Demandoj pri la organizo de judaj esperantistoj / Ulrich Lins, Germanio


La judoj kaj la Esperanto-movado – tio estas temo, kiu ankoraŭ atendas fundan pritrakton. Ke estas temo grava, pri tio konsentos sendube almenaŭ ĉiuj legantoj de Israela Esperantisto. Mem iom studinte la temon, mi rapide ekkonsciis pri la grandeco de la tasko. Jen nur eta ekzemplo pri la limoj de nia scio.


Temas pri Hebrea Esperanto-Asocio (HEA) aŭ Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio (TEHA). Ni scias pri tiu asocio ne multe pli, ol ke oni klopodis krei ĝin. Edmond Privat en sia “Vivo de Zamenhof” sciigis pri ĝi, citante el letero de Zamenhof al la iniciatintoj de HEA. Laŭ tio, Zamenhof avertis kontraŭ ĉia "nacionalismo", eĉ kontraŭ la "pli pardoninda" naciismo de subpremataj gentoj, kaj pro "movad-politikaj" kialoj deklaris sian sindistancigon de la plano pri HEA. Nur tre malfrue iĝis konate, ke la letero de Zamenhof tamen konfirmas la grandan simpation, kiun li sentis al la agado de judaj esperantistoj, do ankaŭ al fondo de HEA. La plena teksto de la letero (adresita al Wilhelm Heller en Litoměřice, Bohemio) unuafoje aperis en Postrikolto de ludovikaĵoj, Kioto 1985 (kompilita de Itô Kanzi).

La historio de tiu letero estas karakteriza por la sentemo, kiun la esperantistoj, ankaŭ judaj, antaŭ 90 jaroj kaj longe poste, montris pri la rilatoj inter la Esperanto-movado kaj judoj. Sed ĉi-loke nin interesu nur la demando: kio fariĝis el la projekto de HEA? La letero estis skribita la 30an de junio 1914, kvazaŭ en antaŭvespero de la Unua Mondmilito. Ne okazis la UK en Parizo, dum kiu HEA estis fondota. Sed la ideo ne mortis. En 1922 la gazetoj Esperanto (de UEA) kaj Esperanto Triumfonta anoncis, ke oni (denove) preparas fondon de Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio. Kiel gvidantoj estas indikitaj Leopold Dreher en Krakovo kaj Icĥak Muĉnik, kiu jam en 1914 kune kun Wilhelm Heller klopodis starigi HEA. Detalojn pri la agado mi ne trovis, krom ke Heroldo de Esperanto raportis komence de 1925, ke TEHA havas kelkcent membrojn.

Nova etapo ŝajnis komenciĝi en 1925. Dum la Universala Kongreso en Ĝenevo okazis kunveno de judaj esperantistoj, kiuj, laŭ raporto de Leopold Dreher publikigita en Heroldo, decidis fondi novan Hebrean Esperanto-Asocion (HEA), anstataŭantan la malnovan TEHA. Parolis interalie Immanuel Olsvanger kaj Walter Lippmann, kiuj ankaŭ informis pri Zamenhof "kaj ties rilato al HEA" (Zamenhof "tre simpatiis" kun la ideo de TEHA, "eĉ pli ol D-ro Lippmann mem deziris"). Kiel prezidanto de HEA estis elektita Izrael Lejzerowicz en Lodzo, Pollando. Olsvanger iĝis honora prezidanto.

Lejzerowicz estis tre agema homo (pri li vd. mian artikolon en la revuo Esperanto, aprilo 2001). Sed mi ne trovis menciojn pri la agado de HEA sub lia prezidanteco. En Enciklopedio de Esperanto mankas artikolo pri TEHA aŭ HEA (ĝi ankaŭ tute silentas pri la temo "judoj en la Esperanto-movado"). Do, restas mistero. Multas la rilataj demandoj. Ĉu la judoj en la Esperanto-movado preferis agi internacie en la kadro de UEA aŭ naciskale en la respektivaj landaj asocioj, tiel ke mankis energio aŭ eĉ bezono por HEA? Aŭ ĉu HEA tamen vigle agadis kaj ĝiaj aktivuloj nur preferis kaŝi sin, konforme al la tradicia prefero ne troe elstarigi la judan partoprenon en la movado?

Kiu helpus respondi?