La kaŝita vivo de Naftali Zvi Maimon / Boris Kolker, Usono


En la dua eldono de mia libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" troviĝas biografieto de la fama zamenhofologo Naftali Zvi Maimon. Longe mankis en ĝi la datoj de lia esperantistiĝo kaj morto. Pri la lasta min fine informis William Harmon el San Francisco (Usono).

Tamen longa serĉado donis tre bonan rezulton. Min trafis jena dokumento, verkita de N. Z. Maimon mem:

Maimon, Naftali Zvi (=Cvi)

Naskiĝis la 20-an de julio 1905 en Rzeszov (Galicio, tiam Aŭstrujo, nun Polujo). De 1914 en Germanujo, de 1932 en Palestino (nun Israelo). De 1957 en Usono (ĝis 1959 - Novjorko; ekde 1959 - San Francisko). Okupita ĉefe kiel korektisto kaj tradukisto. Ĉefaj studoj en Germanujo: duagrada lernejo, talmuda altlernejo, studejo por la moderna hebrea lingvo.

Kariero

Influita de la novhebrea literaturo, kaj aliflanke de la ideoj de la svisa edukisto Werner Zimmermann pri vivreformo kaj vegetarismo. Tradukis hebrelingven ties ĉefverkon "Lichtwärts" (Al la lumo) – libro pri edukado (1-a eldono: Berlino, 1930; 2-a eldono: Tel-Avivo, 1951). Redaktis la hebrean revuon "Hacimĥoni" (La vegetarano), eldonitan de N.B. Ĥavkin en Jerusalemo. Kunlaboris ĉe la granda hebrea vortaro de Even-Ŝoŝan. Publikigis hebreajn artikolojn, ĉefe prilingvajn, en hebreaj gazetoj de Israelo, poste en la hebrea revuo "Bicaron" (Novjorko).

Esperanta agado

Eklernis E-on en 1925, aktiviĝis en 1938. Publikigis plurajn hebreajn propagandartikolojn en Israelo. Prizorgis la hebrean eldonon de la Zamenhofa Ekzercaro (aperis ĉe la eldonejo R. Mass, Jerusalemo, 1951). Tradukis hebreen (kune kun N.B. Ĥavkin) la Zamenhofan biografion de Privat, kiu restis manuskripte, sed ekde tiam interesiĝis pri la vivo de Zamenhof. Debutis 1958 en "La Nica Literatura Revuo" kun artikolo "La cionista periodo en la vivo de Zamenhof". Instigita de Prof. Waringhien profundiĝis en pluaj Zamenhofaj studoj kaj malkovris plurajn nekonatajn faktojn, publikigitajn en Nica Revuo, Monda Kulturo, Norda Prismo k.a. Kunlaboranto al la nova eldono de "Enciklopedio de Esperanto".


Kaj nun mi citu la informon el la leciono 19 de "Vojaĝo en Esperanto-lando":

"Naftali Zvi Maimon /Nafta'li Cvi Maj'mon/ (1905 – 1984).

Esperantistiĝis en 1925. Naskiĝis en Aŭstrio, loĝis en Germanio, Israelo, ekde 1957 en Usono. Preskorektisto, vortaristo, tradukisto. Publikigis en diversaj revuoj multajn artikolojn pri Ludoviko Zamenhof, kiujn li poste kunigis en la brila libro La kaŝita vivo de Zamenhof. Unu el la plej erudiciaj zamenhofologoj."

Fine, mi varme rekomendas al ĉiuj tralegi la interesegan libron de Naftali Maimon "La kaŝita vivo de Zamenhof". Kaj ankaŭ la libron "Korespondaĵo Ludovikologia" (korespondado de Itô Kanzi kun Naftali Maimon kaj Gaston Waringhien pri Zamenhofaj temoj).

Agrablan legadon !



Rimarkoj de Josef Ŝemer:
  1. La nomo de Maimon aperas en ĉiuj eldonoj de la granda vortaro Even-Ŝoŝan kiel helpanto.
  2. Maimon en sia dokumento ial ne mencias la fakton, ke li estis provleganto en la grava ĵurnalo Davar.