Ĉu la jida influis Esperanton? / Claude Piron, Svislando


(Dua kaj lasta parto)

Kelkaj kazoj de semantika aŭ struktura akordo inter la jida kaj E-o

La ekzemplo de ĉu bone ilustras la kompleksecon de la problemo. Estus efektive troa simpligo konsideri nur la formon de la vorto, kvazaŭ pli profundaj elementoj strukturaj aŭ semantikaj ludus neniun rolon. En la plimulto el la eŭropaj lingvoj la inversio de la subjekto estas la plej ofta rimedo ŝanĝi asertan frazon en demandan. Kial Zamenhof ne uzis ĝin? Apud la signifa influo de la jida kaj pola, strukturan plifortigon eble havigis la franca est-ce que kaj eĉ la angla do, kiu povis kontribui al la elekto de la vokalo. Kvankam temas, gramatike, pri tute alia afero, la anglalingva strukturo do you know? havas paralelan formon en czy ty znasz?, en est-ce que tu sais? kaj do en ĉu vi scias? Ĉe tia konverĝo de influoj estas bedaŭrinde neeble koni la respektivajn proporciojn.

Inter la eblaj kazoj de semantika influo endas klasi la vorteton do, pruntita el la franca donc, kun, sendube, plifortigo per la nordorienta jida to. En la plimulto da kazoj ĝi ludas la rolon de la jida ĵe. Oni diras en E-o donu do al mi, sekvante la jidan vortordon gib ĵe mir kaj ne la francan donne-moi donc. Tiu influo estas kundividita kun la pola że, kaj la rusa ĵe. Sed la semantika kampo de la rusa ĵe estas pli larĝa ol tiu de la jida ĵe, ĉar ĝi enhavas la sencon de 'sama'.

Trian ekzemplon liveras al ni la prepozicio laŭ, kies ofteco en E-o estas sendube pli proksima al tiu de la jida lojt ol de la germana laut, kiu estas la "oficiala" etimo. Oni uzas laŭ en multaj kazoj, en kiuj la germana preferus gemässnach.

La vorto venonta povas enskribiĝi ĉi-serie. La uzo de la verbo 'veni' klariĝas nek per la rusa buduščij, nek per la germana nächst. Ankaŭ la aliaj lingvoj, el kiuj Zamenhof ĉerpadis sian lingvan materialon uzas alian koncepton: la angla diras next, la franca prochain kaj la latina proximusfuturus. La jida kumendik (< kumen 'veni') - kun, eble, plifortigo per la hebrea ba - povis influi plej rekte, dum la pola przyszly (< przyjšč 'veni') firmigis tiun elekton.

Kazo, ĉe kiu estas malfacile nei la elstaran influon de la jida, estas la distingo inter landa kaj nacia. Tiuj du vortoj respondas respektive al la jidaj landiŝ kaj nacjonal. Fakte tiu distingo ne troviĝas en la aliaj lingvoj, el kiuj Zamenhof kutimis ĉerpi. En la rusa oni diras narodnyjnacional'nyj, sed la rusa ne havas adjektivon, kiu devenas rekte el la rusa strana, 'lando'. En la pola estas nur narodowy. La germana ne havas adjektivon devenan el Land; oni uzas en la germana tiun morfemon kiel unuan elementon de kunmetita vorto, ĉu sub la formo Land- en la senco de 'kampara', ĉu sub la formo Landes- en la senco de la esperanta landa, sed ne eblas asimili tiujn strukturojn al adjektivoj. La angla kaj la franca havas nur national. Kiam la angla uzas la vorton country en adjektiva pozicio, ĝi havas la sencon de 'kampara'. La hebrea vorto arci havas paralelan formon kaj identan sencon al la esperanta landa. Ankaŭ ĝi estas, plej verŝajne, struktura transpreno el la jida landiŝ.

Kelkaj argumentos, ke la vorto landa tute ne rilatas al la jida, sed simple rezultas el interna vortfarado. Tiu aserto, unuavide konvinka, tamen pretervidas la fortan influon de la diversaj subtavoloj agantaj sur E-on. Tiun gravecon de la subtavolo atestas, ekzemple, la fakto ke oni uzas preskaŭ nur internacia, kiam vortfarado kaj vera akordo inter vorto kaj koncepto postulus interlanda, interŝtataintergenta. La okcidenta subtavolo, fortiganta tiun de Zamenhof, igis la plejparton de la esperantistoj alpreni (nekonscie) formon similan al tiu, kiun ili uzas en la ĉiutaga vivo ekster Esperanujo, sen starigi al si la demandon, ĉu vere temas pri "nacio", kaj ne pri "lando" aŭ "ŝtato". UNO, ekzemple, estas ĉiam nomata internacia. Oni devus diri interŝtata, ĉar voĉdonas, decidas, organizas ne la nacioj, nur la ŝtatoj. La fakto, ke oni diras internacia organizo, sed landa asocio (kaj ne nacia, kiu konformus al la uzo de la plimulto el la eŭropaj lingvoj) rivelas la influon de subtavolo jida, la sola lingvo, en kiu troveblas formoj paralelaj al tiuj de E-o: internacjonal en la unua kazo, landiŝ en la dua.

Ĉi-rilate eblas rimarki, ke la maniero, laŭ kiu la jida kaj E-o markas la rusan distingon inter russkij kaj rossijskij, okulfrapas per sia paraleleco: la jida diras rusiŝ kaj ruslendiŝ, E-o rusa kaj ruslanda (aŭ rusia, rusuja). Kompreneble, la du lingvoj nur aplikis la rusan modelon, sed precize, la sento de proksimeco menciita en la enkonduko rezultas el tiaj paraleloj. Neniu okcidenta lingvo distingas la du konceptojn.

Kiel lastan ekzemplon de probabla influo de la jida eblas mencii la vorton respondi en la senco de 'esti proporcie, simetrie akorda kun', kiun E-o kundividas kun la jida enfern; en la du kazoj, la unua senco de la vorto estas 'respondi al demando'. Tiu uzo povas esti atribuita nek al la rusa, kiu diras en tiu senco sootvetstvovat' (ne otvečat'), nek al la germana, kiu same ne uzas antworten, sed entsprechen. En la franca, eblas teorie atribui al la vorto répondre tiun signifon, sed ĝia uzo tiusenca estas malofta, la vorto kiu venas spontane en la menson de francparolanto ĉiam estas correspondre. Plej bona pruvo por tio estas, ke la plej multaj francaj esperantistoj diras tiusence korespondi, kvankam tiu termino devus esti rezervata al skriba korespondado.


Influo sur la formon de la esperantaj vortoj

Ekzistas sendube eĉ ne unu kazo de esperanta vorto, kies tuta formo povus esti rigardata rekte kaj sole devenanta de jida etimo. La sola kazo, pri kiu kredis multaj esperantistoj, estas la morfemo edz, en kiu oni volis vidi, nerekte tra la formo edzin, prunton el la ecn de rebecn, sed Bernard Golden (Golden, 1982) montris, kiom tio pridubindas.

Se konsideri, ne la sinsekvon de fonemoj, sed la strukturon de la vortoj, oni trovos tri kazojn, en kiuj ne eblas nei influon de la jida: antaŭtuko, lernolibro kaj superjaro.

Antaŭtuko povas fonti nur el la jida farteĥ. Se la etimologio estus la rusa fartuk aŭ la pola fartuszek / fartuch, formoj cetere ĉerpitaj el la jida1, oni havus *fartuko. La kazon de lernolibro notis Verloren van Themaat (citita de Gold, 1982, 8). Tiu formo ne estas klarigebla per la germana Lehrbuch, kiu donus instrulibro; male, ĝi respondas ekzakte al la jida lernbuĥ. Gold preferas ruslingvan etimologion al jida. Mi malsamopinias. La rusa esprimo estas učebnaja kniga kaj ĝi ne povus doni en E-o ion alian ol instrua librolerna libro, formoj cetere perfekte ĝustaj, sed neuzataj.

Superjaro, finfine, reproduktas tiel ekzakte la popolan etimologion de la jida iberjor, ke ne eblas dubi pri rekta ligo. Neniu alia lingvo tiel vortigas tiun koncepton.

Ĉiuj aliaj vortoj, kies esperanta formo sekvas plej proksime jidan vorton samsencan, kundividas tiun etimologion kun alia lingvo. Se citi ekzemplojn de ŝajna transpreno el la germana, estas interese konstati, ke apud Posten > posteno, Faden > fadeno, Gulden > guldeno, oni trovas Schinken > ŝinko, kaj ne *ŝinkeno. Sed la interpreto per la jida ŝinke ne sufiĉas, ankaŭ la pola szynka devas esti konsiderata.

La esperanta verbo liveri radikas probable en la jida (eble tra la jida liverant > liveranto). La franca livrer, aganta sole, donus *livri, la angla deliver - *deliveri aŭ, pli probable, *delivri kaj la germana liefern - *lifri aŭ *liferi. Ĉu solvo kompromisa, ĉu influo de la jida? Ambaŭ, sed en proporcio, kiu restos ĉiam nekonebla. Akcepteblas la ideo, ke kiam Zamenhof volis esprimi tiun koncepton, la jida vorto tuj venis al li en la menson, kaj ĝi krome montriĝis bonega kompromisa solvo inter kelkaj gravaj lingvoj.

Meblo prezentas similan kazon. Oni trovas en ĝi samtempe la jidan mebl, la rusan mebel', la pola mebel, kun plifortigo per la germana Möbel. Tiu ĉi ekzemplo konfirmas la hipotezon, ke la skriba formo de la germana, eventuale kun forigo de la supersigno, neniam superas la aliajn faktorojn. En la kontraŭa hipotezo, oni havus *moblo, formo, kiun samtempe plifortigus la klasika transskribo de la franca /œ/ per o (cœur > kor, honneur > honor), kune kun la latina etimologio, kiun Zamenhof tre ofte atentis (sankta estas malpli internacia kaj malpli facile prononcebla ol *santa).


Influo de la jida sur la sintakson kaj la parolturnojn de E-o

Pluraj trajtoj distingas ĉi-rilate Esperanton disde la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Ekzemple, en la kondiĉaj frazoj komenciĝantaj per 'se', oni uzas la kondiĉan formon de la verbo same en la suba propozicio kiel en la ĉefa: se mi konus lin, mi lin demandus; oni uzas en nerekta esprimado la tempon, kiun oni uzus en rekta (li diris, ke li komprenas); la vortordo estas tre libera kompare kun la franca kaj angla (lin mi tre amas), ktp. Ĉiuj ĉi trajtoj troviĝas en la jida, sed ankaŭ en la rusa kaj pola.


Konkludo

Ŝajnas al mi, ke eblas jese respondi la demandon: ĉu ekzistas reala bazo al la subjektiva impreso de proksimeco inter la jida kaj E-o? Fakte, tiu ĉi proksimeco troviĝas ĉefe en la kampoj plej malfacile difineblaj: vortordo, sintakso, sentvortoj kaj sinten-esprimoj (nu, jida nu; do, jida to, ĵe), kompreneble (farŝtejt ziĥ), ve (oj vej), hejme (in der hejm), ofteco de diftongoj aj, ej, oj ktp. Sed, kiel ĵus vidite, ĝi aperas ankaŭ en kelkaj kazoj klarigeblaj per lingva analizo.

Ĉu E-o estas pli proksima al la jida ol al la aliaj lingvoj? Kiom ajn gravis la jida en la menso de juna Zamenhof, mi kredas, ke ne. Unu el la mirakloj de E-o estas precize, ke tre multaj homoj sentas sin 'hejme' en ĝi. Franco rekonas en ĝi enorman parton de vortprovizo, italo same plus fonologion, slavlingvano sintakson kaj stilon, germanlingvano sistemon de vortfarado, turko kompleksajn vortojn faritajn per algluo de sufiksoj (rusigonte, estraraniĝis), ĉino absolutan nevariecon de morfemoj povantaj senlime kombiniĝi (Piron, 1981), kaj jidlingvano subtilan etoson kreitan de la kunekzisto de slava sintakso kaj ĝermanaj radikoj. Tiu kapablo de E-o sentiĝi proksima al multaj diverslingvanoj ŝuldiĝas parte al tiu etimologia komplekseco, sed ne nur al ĝi.

Ekzemple, estus erare vidi en la sufikso ig nuran transprenon de la germana ig (en paro kiel rein > reinigen, kiu liverus la modelon de pura > purigi, kun plifortigo per formoj kiel entschuldigen, entmutigen, 'senkulpigi', 'senkuraĝigi'), sen konsideri la fakton, ke Zamenhof lernis la latinan, kaj certe rimarkis derivadojn kiel fumus > fumigare, mitis > mitigare, purus > pur(i)gare. Sed eĉ resti kun nur tiuj du fontoj, la germana kaj la latina, estus nesufiĉe. Unue, oni ne forgesu, ke Zamenhof konceptis sian lingvon kiel kodon (Silfer, 1983, 4-8; Waringhien, 1959, 105-107), kio trudis limigojn al la formo de la sufiksoj (ili preskaŭ ĉiam konsistas el vokalo sekvata de konsonanto). Due, Zamenhof regis la hebrean. Ĉu ne en la hebrea hif'il oni serĉu la ideon uzi la saman formon por derivado el adjektivo (granda > grandigi; hebrea gadol > higdil) kaj el verbo (ridi > ridigi; hebrea caĥaq > hicĥiq)? Neniu hindeŭropa lingvo prezentas tiun trajton, kiu pliriĉigas la esprimkapablon sen superŝarĝi la memoron.

Sed se la hebrea "hif'il" inspiris Zamenhof, tio povis esti nekonscia. Li certe evitis tro klare ĉerpi el la hebrea kaj jida, kaj se tiuj lingvoj kontribuis al lia laboro, ili agis kaŝe, per la simpla fakto de ilia ĉeesto (amasa koncerne la jidan) en lia menso. Inter la faktoroj, kiuj konverĝis por igi Zamenhof preferi unu formon al alia, endas citi almenaŭ kvar:

1) la principo de la kodo (morfemoj nevariaj kombineblaj laŭvole; klara indiko pri la eco de vorto en frazo per fina vokalo);

2) la nekonsciaj influoj (la jida, tre ofte; la rusa kaj la pola, en multaj kazoj, precipe koncerne la sintakson, la signifkampon de la vortoj2 kaj la parolturnojn (elpaŝi kun propono estas laŭvorta traduko el la rusa vystupit' s predlożeniem);

3) la konsciaj transprenoj el konataj lingvoj (precipe el okcidentaj vivantaj lingvoj kaj la latina, fojfoje el la malnovgreka: kaj, pri, pluralo per -j);

4) la ideoj, kiujn Zamenhof ĉerpis el lingvoj, kiujn li ne regis.


Ĉi-lasta punkto necesigas klarigon. La plimulto el la aŭtoroj, kiuj traktas pri la etimologio de E-o, volas, ke oni limigu la esploron je la lingvoj, kiujn Zamenhof konis sufiĉe profunde3. Sed homo kiel li, scivolema pri ĉio lingva, tre probable konsultis en bibliotekoj vortarojn kaj gramatikojn de fremdaj lingvoj, kaj priskribojn de lingvoj en enciklopedioj kaj aliaj verkoj. Li povis fari tiajn esplorojn, kiam li estis studento en Moskvo. Multaj faktoj restas neklarigitaj, se oni konsideras nur tion, kion ni scias pri lia vivo. Lia asimila kapablo estis tiel granda, lia motivado tiel forta, lia sintezpotenco tiel disvolvita, ke li nepre konsideris ĉiujn materialojn, kiuj pasis sub lia mano.

Ĉu li povis inventi, per nura logiko, sistemon de nombrado perfekte paralelan al la ĉina (ĉina shi '10', san '3', shisan '13', sanshi '30', sanshi san '33')? Eble. Sed ne estas malpli eble, ke li ie legis priskribon de la ĉina lingvo. Simile, vortoj kiel voĉo kaj ĉielo ne povas klariĝi sen referenci al la itala. La klarigo per la latina povus eventuale validi en la kazo de voĉo, sed ne de ĉielo, kaj plie, la latina c antaŭ e kaj i donas ordinare c en E-o, konforme al la tiama elparolo en orienta Eŭropo. Aliaj vortoj - ardezo, dolĉa, ankaŭ, eco, apogi ktp - ne povis ricevi sian formon el alia fonto ol la itala.

Zamenhof uzis plej diversajn materialojn. Eble li legis en revuo artikolon pri la nombrado en la ĉina, aŭ en libro pri latinidaj lingvoj detalojn pri la abundo de ingenraj substantivoj finiĝantaj per -o en la provenca (la provencaj vortoj la fenestro, la roso, la danso estas elparolataj preskaŭ ekzakte, inkluzive de la akcento, kiel la esperantaj la fenestro, la rozo, la danco). Alia ekzemplo: en la karibaj kreolaj lingvoj oni diras li samsence kiel en E-o. Ĉu la formoj li kaj pli, krom kompromisaj inter diversaj lingvoj, ne estus pruntoj el la kreolaj sekve de legado de artikolo pri tiuj lingvoj? Ni probable neniam havos certecon tiurilate, sed tio estas pli ol simple fantazia hipotezo.


Tial, kiom ajn konvinka povas esti argumentado pri la influo de la jida sur E-on, ĝi rezultos nur en iu grado de probableco koncerne faktoron inter aliaj en konverĝa aro, en kiu la reala dozo de la diversaj elementoj restos ĉiam nekonebla. Cetere, se ni povus pridemandi Zamenhof, ni ne akirus pli certan respondon: la cerba agado estas grandparte nekonscia, kaj la ellaborado de la "lingvo internacia de doktoro E-o" ne estas escepto al tiu regulo.


Bibliografio:

Albault, André (1961) "Etimologio, pra-Esperanto kaj Mistrala lingvo", Esperantologio, 2, 2.
Gold, David L. (1980) "Towards a Study of Possible Yiddish and Hebrew Influence on Esperanto"
in Szerdahélyi, Istvan (réd.) Miscellaneous Interlinguistics (Budapest: Tankönyvkiadó), 300-367.
Gold, David L. (1982) "Plie pri judaj aspektoj de esperanto" Planlingvistiko 1, somero, 7-14.
Golden, Bernard (1982) "The Supposed Yiddish Origin of the Esperanto Morpheme edz",
Jewish Language Review 2, 21-33.
Holzhaus, Adolf (1970) Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinki: Fondumo Esperanto).
Piron, Claude (1981) "Esperanto: European or Asiatic Language?",
Esperanto Documents No 22 A (Rotterdam: Universala Esperanto Asocio).
Silfer, Giorgio (1983) "Hipotezoj pri kriptaj aspektoj de Esperanto" Planlingvistiko 2, aŭtuno, 4-10.
Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: J. Régulo).

______________________________________
1   

Kontraste kun la jida, en la rusa kaj pola la elemento far estas sentata kiel sensignifa silabo, ne kiel prefikso.

2   

Plena kovras la signifkampon de la rusa polnyj, ne tiun de la franca plein aŭ de la latina plenus: plena vortaro ne povas tradukiĝi france alie ol per 'dictionnaire complet', dum en la rusa oni diras polnyj slovar'.

3   

"Ne estas science proponi kiel etimon vorton el lingvo, kiun Zamenhof ne scipovis" (Gaston Waringhien, citita per Albault (1961), p. 87).