|
"Ulica Zamenhofa" (Zamenhof-Strato), estas pollingva libro de Roman Dobrzyński aperinta en 2001. Ĝi ampleksas 286 p., kaj estas intervjuo kun d-ro Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto. Troviĝas en ĉi-verko interesaj biografiaĵoj rilate familion Zamenhof, aparte de L. K. Zaleski-Zamenhof kaj de liaj gepatroj inkluzive iliajn dramajn kaj traŭmajn travivaĵojn dum la periodo de la Holokaŭsto. Interese kaj abunde estis ankaŭ prezentita profesia, en tio scienca kariero de intervjuito. La interparolo havas intelekte sufiĉe altan nivelon, problemoj estas prezentitaj je historia fono kaj fojfoje la prikonsideroj finiĝas per interesaj konkludoj. Ekzistas tamen danĝero, ke ĉar la intervjuito estas nepo de d-ro Zamenhof, kaj la intervjuinto, konata ĵurnalisto, esperantisto, la libron oni povas konsideri fidinda dokumento kaj je ĝi baziĝi en diversaj prilaboroj. Domaĝe, tia ĝi ne estas kaŭze de pluraj, signifaj eraroj rilate historion kaj aparte la familion Zamenhof. Mi ekzemplos pri la plej evidentaj eraroj. Je la demando de Dobrzyński al la intervjuito, p. 75; ĉu restis io en lia memoro rilate la historion de la familio? D-ro Zaleski-Zamenhof respondis: "Kiel vi scias, mi havis 15 jarojn, kiam la germanoj mortpafis mian patron en Palmiry. Antaŭe mi estis dorlotita solfilo, al kiu la gepatroj 'la ĉielon malfermadis'. Mia patro estus verŝajne la lasta homo, kiu dezirus min enuigi per detaloj el la vivo de la Avo, mortinta 8 jarojn antaŭ mia naskiĝo. Li ekzistis tiam por mi nur per superba kolekto de poŝtmarkoj, kiujn li kolektis dum la tuta vivo, korespondante kun la tuta mondo." Ŝajnas, ke tiu unusignifa, sincera konfeso devintus inklini la aŭtoron; sin deteni en esprimado de opinioj pri aferoj koncerne kiujn li havis neniajn familiajn informojn. Aliflanke, kaj unuavice li devintus nepre prepariĝi per profunda konatiĝo kun la plej granda nombro de fonta materialo rilatanta problemojn prikonsiderindajn. Ne nepras aldoni, ke samo, eĉ pri rilatas aŭtoron de la libro. Ne ekzistis ĉirilataj malhelpoj, ĉar ambaŭ interparolantoj konas bone Esperanton. Bedaŭrinde, tiu evidenta premiso kaj eĉ postulo ne estis efektivigita. Tio fariĝis kaŭzo de kelkaj esencaj eraroj. Pleje ĉi senzorgeco damaĝis al la prezento de Marko Zamenhof, la praavo, fare de la intervjuito. Tute senbaza ekzemple estas lia opinio (p. 43), ke M. Zamenhof, estinte adepto de asimiliĝo de judoj: "malestimis la 'ĵargonon' opiniante, ke ĝi kaŭzis izoliĝon de juda popolamaso; malfaciligis al ĝi aliron al publikaj lernejoj kaj al laboro". Malakorda al vero estas ankaŭ plurfoje ripetita de la interparolantoj opinio, ke la jida estis uzata preskaŭ ekskluzive nur parole. Veras, ke M. Zamenhof estis sub influo de Haskala – juda klerismo, kaj ke parto de adeptoj de tiu movado ne tre alte aprezis la jidan – lingvon ĝenerale de la juda socio parolata. Sciate tamen, ke M. Zamenhof estis alte instruita; li instruis en la Ŝtata Gimnazio germanan, francan kaj geografion kaj la germanan ankaŭ en la Veterinaria Instituto. Li estis ankaŭ verkinto de pluraj lernolibroj pri lingvo kaj geografio plurfoje eldonataj. Oficis ankaŭ kiel cenzuristo de presaĵoj en la jida kaj hebrea por Varsovio. Sur tiu posteno li montriĝis sufiĉe liberala; allasante ekz. al preso libron en la jida kun cionista enhavo "Der jidiŝer Veker" (Juda Vekanto) en kiu troviĝis poemo "A ŝtajn fin harcn" (Ŝtono el Koro) de konata progresema verkisto Abraham Goldfaden. En ĝi la poeto esprimis akran proteston kontraŭ pogromoj. Tiukaŭze aliaj cenzuristoj timis doni permeson presi. M. Zamenhof gvidis en sia hejmo pensionon, por grupo de junuloj, kie oni tutcerte parolis jide. Li estis forte ligita kun sia popolo; i.a. servis en sinagogo kiel predikanto. En la familia hejmo oni parolis jide, tiukaŭze la filo Ludoviko ekde junaĝo konis tiun lingvon. Pro supre dirita ekzistas nenia bazo por la aserto, ke M. Zamenhof "malestimis la jidan". Tial oni povas ĝin konsideri kaj malprava kaj maljusta. Sampaĝe al la demando; formulita de R. Dobrzyński kiel aserto: "Ludoviko Zamenhof ne estis adepto de jidiŝ" – la intervjuito respondis jese, aldonante: sed d-ro Zamenhof opiniis, ke se uzas ĝin tiom multe da homoj, ili uzu ĝin akorde al reguloj; "tio estis vidpunkto de lingvisto". Kaj denove senbaza aserto. Ludoviko Zamenhof plene rekonis tiun lingvon kiel la lingvon de sia popolo. Alte aprezis kaj ŝatis literaturon en tiu lingvo. Dum siaj studoj en Moskvo, 1879-81, prilaboris gramatikon de la jida. Li ĉefe proponis anstataŭigi la hebrean alfabeton per la latina por ke per plia facileco ĝi servu al klerigo kaj donu aliron ankaŭ al homoj de ekster la juda medio al ĝia riĉenhava laŭteme kaj altnivela arte jidlingva literaturo. Li proponis ankaŭ plene profiti de riĉeco de la jida kaj forigi de ĝi fremddevenajn vortojn. D-ro Zamenhof mem pruvis valoron de tiu lingvo verkante kelkajn poemojn en ĝi. Li ankaŭ tradukis el ĝi rakontojn kaj novelojn, i.a. de Ŝalom Alejĥem, "La Gimnazio". Pri granda ligiteco de d-ro Zamenhof kun la jida oni povas ekscii de E-traduko de kelkaj ĉapitroj de s.m. "Projekto de jida gramatiko" kaj lia letero publikigita en Literatura Mondo, aldonaĵo “Lingvo-Libro” n-roj 1, 2, 3-4 el 1937 (pri la influo de la jida lingvo sur Esperanton, vd. eseon de Claude Piron, aperinta en Israela Esperantisto, n-roj 139-140 – La redaktoro). Skribante en ĉi-libro pri interesiĝo kaj aktiveco de d-ro Zamenhof pri la cionisma movado – Ĥibat Cion, oni substrekas, ke li pledis por setligo de judoj en Usono, kaj tio estas akorda al vero, sed nur parte, ĉar tio rilatis nur la pli fruan periodon de lia aktivado. Poste li konvinke pledis por setliĝo de judoj en la malnova patrujo – Palestino – opiniante, ke nur tiu solvo donas ŝancon al ekesto de juda ŝtato. D-ro Zamenhof esprimis tion en siaj poemoj same en aŭtobiografia letero al Alfred Michaŭ, el 1905. En leteroj al judaj koloniistoj li arde ilin alvokis al plendediĉa laboro en lando de la prapatroj. Pri ĉio ĉi oni povas legi en fontaj verkoj, “Ludovikitoj” de Itô Kanzi, libro de N. Z. Maimon “La kaŝita vivo de Zamenhof” kaj en aliaj signifaj verkoj. En la libro ofte ripetiĝas opinio pri malklereco kaj malprogresemo de la juda popolo. Inter alie troviĝas aserto: "Ne estis tie loko por Esperanto, sed ankaŭ ne por klereco" (p. 79). Ŝajnas tamen, ke kompare kun la ĝenerala stato de klerigo de la pola socio, klerigo de la juda ne prezentiĝis tiel malbone... En judismo infanoj ekde la sesa jaro estas subigitaj al klerigo. Ligiteco kun libro komenciĝas ofte eĉ pli frue. Analfabetismo en tiu medio preskaŭ ne ekzistis. Kaj tute malakorda al vero estas aserto troviĝanta sampaĝe, ke Esperanto ne trovis apogon en tiu "malklera homamaso, ankaŭ ne inter inteligentaro okupita pri asimilado kaj cionismo". Por konvinkiĝi pri ĉi senbazeco, sufiĉas konatiĝi kun la "Adresaroj" pretigitaj de d-ro Zamenhof helpe de sia filo Adamo kaj la patro de intervjuito, rilatantaj Pollandon. De ili klare rezultas granda apogo de Esperanto, flanke de judoj el diversaj soci-tavoloj; ja kun ĝi kaj homaranisma idearo, kiun la lingvo disvastigis, ĝuste tiu medio ligis grandajn esperojn. Fine nepras noti kelkajn aliajn erarojn, kiujn eblis eviti kun facile alireblaj publikaĵoj. "Sinjoron Tadeo", Antoni Grabowski ektradukis ne en 1916, sed en 1915, kaj la iniciatinto de ĉi giganta entrepreno estis la poeto Stanisław Karolczyk, ne d-ro Zamenhof. Ne Felikso, sed lia frato Leono Zamenhof, estis redaktoro de "Pola Esperantisto". La antaŭnomo de Michaux estis Alfred, ne Albert. La antaŭnomo Józef Arszenlik estas la ĝusta, ne Jan. Lidia Zamenhof ne revenis el Usono propravole pro iu "anĝeleco", sed ĉar ŝi ne havis eblecon resti aŭ iri al iu alia lando. Sed pleje okulfrapa kaj ĝena estas la prezento de la morto-cikronstancoj de d-ro Zamenhof. Sur p. 42 estas ĉi-rilate skribite: "La morto lin trafis nokte ĉe skribotablo". Ĉiuj fontaj prilaboroj baziĝas je rememoro de d-ro Leono Zamenhof, troviĝanta en libro de A. Oberrotman kaj T. Jung: "La lastaj tagoj de d-ro L. L. Zamenhof kaj la funebra ceremonio", el 1921. Tie oni legas, ke li mortis posttagmeze, dum dormo sur kanapo, post la ĉiutaga vizito de d-ro Kunig. Ĉu al la vivo de bonfarado de la homaro nepras, por plia gloro, aldoni legendon...? La notita erarlisto ne estas kompleta, tamen tiom signifa, ke valoras ĝin preni sub konsideron. Sen kritika akcepto de la libro "Ulica Zamenhofa" fare de legantoj, publicistoj kaj despli historiistoj, kiel dokumenton, povas kontribui al pliampleksigo de nefidindaj informoj pri la familio Zamenhof kaj pri eventoj el la historio de Esperanto-movado. Oni esperu, ke Roman Dobrzyński, la aŭtoro de la priparolata verko, profitos de tiuj ĉi rimarkoj, preparante duan eldonon kaj de la pola kaj de la Esperanta versio, por ke ĉi-libro povu efektive servi kiel valora historia fonto. |