"La juda demando en la kongreso de Esperanto", Ber Boroĥov, 15-an de septembro 1912.  ¤1


La Esperantistoj Kunvene

La juda demando en la kongreso de Esperanto.


Por vi, usonanoj¤2, kutimiĝintaj al ĉio grandskala, ja estas sufiĉe ordinara afero, ke kunvenas mil sescent delegitoj¤3 partopreni en kongreso. Sed por la loĝantoj de la galicia urbo Krakov temis pri kolosa sensacio. Kolektiĝis ĉi tie esperantistoj el la tuta mondo, kaj la mil sescent gastoj pasigis ĉi tie unu semajnon. Tio estis kongreso de esperantistoj, kiu allogis la atenton de la tuta Polujo, kaj aparte tiun de Krakov. La tutan semajnon Krakov estis turnita nure al Esperanto kaj al la juda kuracisto Zamenhof, ĝi parolis Esperante, preĝis Esperante kaj laŭdegis Zamenhofon.

Kiu do estas doktoro Zamenhof kaj kio estas la karakterizaĵo de tiu Esperanto, kiun li kreis? En la Pentateŭko estas rakontite kiel la homoj ekribelis kontraŭ Dio kaj ekkonstruis turon, la Babelan Turon, ĝisĉielan, kaj kiel punis ilin Dio kaj disigis en naciojn kaj lingvojn igante ilin ne plu interkompreniĝi. Ekde tiam, de la Diso-generacio, ekekzistis “la sepdeko da lingvoj”, pli ĝuste – miloj da lingvoj, kiujn la homoj paroladas ĉirkaŭ la globo. Multaj dialektoj malaperis, multaj novaj naskiĝis, kaj la homaro dum jarmiloj portas tiun ĉi deĉielan punon, malbenon de plurlingveco, kiu ne lasas al homoj kompreni unu la alian. La moderna scienco aboliciis la ĉastan fabelon de la Pentateŭko. Estu tiel; tamen la scienco ne scipovas unuigi la plurlingvan homaron en unu nacion parolantan unu lingvon. Kaj jen la juda kuracisto Zamenhof el Varsovio deziras neniigi la malbenon de Dio la Eternulo kaj fari realon, ke ĉiuj homoj povu facile kompreni unu la parolon de la alia; por tio li inventis sian mondlingvon kaj nomis ĝin “Esperanto”.

Endas diri, ke Zamenhof ne estas la unua kiu pripensis kreadon de artefarita mondlingvo, facila por ĉiuj. Jam antaŭ tri-kvarcent jaroj, grandaj konataj personoj – la genia itala pentristo Leonardo da Vinci, la franca filozofo Dekart¤4 (Descartes) kaj la germana pensulo Lejbnic (Leibniz) – atentis ĉi-aferon kaj eĉ provis krei tiajn lingvojn. Sed iliaj penoj rezultis je nenio. Nur antaŭ tridek jaroj (1879) sukcesis Ŝlejer (Schleyer), germana pastro, inventi facilan lingvon, kiu tuj vekis la atenton de vastaj rondoj, kaj iĝis sensacio en la tuta mondo. Kion ne sukcesis antaŭ tricent jaroj la grandaj filozofoj, ekpovis nuntempe simpla pastro, ĉar la kontaktoj inter la homoj iĝas ĉiujare pli intensaj; la granda migrado kaj la veturiloj igas la diversajn lingvojn intertuŝiĝi pli kaj pli forte. La lingvon de Ŝlejer, kiun li nomis “Volapük”¤5, ĉiuj akceptis ege entuziasme; tuj troviĝis en multaj landoj miloj da homoj, pretaj ellerni ĉi-lingvon, estis eldonataj ĵurnaloj kaj fonditaj lernejoj en la artefarita lingvo. Sed baldaŭ evidentiĝis ke “Volapük” ankoraŭ malproksima estas de la idealo, kaj oni trovas en ĝi kelke da difektoj: ankoraŭ ĝi ne estas sufiĉe facila, ne sufiĉe fleksebla, kaj ĉefe – ne sonas bele. Ne multa tempo pasis kaj jen enviciĝis danĝera konkuranto por “Volapük” – Esperanto kiun inventis Zamenhof en 1887.

Ŝlejer opiniis sian lingvon “Dia fenomeno”; li estis certa, ke la Sankta Spirito ŝvebas super “Volapük”. Laŭ tio, kion li rakontadis al siaj disĉiploj, dum la sonĝo venis al li anĝelo kiu ordonis krei la mondlingvon, samokaze senvualigante la regulojn de la nova lingvo kaj ĝian nomon. Vekiĝinte, la pastro metis sin al la plenumo de la ordono de sia Dio. Kaj kiam aperis la judo, Zamenhof, kune kun sia nova lingvo, Ŝlejer estis konvinkita ke estas fiagoj de la satano, malvirtiganta la Eternulon, kaj sub apogo de Dio kaj Jesuo la “sankta Volapük” venkos la “profanan judan Esperanton”. Tamen la Eternulo forturniĝis de la aroga pastro kaj favoris Zamenhofon evidente kaj nerefuteble. Apenaŭ restis adeptoj de Volapük nuntempe, eĉ la nomo de Ŝlejer forgesiĝas; dume ĝuste Esperanto venke sidas ensele, kaj junulo kaj oldulo kantgloras laŭdojn super la lingvo kiun varsovia judo kreis.

Doktoro Ludvik Eliezer Zamenhof naskiĝis en Bjalistok en 1859. Li diplomiĝis en la Varsovia Universitato; loĝante en Varsovio, li laboras kiel okul-kuracisto. Multajn avantaĝojn havas lia lingvo, kiuj helpis ĝin supervenki “Volapük”-on kaj ankaŭ ĉiujn aliajn lingvojn artefaritajn, kiuj anonciĝis lastatempe. Ĝia plej granda avantaĝo estas – la modesto; dum “Volapük” intencis subpremi ĉiajn vivantajn naturajn lingvojn, por ke ĉiuj homoj akceptu “Volapük”, Esperanto deziras esti nure help-lingvo por la vojaĝantoj, enmigrantoj ktp. Zamenhof klare scias sian rolon, li aspiras ne ŝanĝi la vojon de la mondo, sed faciligi por la homoj iliajn vagadojn kaj la interrilatojn. Ŝlejer estis utopiisto, dum Zamenhof estas agema homo, havanta noblan idealon. Krome, ja Esperanto estas ege facila, ĝian tutan gramatikon eblas skribi sur vizit-karteton kaj ellerni dum nuraj kvin minutoj. Ankaŭ la vortoj estas facile memoreblaj, aparte por tiuj, havantaj iome da lingvaj scioj. Eĉ por kompletaj malkleruloj estas pli facile lerni Esperanton ol iun alian lingvon. Ĉiu vorto estas skribata ekzakte same kiel ĝi estas prononcata, kaj la lingvo klarigas sin mem. Malgranda ekzemplo pruvos kiom talente konstruis Zamenhof sian lingvon: kaze de la kongreso, lernigis sin multaj kelneroj en la restoracioj de Krakov paroli “Esperante”, kaj jam estis komunikantaj en ĉi tiu lingvo senprobleme kun la gastoj. Esperanto havas riĉan vortprovizon: estas en ĝi ok mil radikoj, kiujn Zamenhof kolektis el diversaj lingvoj, kaj per almeto de aliaj tridek silaboj estas eble konstrui kelkajn centojn da novaj vortoj. La lingvo tre belsonas, ĝiaj vortoj ne tro longaj estas kaj ege muzikecaj.
“Volapük” baziĝis ĉefe sur la angla lingvo, kaj Esperanto – sur la itala, kiu estas unu el la plej belaj en la mondo. La “strangaj” vortoj laŭ longeco estis la kulpaj pri la plagoj de “Volapük”, ekzemple “kolonalutakifatabludacijtalopaskretan” (kiu signifas: oficeja sekretario de la lamp-fabriko). Mala afero okazas en Esperanto, fluanta kiel akvo kaj belega por poezia verko.

Dek tri jarojn Zamenhof batalis senlace por tio, ke la mondo priatentu lian lingvon kaj ekinteresiĝu pri ĝi. Nur dum la tutmonda ekspozicio en Parizo en la 1900-a jaro, kiam amasiĝis en ĉi tiu urbego sennombraj gastoj el ĉiuj anguloj de la mondo, Zamenhof sukcesis veki en la publiko atenton al Esperanto. En la tutmonda ekspozicio ĉiuj eksentis kiom grava estas facila artefarita help-lingvo, kaj tuj enpostenigis Esperanton. Tie estis establita la institucio por la vastigo de Esperanto. Kaj fine, nun ekzistas en la mondo centoj da esperantistaj asocioj, havantaj sume tridek du mil membrojn. Aperas dekoj da gazetoj en Esperanto, en la grandaj urboj ekzistas esperantistaj konsulejoj, kies delegitoj venas al la stacidomoj por akcepti la vojaĝantojn-esperantistojn, instrukcii kaj konsili al ili kaj simile. Parolante Esperanton, eblas veturi al grandaj urboj de Eŭropo, Ameriko, Azio, Aŭstralio, nur portu la insignon de Esperanto sur la roverso de via vesto, kaj estu certa ke la “konsulo” vin rekonos, tuj disponigos al vi ĉiujn konsilojn kaj instrukciojn, akompanos vin ĉien kaj estos por vi tradukanto en la fremda urbo. Ekzistas eĉ komercaj entreprenoj, korespondantaj nure en Esperanto. De tempo al tempo okazas tutmondaj kongresoj de esperantistoj, tamen ĉiuj rimarkas, ke neniu el ili estis tiom granda kaj bela kiel la sepa kongreso en Krakov.

La kongreso estis organizita okaze de la dudekkvin-jara jubileo de la apero de la gramatika libro far d-ro Zamenhof. Alvenis ĉi-tien reprezentantoj de pli ol tridek nacioj, eĉ el Ĉinujo, Japanujo, Hindujo kaj Turkujo. El la granda amerika respubliko venis dek delegitoj, kun s-ro Tecl, la redaktoro de la revuo “Amerika Esperantisto”, kiel ĉefdelegito. La tuta urbo estis festvestita dum tiu ĉi semajno kaj ornamita de la Esperanto-flagoj: verdkoloraj kun stelo meze. Ĉiun vesperon okazis distraj baloj honore al la gastoj – kaj ĉio en Esperanto. Lunde estis salutkoncerto por Zamenhof, merkrede oni surscenigis la tragedion “Mazepa” de Slovackij (Slowacki), en traduko Esperanta, kaj sabate la operon de Monjuŝko (Moniuszko) “Halka”, ankaŭ en Esperanto. En ĵaŭdo estis organizita granda maskobalo kaj ĉiuj delegitoj venis en siaj naciaj vestaĵoj. Eĉ Dion la Eternulon proprapersone oni altiris al la kongreso: en la preĝejo Anana, en la evangelia preĝejo kaj en la juda sinagogo oni okazigis preĝojn en Esperanto. Ĝuste en tiu ĉi lingvo predikis ankaŭ la rabeno Tahon. Fine la delegitoj veturis por ekskursi ĉe la Zakopane-montaro¤6. La tuta kongreso pasis kun senduba ekzalto. La jubileulo, d-ro Zamenhof, estis akceptita per enormaj aplaŭdoj. Jam la unua plenkunsido de la kongreso komenciĝis per krioj: “Vivu doktoro Zamenhof; vivu nia Majstro!”¤7, kaj ĉiu kunsido estis plen-plena de respekto-krioj honore al “la granda instruisto Zamenhof”. Kiom da fojoj oni kantadis kaj rekantadis la “Esperon” – la marŝon de Esperantistoj – nefacilas kalkuli.
Aparte distingiĝis en ĉi-kongreso la usonaj kaj la socialistaj delegitoj. La usonanoj kolektiĝis ĉe monumento je memoro de la nacia heroo de Polujo, Koŝĉjuŝko (Kosciuszko), staranta en la ĉefa placo de la urbo, kaj metis flor-bukedojn sub la piedestalon; vidinte tion mem-ariĝis granda amaso de polaj patriotoj, ankaŭ aliaj delegitoj, partoprenantoj de la kongreso, alvenis, kaj la usonanoj deklaris ke ili deziras honorigi Koŝĉjuŝkon, kiun ankaŭ Usono respektas kiel revolucian heroon. Ĉi-okaze estis faritaj pluraj paroloj, dum kiuj oratoris usonanoj, poloj, irlandanoj kaj kroatoj. Prezentante la socialismajn-esperantistajn rondojn alvenis la kongreson dudek-iom da delegitoj. Laŭ ilia postulo, la Socialista Partio en Krakov okazigis mitingon de du mil homoj kaj estis akceptita la jena decido: la socialistoj mondskale devas subteni la movadon de Esperantistoj; ili aspiru al tio, ke Esperanto estu enkondukita kiel lernobjekto en ĉiuj publikaj lernejoj; por ĉiuj internaciaj socialistaj kongresoj oni rekonu Esperanton kiel la kvaran kongreslingvon (ĝis nun estis rekonitaj la franca, la germana kaj la angla).
Krom tio, dum la kongreso okazis dekoj da diversaj esperantistaj kunvenoj, pli malgrandaj: de sufraĵistinoj¤8, katolikoj, liberpensantoj, kuracistoj, komercistoj, ĵurnalistoj, spiritistoj, anoj de la Ruĝa Kruco, instruistoj, juristoj kaj tiel plu.

Ĉe la fino de la kongreso estis decidite danki la ĉinan registaron por la enkonduko de la lernado de Esperanto en la nova publika lernejo, establita en Pekino. Aldone, oni decidis kongresi venontfoje en Ĝenovo, Italujo. Ĵus antaŭ la fermo de la lasta kunsido alvenis telegramo, diranta ke la pastro Ŝlejer, inventinto de “Volapük”, ĵus forpasis. Zamenhof estis komisiita sciigi al la kongreso la malĝojigan informon. La kongresanaro honorigis la memoron de la forpasinto kaj disiris, dum en la koroj de la delegitoj pinĉis penso pri la sekretoj de la homa sorto...

Kelkajn vortojn pri la juda demando en ĉi tiu kongreso: eĉ tie ĉi, meze de la pura gajo kiun ĝojis ĉiuj pro la tutmonda idealista afero, estis akredolore sentata la ekzilo juda. Dum la malfermo de la kongreso delegitoj el dudek du nacioj petis la rajton por ĉiu nacio alparoli la kongreson per sia oratoro – kaj ĉi tiu dezirpeto ilia estis plenumita sen kromaj malfacilaĵoj. Tamen kiam venis la esperantistoj-judoj havantaj pornacian pensmanieron, kun ĝuste la sama deziro en iliaj buŝoj, forpuŝis ilin la sekretario de la kongreso d-ro Rozenŝtok – judo asimiliĝinta mem – sen ajna preteksto, simple ĉar “la judoj, ne havas ili propran lingvon”! Kaj kiam iris ili plendi pri tio ĉi ĉe Zamenhof, respondis tiu: “Mi mem naciema judo estas, kaj amas mi la judan lingvon kaj laboras por ĝia evoluo, sed ĉi tie ne povas mi agi iel ajn, ĉar elstarante kiel judo mi kaŭzos malprofiton al Esperanto”. Ne dezirante damaĝi la festecan etoson, la naciaj judoj ŝtopigis siajn buŝojn kaj estis perfortitaj aŭskulti la polajn delegitojn aklami “vivu nia pola genio la doktoro Zamenhof!”.

La patro de Esperanto mem suferis multe pro sia judeco. Ja posedas li veran judan pornacian mondkoncepton, kaj bone konscias, ke lia judeco malprofitas al Esperanto. Unu el la vienaj “konsuloj” de Esperanto, laŭnaske kaj laŭsange pura hungaro, sed amanto de Izraelo kaj entuziasma adepto de Zamenhof, diris al la korespondanto de “Varhayt”¤9, ke la propagando favore al Esperanto multe suferas pro la fakto, ke Zamenhof estas judo. Multas tiuj – rakontis la konsulo, – kiuj sin detenas de lernado de Esperanto kaj ties subteno, nure ĉar estas ĝi “juda afero”. Kaj d-ro Zamenhof ja konkludis el tiu ĉi malĝojiga fakto: jam dum la unua kunsido de la jubilea kongreso li deklaris, ke li eksiĝas de la laboro, ĉar per la paŝo de eksiĝo li kaŭzas profiton por la tuta afero...

Jen, tia estas la sorto de judo. Dudek kvin seninterrompajn jarojn penadis la homo kaj enmetis la animon en la ideon, kaj kiam fortiĝis la amata filo kaj estiĝis sendependa, devigata estas la juda patro forlasi, ĉar eĉ se la patro kiom ajn granda homo li eble estas – malgraŭ tio, eterne, estas nenio pli ol judo.

Traduko: Sergej Tyrin

______________________________________
1   

La Esperantistoj Kunvene” – artikolo far B. Boroĥov, el la sepa (fakte temas pri la oka–trad.) esperantista kongreso en Krakov, aperis en “Di Varhayt”, Nov-Jorko, 15-an de septembro 1912, sub la titolo “La juda demando en la kongreso de Esperanto” (די אידען פראַגע בּיי עספּעראַנטאָ קאָנגרעס). Sekvante ĉi-artikolon, en “Varhayt” la 29-an de oktobro aperis la respondo de Ludvik Zamenhof. Boroĥov reagis per “Respondo al respondo”, publikigita en “Di Varhayt” la 26-an de decembro 1912.   (red.)

2   

La artikolo estis destinita por la gazeto “Di Varhayt”, kiu aperis en Usono.   (red.)

3   

La Jarlibro de UEA indikas 1000 aliĝintojn. Onidire, ankaŭ Lenin, kiu tiutempe troviĝis en Krakov, vizitis la Kongreson por renkonti siajn kunulojn-socialistojn.   (trad.)

4   

Ĉi tie kaj poste en la teksto la propraj nomoj aperas en Esperanta skribo.   (trad.)

5   

volapük” – kripligita kunigo de la anglaj vortoj world (mondo) kaj speak (paroli).   (red.)

6   

La montoj Zakopane – en la okcidentaj Karpatoj, la tatara ĉeno – turisma kaj mond-sporta centro ĉe la sudo de Pollando, en regiono de Krakov.   (red.)

7   

En la originalo en Esperanto, transliterumita kaj tradukita en la jidan.   (trad.)

8   

Sufraĵistinoj (en la angla “suffrage” - elekto-rajto) – batalantinoj por la egaleco de rajtoj de la virinoj. Virina movado, komenciĝinta en Anglio en la dua duono de la 19-a jarcento kaj atinginta la pinton komence de la 20-a jarcento.   (red.)

9   

La korespondanto de “Di Varhayt” – Ber Boroĥov.   (red.)