4-a KIES en Maagan


En januaro 2004 okazis la jam tradicia Semajnofino de la israelaj esperantistoj, ĉi-foje en la feri-vilaĝo de kibuco Maagan, ĉe la lago de Tiberiado. Organizis ĝin tre lerte kaj zorgeme Nava Cinori. Amri Wandel respondecis pri la programo, kiu estis tre varia kaj sukcesa. Partoprenis 37 personoj, kiuj ege ĝuis. Inter ili estis kelkaj junuloj.

Komuna bildo de la partoprenantoj aperis sur la tuta kovrilpaĝo de revuo Esperanto. (sube: kovrilo de marta numero)

Tutkovrila Komuna Foto