El Sinedrio (Sanhedrin)


Elhebreigis: Doron Modan

"Ĉiu, kiu pereigas unu animon, kvazaŭ pereigas la tutan mondon,
kaj ĉiu, kiu savas unu animon, kvazaŭ savas la tutan mondon"

La jena 2000-jara miŝnao-fragmento priskribas kiamaniere oni avertas atestontojn antaŭ primurda juĝprocedo, por ke ili diru nur la veron, por ne kaŭzi morto-kondamnon al senkulpulo. Tra la antikva teksto elstariĝas moderne pluralisma vivkoncepto: ĉiuj homoj naskiĝis egalrajtaj, la homoj estas diversaj, kaj ĉiu havas propran specialaĵon.

4)   ה

Kiel oni avertas la atestontojn pri vivaferoj? Oni enirigas ilin kaj avertas:

Eble vi parolos laŭ via propra takso, aŭ parolos vi laŭ onidiro, eble vi estas atestanto de atestanto, aŭ [vi diros] "de fidinda homo ni tion aŭdis"; aŭ: Eble vi ne scias, ke fine ni kontrolos vin, pridemadante vin plej severe. Sciu, do, ke ne samas monaferoj al vivaferoj: Monaferoj - homo pagas, kaj li estas pardoninda. Vivaferoj - lia sango kaj la sango de lia tuta idaro dependas de li ĝis la fino de la mondo. Ja ni trovis ĉe Kaino, kiu mortigis sian fraton, ke estis dirite: 'la voĉo de la sangoj de via frato krias'. Ne estis dirite 'la sango de via frato', sed 'la sangoj de via frato' - lia sango kaj la sango de lia idaro. Alia afero: 'la sangoj de via frato', ĉar lia sango estis disverŝita sur la arboj kaj sur la ŝtonoj. Pro tio estis kreita Adamo sola, por instrui onin, ke ĉiu, kiu pereigas unu animon, kvazaŭ pereigas la tutan mondon; kaj ĉiu, kiu savas unu animon, kvazaŭ savis la tutan mondon. Kaj pro la paco inter la homoj, por ke ne diru homo al sia amiko: 'mia patro pli valoras ol via patro'; kaj por ke la herezuloj ne diru: "estas multaj Dioj en la ĉielo". Kaj por esprimi la grandecon de la Eternulo: ja homo kreas plurajn monerojn per unu sigelo, kaj ĉiuj similas unu al la alia; sed la Reĝo de ĉiuj Reĝoj, la Eternulo, kreis ĉiun homon per la sama sigelo de Adamo, sed tamen neniu el la homoj similas al alia. Tial devas ĉiu unuopulo diri: "por mi estis kreita la mondo".

Kaj eble vi diros: "Kial ni bezonas tiun ĉi problemegon?". Ja estis jam dirite: "se li estos atestanto, aŭ li vidos aŭ scios, sed ne sciigos - li portos sur si la pekon".

Kaj eble vi diros: "Kial ni devas kulpi pro lia sango?" - sed ja estis jam dirite: 'kiam pereas maljustuloj estas ĝojo'.


Klarigoj:

Talit – sura vesto. Vivaferoj – juĝaferoj pri severa krimo (ĉefe murdo), pro kiu la kulpigito povas esti kondamnita je morto. Enirigas – al aparta ĉambro. Eble vi parolos ktp – ajna cirkonstanca atesto estas malpermesata; nur se iu vidis la krimon propraokule li rajtas atesti. Atestanto de atestanto – eble vi nur aŭdis la aferon de alia atestanto. De fidinda homo – eĉ se vi pensas: 'ni aŭdis de fidinda homo, kaj do certe estas la vero'. Homo pagas – tiu, kiu mensogis atestante pri monaferoj, pagas pro la damaĝo kiun li kaŭzis. Lia sango ktp – ne nur la kondamnito mortos pro la falsa atesto, sed la vivo de ĉiuj siaj potencialaj idoj de ĉiuj ontaj generacioj, dependas de li, ĉar ili neniam naskiĝos. Estis dirite – en Genezo 4,1. La sangoj de via frato – en la biblia hebrea lingvo la vorto sango estis kutime en pluralo (דמים), samkiel kelkaj aliaj substantivoj, ekz. akvo kaj ĉielo, sed la Miŝnao, dum kies epoko la lingvo estis jam pluevoluinta, utiligas tiun ĉi gramatikan fakton por interpreti la vorton 'sangoj' simbole. Alia afero: Tiu ĉi kroma interpreto estas donata parenteze, senlige al la averto de la atestontoj. Pro tio estis kreita – oni finas la averton per tio, ke oni diras al la atestontoj kiom grava estas vivo de homo, ĉar ja de unu sola homo, Adamo, devenas la tuta homaro. Adamo – hebree: ankaŭ 'homo'. Kaj pro la paco inter la homoj ktp – jen venas tri pliaj kialoj, kial estis kreita Adamo sola. Mia patro pli valoras – ĉiuj anoj de la homaro estas egalvaloraj, ĉar ĉiuj devenas de unu sola patro. Estas multaj Dioj – ke estas unu Dio kiu kreis justulon, kaj alia kiu kreis maljustulon. Por mi estis kreita la mondo – ĉiu homo sentu sin speciala en la universo, kaj atentu pri siaj faroj, por esti merita je tio, ke la mondo estis kreita speciale por li/ŝi. Kial ni bezonas tiun ĉi problemegon – atesti, kaj enmiksiĝi en tiun ĉi respondeco-plenegan aferon? Li portos sur si la pekon – (el Levidoj 5,1) tiu, kiu vidis krimon, aŭ scias pri ĝi kaj tamen ne sciigas pri ĝi, estas mem pekulo. Pro lia sango – Eble vi diros "Estas prefere por ni malobei la leĝon pri 'ne sciigos', por ne kaŭzi morton al homo, eĉ se li estas maljustulo. Kiam pereas maljustuloj – el Sentencoj 11,10.