nun ventas, kaj ventas kaj ventas...
Kaj akvoj ĉielaj
falantaj kun pikaj hajleroj
Sur ŝtonoj antikvaj
torentas, torentas, torentas,
Portante miksaĵon
el branĉoj, folioj, pajleroj.
Sed tamen la homoj kunvenas por preĝoj kaj petoj:
En la sinagogoj
pleniĝas matene la haloj,
Kaj jam muezinoj
alvokas de la minaretoj
Kaj bronza sonoro
disnaĝas de la katedraloj.
Kaj flugas al Dio
la preĝoj pri ĝojo kaj paco,
Kaj petoj, ke ĉesu
la murdoj, la sento alarma...
Sed Dio silentas...
Kaj venas anstataŭ la graco
De l´ nuba ĉielo
nur pluvo, nur vento malvarma.
Julio 2003
|