Libere de versoj / Miĥael Giŝpling, Israelo


Parolante pri tiu ĉi temo mi certe konsideras nur eŭropan poezian skolon. Liberaj versoj, t.e. versoj sen rimo kaj sen regula ritmo, nun estas disvastigitaj en la literaturo. Ili penetris ankaŭ en esperantan poezion, kaj sur paĝoj de multaj esperantaj revuoj oni ĉiam pli ofte renkontas ĉi tiun specon de poezio.

Kion mi povas diri rilate la liberajn versojn? Mi legas en la respektata Literatura Foiro (№ 188) versaĵon de Anja Karkiajnen "Vintraj linioj":

Branĉo sub neĝo
pacience
atendas
birdon, liberon.
Silento senlima
krom kosma muziko nordluma.
Pinegkolonare
Foja pafado de frosto.
Tremas la homo
tre eta.

La pensoj de la aŭtoro estas klaraj. Ŝi trafe rimarkas la trajtojn de la vintro. Ĉio estas ĝuste. Sed, mi demandas min mem, kial tio nomiĝas versoj? Manko de ritmo, de rimo, de muziko ne permesas percepti ĉi tiujn frazojn kiel versaĵon. Jen alia verketo:

Suno radias
radioj enprofundiĝis en riveron
varmigas fiŝojn

Alaŭdo kantas
notojn verkis Dio
aŭskultas herbejoj
(Boguslav Sobol "Denove printempo", LF  № 184)  

Ni vidas la saman fenomenon: pensojn kaj sentojn - en si mem tute kompreneblajn kaj fakte esprimitajn per prozo - oni ial atribuas al poezio.

Kaj kiel plaĉas al vi la jena konfeso:

Kiam mi kisas
vian vizaĝon, vangon
de in' el edeno
ekestas en mi
ia sent' ĉokolada:
ĝi trakuras min
kun multa varm'.
(Peter Brown "Bela nigrulino", LF  № 183)  

Mi ne kapablas percepti tiajn verkojn kiel versaĵojn. Sole, kio ligas ilin kun poezio, estas la ekstera aspekto, sed ĉu tio sufiĉas?


Antaŭ nelonge mi trafis en Jerusalema Gazeto (4, 2000, p.286 - ruslingva eldonaĵo) recenzon, en kiu ĝuste temas pri la liberaj versoj. Plejparte mi konsentas kun ĝia aŭtoro - konata verkisto Naĥum Basovskij, kaj jen estas fragmento el tiu recenzo tradukita en Esperanton:

«Mi ne apartenas al ŝatantoj de liberaj versoj - por diri pli ĝuste, mi alkalkulas min al ĝiaj kontraŭuloj. Samkiel David Samojlov (konata rusa poeto, 1920–1990) mi akceptas la liberajn versojn nur sur fono de la rimita versaĵo, kiel ties periferian strukturon. Mi pensas, ke por tia vidpunkto ekzistas seriozaj objektivaj kaŭzoj. Estas sciate, ke la liberaj versoj estiĝis en la franca poezio pro fonetikaj ecoj de la lingvo: konstanta (por plimulto de vortoj) akcento sur la lasta silabo kondukis finfine (kaj jam de longe) al elĉerpiĝo de la rimprovizo en la francaj versoj. Simila situacio post iom da tempo formiĝis ankaŭ en la angla, pola kaj aliaj lingvoj, kaj al la fino de 20-a j.c. la liberaj versoj okupis firmajn poziciojn en la plejmulto de la eŭropaj kaj amerikaj literaturoj.

Aliaj kondiĉoj estas en la rusa lingvo. En ĝi la akcento ne estas fiksita sur iu sola loko, kaj tial la provizo da rimoj estas praktike neelĉerpebla. La rusa poezio multfoje travivis aperon kaj asimiladon de novaj formoj kaj sistemoj, tamen ĉiam tio estis rimitaj versoj. La liberaj versoj - eĉ en la plej bonaj rusaj prezentoj - impresas kiel io fremda, imitita. Kaj en ordinaraj okazoj ĝi igas rememori liniojn el epigramo de A. Puŝkin: "...ĉu, se tio estas nur prozo / Kaj krom tio malbona?"

Adeptoj de la liberaj versoj kutime (kaj ne senkaŭze) atentigas vort-abundecon de la rimitaj versoj kaj hazardecon de multaj ĝiaj atributoj: laŭ ilia opinio, por la rimo kaj ritmo multaj vortoj "altiriĝas je la oreloj". Oni povas diri responde sole la sekvantan - la tiel nomataj ne nepraj vortoj, se temas pri vera poezio, partoprenas en kreado de versa sonado, kiu estas kredeble la plej grava elemento en la poezia arto. Samtempe, pro svageco de formalaj kriterioj, la liberaj versoj estas tro facilaj kaj atingeblaj por ĉarlatanoj, kiam ajna arbitro aŭ simpla nekapablo verki povas esti prezentitaj kiel ĵusa novaĵo. »

Pardonon pro la tro longa citaĵo, sed al mi ŝajnas, ke ĝi bone rivelas esencon de la afero kaj krome estas interesa per si mem. Kiel mi jam diris, mi plejparte konsentas kun la recenzinto. Nu, aliflanke, pri kio mi ne konsentas? Mi opinias, ke la liberaj versoj ne estas fruktoj de plua progreso de la franca (ankaŭ ajna alia) poezio, sed, male - ili estas reveno al komenca periodo, kiam tiaj vers-elementoj kiel ritmo kaj rimo estis nur en stadio de la formiĝado. Do la apero de la liberaj versoj ne estas nova ŝtupo en la poezio, sed paŝo malantaŭen.

Estas malfacile konsenti kun la eldiro, ke la estiĝo de la liberaj versoj devenas el elĉerpiĝo de rimprovizo. La lasta ĉiam ne estas senlima, samkiel ne estas senlima vortprovizo de ajna lingvo. Ankaŭ la rusa lingvo ĉi-rilate ne estas feliĉa escepto. Tamen ne tio gravas en la poezio. Ĉiu artospeco uzas sian propran materialon, kaj diapazono de tiu ĉi uzado estas elkomence limigita de ecoj de la materialo. Neniun tragedion tio elvokas. La pentristo uzas paperon, tolon, lignon kaj pentras per akvarelo, paŝtelo, olefarboj... La skulptisto laboras uzante argilon, marmoron, bronzon... Ne tiom ofte aperas novaj materialoj, kiel, ekzemple, ferbetono, kiu fakte alvenis en la arkitekturon nur en la pasinta jarcento. Sed kiel ajn tio estis, el tiuj samaj materialoj dum multaj jaroj estis kreitaj tre belaj artverkoj. La samon oni povas diri ankaŭ pri la poezio. Restante en la limoj de ĉi-tempe validaj vortaro kaj lingvaj normoj, oni povas, kiel montras la vivo, verki bonajn kreaĵojn. Kial, ekzemple, tiom kortuŝas poemoj de A. Aĥmatova, kies rimoj kaj ritmoj estas simplaj kaj naturecaj, dum certaj poemoj de V. Majakovskij ofte aspektas stilz-irantaj? Ĝuste pro tio, ke li volis eligi el la vorta materialo pli multe ol ĝi kapablis doni. Ĉu la liberaj versoj ne atestas, ke iliaj aŭtoroj ne scipovas aŭ ne deziras uzi ekzistantan vortmaterialon kaj pro tio plifaciligas sian taskon?


Mi konsentas kun N. Basovskij, ke en la versoj devas soni muziko, kaj ĝi siavice estas ligita kun rimo kaj ritmo. Se do forestas tio kaj alio, la versoj vere povas transformiĝi en prozon. La pensoj, eĉ tre valoraj kaj originalaj, skribitaj kolumne ne estas nepre versoj. Kaj tute pravas la recenzinto, kiam li diras, ke la liberaj versoj ofte allogas ĉarlatanojn de poezio.

Tre ofte ĉiuj tiuj ĉi supernovaj tendencoj en la arto - en pentrado, en skulptado, en muziko kaj certe ankaŭ en poezio - kun siaj primitivismo aŭ, male, nepravigita malsimpleco - estas nur dekadenco. La homoj, kiuj laboras en tia maniero, pro manko de kapablo aŭ profesia prepariĝo, aŭ pro aliaj kialoj, rezignas komplikaĵojn de la kreado kaj ricevas respondan rezulton.

Supre mi parolis plejparte pri la rusa poezio, sed ĉu la diritaĵo ne rilatas al la Esperanta poezio? Al mi ŝajnas, ke rilatas samgrade.

Eble oni povas atribui la liberajn versojn al specifa ĝenro de prozo, sed, laŭ mia opinio, nur ne al poezio.

Jen kion mi povas diri pri la liberaj versoj.