kisoj estis la plej dolĉaj kiujn li foje travivis, kaj li ne volis pli ol tio. Ŝi estis juna, gimnazianino, kaj li ne sciis kial li faras tion, kion li faras, kaj ne komprenis kial ŝi akceptas tion. Ili ne parolis. Ili ne ekinterparolis. Ili sidis inter la susurantetaj arboj en la mallumo, kaj ŝi metis sian kapon sur lia brusto kaj spiris ritme, serene, pacege. Poste ili foriris de tie.

La horo fruis, kaj post ilia disiĝo li iris al Meira. Li sentis neniujn kulposentojn, kaj eĉ por momento ne pensis ke li eble perfidis ŝin. Li kvazaŭ estis farita de du homoj, unu kiu amis Meira kaj deziregis ŝin, kaj alia kiu sopiris la dolĉecon kiu abundis el la silenta juna knabino kiun li tenis en siaj brakoj kaj kisis longajn kisojn.

Tio daŭris du monatojn, ĝis la lasta semajno antaŭ la geedziĝo.

Li ekridetis memorinte kiel ŝi demandis lin ĉu veni, ĉar ĉiuj amikoj ja estis invitataj, kaj kiel li respondis: "Jes, kompreneble. Estos ĝojo".

Kion ŝi pensis, li ne sciis. Ŝi ne esprimis ĉagrenajn au ĵaluzajn signojn kaj ne faris demandojn.

Nun, sidante sur la ligna benko en la angulo de la halo, Ŝaul demandis sin kio estis fakte ĉio ĉi. Liaj fingroj traplugis sian barbon, kombis ĝin, ĝis li vidis ŝin reveni kaj eniri. Ŝi iris por kontroli kiu numero venis, kaj poste turnis sin kaj ree sidiĝis apud li. El ŝia dolĉa parfumo elpenetris akra kaj abomena cigareda odoro. Li pensis ke ŝi fumas la cigaredojn kiujn ankaŭ Noam fumis, tiujn en la verda paperpaketo. Li ne permesis al li fumi hejme. Li suferis pro astmo kaj la fumo ĝenis lin. Fojfoje, reveninte el la laboro, li flaris tiun odoron kaj komprenis ke kiam li ne estas hejme Noam fumas, sed la knabo zorgis aerumi la apartamenton, kaj li ne rimarkis tion. Li demandis sin ĉu Noam fumis dum la armea gardo-deĵoro, kiam tio okazis.

"Kiun numeron vi havas?", demandis lin la ne ŝanĝite molvoĉa femino. Li rigardis la flavan paperpeceton en sia mano. "Sesdek du", li diris. "Do vi estas post mi", ŝi diris. Kaj poste ŝi diris: "Nun eniras la kvindek unua. La vico ne progresas ĉi tie".

"Por tiaj oficejoj oni bezonas multe da pacienco", li diris al ŝi.

"Mi estas ĉi tie la unuan fojon", ŝi diris. "Mi ne sciis. Kaj cetere, mi ne estas de ĉi tie. Mia patrino forpasis, mi devas pagi ŝiajn ŝuldojn".

Li deziris diri: "Mia filo mortis, kaj mi devas aranĝi kelkajn aferojn rilate tion".

Li ankaŭ deziris diri: "Mi deziris vin, Ĥefciba3, kaj restas ĉe mi neniu deziro plu".

Sed anstataŭ ĉi tiuj frazoj li diris la jenon: "Oni bezonas paciencon por tiaj lokoj" kaj tiam, kvazaŭ de malproksime, li aŭdis ŝin diri: "Mi ege bedaŭris legi pri via filo". Post tio ŝi leviĝis kaj iris, kaj ne revenis ĝis kiam ŝia vico venis.

Kiam li ŝanĝis lokon kaj eksidis apud la giĉeto, li vidis ŝin stari apud la pordisto, atendi ĝis kiam unu el la oficistoj liberiĝos. Jen venas ŝia vico, li pensis, poste venos mia.

Ĥefciba ankoraŭ sidis kontraŭ la oficisto, kiam li preterpasis ŝin kaj eniris la najbaran ĉelon. Li eltekigis diversspecajn dokumentojn. Li rigardis ŝin de la anguloj de siaj okuloj. Li denove pensis: Nenio restis de ŝi. Tiel la vivo gvidas nin.

Dume li finis siajn aferojn, leviĝis kaj liberigis sian lokon por numero sesdek kvar aŭ sesdek kvin. Sed la virino ankoraŭ sidis tie, trafoliumante siajn dokumentojn, kaj li konsideris ĉu atendi ŝin.

Liaj paŝoj estis hezitemaj. Fine li decidis, ke tio havas neniun utilon kaj malrapidegis eliri.

Meira atendas min. Jam venis la horo de la tagmanĝo, li pensis.


______________________________________
1   

Moŝavo: kooperativa vilaĝo.

2   

Meira: hebrelingva ina nomo kiu signifas "lumanta".

3   

Ĥefciba: hebrelingva ina nomo signifanta "mi deziras ŝin".