|
1-an de februaro 2004 forpasis en Jerusalemo Josef Murĵan, unu el la plej aktivaj esperantistoj en Israelo dum la lastaj 40 jaroj.
En la komenco de la Dua Mond-milito li forveturis volontule al Uralo, Sovetio, por labori tie. Li laboris en Magnitogorsk pri konstruado kaj en 1942 estis mobilizita al la Ruĝa Armeo. Tie li laboris pri konstruado ĝis la fino de la milito (1945), daŭrigante paralele la mezlernejajn kaj konstru-teknikistajn studojn. Tie li ankaŭ instruadis kaŝe Esperanton malgraŭ la malpermeso (tempo de Stalin!). Reveninte al Pollando li ekloĝis en Wałbrzych [vaŭbĵiĥ] kaj poste en Wrocław [vrocŭav], kie li restis ĝis sia enmigro al Israelo. Krom daŭrigi la studadon de la teknikistaj kaj inĝenieraj fakoj kaj labori pri konstruado, Josef estis tre aktiva en la Esperanto-Movado de Wrocław. Li gvidis kursojn en diversaj lokoj, inkluzive de fabrikoj. Li ankaŭ organizis kantistinan triopon kiu famiĝis inter la pollandaj e-istoj. Li edziĝis kun Raĥel kaj tie naskiĝis iliaj tri gefiloj. En 1957 ili venis al Israelo kaj ekloĝis en Tel-Avivo. Li eklaboris en Solel-Bone kiel konstru-teknikisto, ĝis la emeritiĝo en 1985. Tuj post la enmigro li ekaktivis en Esperanto-Ligo en Israelo, aliĝinte al ties Komitato. Post nelonge li fariĝis sekretario de la asocio. Dum la jaroj li oficis ankaŭ kiel prezidanto, komitatano kaj redaktoro de la revuo "Nia Ligilo". Fakte li estis tiu, kiu en 1958-9 iniciatis, redaktis kaj eldonis la unuajn numerojn de ĉi tiu organo de ELI, hodiaŭ konata kiel "Israela Esperantisto".
Josef gvidis multege da kursoj en Tel-Avivo (en la Kultur-centro "Bikurej-Haitim" kaj en multaj aliaj lokoj)
kaj en aliaj urboj. Li instruis E-on en kelkaj bazlernejoj kaj mezlernejoj, en privataj domoj, en kulturaj
urbaj institucioj ktp. La plej amata de li estis instruado de infanoj kaj geknaboj kaj al ili li dediĉis
multe da tempo, kombinante la instruadon kun kantado kaj ludado. Kiel amanto de muziko kaj kantado li
esperantigis multajn hebreajn kantojn. Kelkaj el ili aperas en la sonkasedoj kaj kompaktdiskoj, kiujn ELI
eldonis. Li faris por ELI varian organizan laboron kaj distingiĝis per siaj mirindaj iniciatoj rilate varbadon, reklamadon, ktp. Li multfoje kritikis la Komitaton de ELI pro nesufiĉa agado aŭ neĝustaj agodirektoj. Tial li dum la jaroj deflankiĝis de la "oficiala" Komitata aktiveco kaj servis la Movadon alimaniere: per instruado, eldonado, informado kaj tiel plu. Murĵan partoprenis multajn Universalajn Kongresojn de Esperanto kaj aliajn internaciajn kunvenojn. Dum kelkaj jaroj li estis ankaŭ reprezentanto de ELI en la Komitato de UEA. Li estis Delegito kaj fakdelegito de UEA dum pluraj jaroj. Krome li membris en la internaciaj IOE (Instituto por Oficialigo de E-o), ILEI (kiel Landa Reprezentanto) kaj SAT. Murĵan estis la sekretario de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la (fine neokazinta) 52-a UK en Tel-Avivo, 1967. Dum la 80-aj jaroj kaj iom poste li estis la motoro de la israela Movado. Li iniciatis, kompilis, redaktis kaj kunhelpis eldoni plurajn librojn, broŝurojn kaj kantaretojn en E-o. Temas kaj pri kelkaj libretoj kaj vortaroj, kiujn li mem verkis, kaj ankaŭ pri aliaj libroj kiujn aliaj esperantistoj (Dvora Ŝor, Josef Kohen-Cedek, d-ro Henryk Maschler, Ĥana Karmi, Ghislaine Tilleux-Craenhals el Belgio) verkis, kaj li helpis ilin redakti kaj eldonigi. La plej famaj el ili estis la Antologio de Hebrea Poezio far J. Kohen-Cedek, la vortaro Hebrea-Esperanta verkita de li mem (aperis en multaj eldonoj) kaj lia vortaro Esperanta-Hebrea (same). Pri la ĉi-lasta kompleta eldono de la Esperanta-Hebrea vortaro Murĵan okupiĝis dum la 90-aj jaroj, dum tutaj tagoj, semajnoj kaj monatoj. Li diradis: "Tio ĉi estas la defio de mia vivo". Temis vere pri vivprojekto, kiun li finpreparis kaj sukcesis eldonigi en 2000, do tuj antaŭ la UK en Tel-Avivo! Tiam ni - esperantistoj kaj familianoj - festis tiun ĉi gravan okazaĵon en la tel-aviva klubo samtempe kun lia 80-jariĝo. Tuj post la UK li malsaniĝis kaj ne plu povis partopreni la agadon de la esperantistoj. La 1-an de februaro 2004 li forpasis pro koratako en Jerusalemo, kie li pasigis siajn lastajn du jarojn. La supra listo de faritaĵoj ne estas kompleta: temas pri homo kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al la farado por Esperanto. Josef Murĵan ne estis pioniro en nia israela E-movado, ĉar li alvenis landen nur en 1957. Sed tio, kion li faris por la malgranda israela Esperantujo dum iom pli ol 40 jaroj, starigas lin en la unuan vicon de la grandaj aktivuloj por E-o en nia lando. Estu benata Lia memoro! Ni menciu lian edzinon Raĥel, kiu dum jardekoj akompanis lin ankaŭ ĉe multaj E-okazaĵoj kaj apartenis tiam al nia esperantista familio. Dum la lastaj 3 jaroj, kiam li estis malsana, ŝi ĉiam staris apud li kaj multe helpadis lin. Ni deziru al ŝi sanon kaj multajn pliajn jarojn! |