Respondo al respondo7 / de Dov Ber Boroĥov


Eljidigis: Doron Modan

Antaŭ ol mi legis la respondon de D-ro Zamenhof, mi ege respektis lin, kvankam mi ne estas esperantisto kaj ne estas inter liaj disĉiploj. Nun tamen mi demandas kun miro: de kie ĉerpas tiom serioza homo kiel D-ro Zamenhof tian "respondon", kiu plenas de misŝanĝoj de faktoj kaj kiu strange miksas malsamajn aferojn? Mi tuj pruvos tion.

D-ro Zamenhof pravigas sin samtempe antaŭ kaj "Di Varhajt" kaj la "Togblat". Kaj kiam li citas tion, kio al li ne plaĉas, neniam eblas kompreni, kiun el la gazetoj li celas. Li diras: "La korespondanto de ambaŭ menciitaj gazetoj kulpigas min pri tio, ke mi estas asimiliĝinto, kaj donas al mi lecionon pri moralo". Ĉu ne komprenas D-ro Zamenhof tion, ke la korespondanto de "Di Varhajt" ne estas la korespondanto de "Togblat", kaj ke la unua tute ne respondecas pri tio, kion skribas la dua? D-ro Zamenhof koleregas pri la korespondanto de "Togblat", sed li elverŝas sian koleron sur la korespondanton de "Di Varhajt". Tia interŝanĝo tute ne konvenas al vi, sinjoro Doktoro!


Tion, kio estas skribita en "Togblat", mi ne scias. Mi ne legas "Togblat", kaj mi ne scias ĉu ĝi meritis la koleriĝon de D-ro Zamenhof. Mi ĉiukaze ne skribis eĉ unu frazon el tiuj, kiujn D-ro Zamenhof citas. Liaj citaĵoj estas la akurata malo de tio kion mi pri li skribis. Mia raportaĵo el Krakovo ("Varhajt", la 15-an de septembro) estas plena de la avantaĝoj de Esperanto kompare al la aliaj mondlingvoj. Mi tie diras eksplicite: "D-ro Zamenhof havas vere jud-naciajn sentojn", "Li amas la jidan lingvon kaj li laboras por ties evoluo." Venas sinjoro Zamenhof kaj plendas antaŭ la vasta publiko: "Li kulpigas min, ke mi estas asimiliĝinto", "Li instruas min pri moralo". Kie trovis sinjoro Zamenhof eĉ unu vorton en mia objektiva, popularscienca artikolo, pri moralo? Mi ripetas: eble iu ofendis D-ron Zamenhof - sed kial do li koleriĝas je mi? Ĉiu, kiu legis mian raportaĵon konfesos, ke ĝi estas plena de respekto al Zamnehof, kaj ke ĝi enhavas eĉ ne unu vorton, kiu povus lin ofendi.

En sia indigno ne rimarkas D-ro Zamenhof kiel ĉio, kion li diras konkrete pri la afero, konfirmas ĉiujn faktojn, kiujn mi liveras en mia raportaĵo. Mi skribis, ke D-ro Zamenhof ne disponigis sin por plenumi la deziron de la judnaciaj esperantistoj. Zamenhof konfirmas en sia "respondo" ke li ne disponigis sin por ilia deziro. Mi skribis, ke la kialo pro kiu li rifuzis al ili estis, por ne damaĝi al Esperanto: Zamenhof konfirmas en sia "respondo", ke li ja intencis eviti skandalon en la esperantista kongreso. Mi skribis, ke Zamenhof diris: "Mi pri tio nenion povas fari". Zamenhof konfirmas, ke li diris: "Mi havas neniun rajton doni ordonojn al la organiza komitato, mi povas nur diri mian opinion, sed ankaŭ sen mia opinio, la komitato tute ne agis malprave".

Mi ne skribis, ke D-ro Zamenhof "devas kaŝi sian judecon", kvankam li "citas" tion eĉ inter krampoj. Mi skribis, ke li ne volas aperi kiel judo. Tio ja estas granda diferenco. Tio, kio estas skribita en mia artikolo, estas ke Zamenhof diris: "aperanta kiel judo, mi damaĝos al Esperanto". Kaj Zamenhof donas al tio larĝan interpreton, ke ne tion li celis, kaj lia preteksto ŝajnas al mi tute malobjektiva. Li volas nin konvinki, ke li timas nur la asimiliĝintajn judojn, ke ili faros skandalon en la kongreso, se oni komencos paroli en la jida. Nu, kaj ĉu la polojn tute ne timis sinjoro Zamenhof, kvankam la afero okazis en la eks-pola urbo, Krakovo? Mi diras al vi malkaŝe, s-ro Zamenhof, - tion mi ne kredas!

Kaj ne nur mi - eĉ unu el viaj plej bonaj disĉiploj, D-ro Szczepan Mykołajski, la prezidanto de la krakova esperantista kongreso, ankaŭ li ne kredas vin. Kion skribis D-ro Mykołajski en "Kurier Lwówski" antaŭ la 12-a, 13-a, 14-a de aŭgusto? Li skribis, ke lia majstro, D-ro Zamenhof, forlasas la gvidadon de la esperantista movado, ĉar li scias, ke lia judeco damaĝas al Esperanto. Mykołajski ankaŭ eksplicite skribis, ke eĉ "en Krakovo regas la opinio, ke Esperanto estas juda afero", kaj li aludis ke la entuziasmaj ovacioj kiujn oni faris al D-ro Zamenhof ne estas tre sinceraj, ke la kristanaj admirantoj de D-ro Zamenhof volas per la troigita entuziasmo strangoli siajn internajn judofobiajn sentojn.

Pri ĉio ĉi mi ne parolis en mia raportaĵo, ĉar mi ne volis tro profunde okupiĝi kun la vundoj de "granda homo", kiel mi eksplicite nomis sinjoron D-ron Zamenhof. Nun tamen devigas min "La respondo de D-ro Zamenhof" enpenetri pli detale ĉi tiujn dolorigajn demandojn.

Antaŭe, antaŭ ol mi verkis mian raportaĵon al "Di Varhajt", mi mem ne estis konvinkita pri la ĝusteco de miaj informoj. Tial mi iom prokrastis tiam la aperigon de mia raportaĵo, ĉar mi ne volis informi pri "sensaciaj novaĵoj", dum mi ankoraŭ ne esploris la aferon. Mia principo estas: tio, kion mi skribas al "Di Varhajt"8 devas esti la vero. Kaj D-ro Zamenhof en sia 'Respondo' nevole konfirmis, ke tio estas la vero. Pri tio mi estas al D-ro Zamenhof kore danka...

Interalie mi kredas, ke la tuta incidento, kiu estas tiom malagrabla al D-ro Zamenhof, ne okazus, se li ne interŝanĝus "Togblat" kun "Varhajt".

Plej sincere,

B. Boroĥov.  Vieno.


______________________________________
7   

La subtitolo tekstas: "Kion la korespondanto de "Di Varhajt" diras pri la klarigo de Doktoro Zamenhof (letero al la redakcio)". Komence li pardonpetas pro la malfruiĝo de sia 'respondo'.

8   

di varhajt jide = la vero.