Sekve de la lasta numero


Kion Zamenhof vere diris al la juda delegacio / Doron Modan

En n-ro 140 de Israela Esperantisto aperis nekonata letero de Zamenhof, el kiu ni lernas pri skandalo, post kiam Zamenhof malkonsilis al juda delegacio saluti la 8-an Universalan Kongreson nome de la juda popolo. Pri tio i.a. polemikis Zamenhof kaj la publicisto Boroĥov. Nun ni povas konstati kion Zamenof vere diris al la juda delegacio, el memoraĵoj de ano de tiu delegacio, D-ro Avraham Ĥomet. Ĝi aperis unuafoje en IE n-ro 60 (aprilo 1977), sed kun la lastnumeraj gravaj dokumentoj, ĝi legeblas nun en ties plena kunteksto.

" En la 8-a UK estis kelkaj judoj, kaj ni decidis rajtigi unu el ni, s-anon Kvitner, instruiston de la hebrea lingvo, saluti la UK-on en la nomo de la juda popolo. La sekretario de la UK, d-ro Rosenstock, tamen ne permesis tion. Lia kialo estis, ke "judoj ne estas nacio". Nia delegacio turnis sin al d-ro Zamenhof, kiu loĝis en la Franca Hotelo en Krakovo. Li akceptis nin tre ĝentile, aŭskultis nian plendon, trankviligis nin kaj klarigis, ke la kontraŭuloj de Esperanto, la anoj de la lingvo Volapük, uzas antisemitajn argumentojn kontraŭ Esperanto, ĉar la kreinto de Esperanto estas judo. D-ro Zamenhof petis: "Ne tuŝu dum la UK la judan problemon, ĉar de tio nur suferos la movado". Li asertis, ke li estas nacia judo, ke li pruvis ĝin tradukante judajn klasikajn verkojn esperanten. Li tre petis nin: "ne parolu pri tio, ke la kreinto de Esperanto estas judo, ĉar oni batalas kontraŭ la movado per la argumento, ke Esperanto estas juda kreitaĵo." Ni obeis lian peton kaj la 8-a UK malfermiĝis sen la juda saluto. "


Leteroj

Kun granda interesiĝo mi legis la artikolon "Nekonata Letero de Zamenhof" de Boris Kolker, en Israela E-isto, n-ro 140.

Se temas pri la "diskuto" inter Boroĥov kaj Zamenhof post la Krakova Kongreso, ni ekscias esence nenion novan. Z. efektive neniam kaŝis sian judecon, kvankam ofte tiel ŝajnis, ĉar li tre zorgis, ke en la publiko la laboro por Esperanto ne estu identigata kun porjuda celado. Pri la incidento en Krakovo, Z. skribis pli malfrue leteron al Wilhelm Heller (9/7/1914). En tiu letero, publikigita en la volumo "Destino de ludovika dinastio" (Kioto 1991, p. 2661-2662), Z. mencias atakojn "en multaj Amerikaj jidiŝaj gazetoj" pro tio, ke li hontas pri sia judeco.

Legante la artikolon de Boroĥov pri Krakovo, mi malfacile komprenas (same kiel Boroĥov), kial Z. tiel akre reagis je ĝi. Aŭ ĉu eble en (aliaj) jidaj gazetoj aperis pliaj artikoloj, kiuj pli multe igas kompreni la koleron de Zamenhof?

Kore salutas,
Ulrich Lins

Saluton, karaj israelaj Esperantistoj,

mi dankas vin elkore pro via donaco, numero 140 julio 2004, kiu alvenis hieraŭ bonorde. Jes, ankaŭ en tiu ĉi numero aperas interesaj artikoloj kaj faktoj el E-movado en via lando. Mi tralegis ilin scivoleme. Kiel ekster-landano, mi ekvolus legi ankaŭ aliajn informaĵojn pri via lando kaj popolo, pri aktuala evolustato, iom da historio ktp, kompreneble se vi trovus iom da spaco por ili. Ankoraŭfoje dankon.

Via, Bardhyl,
sekretario de la Albana E-Instituto.


Nome de AEL – Argentina Esperanto Ligo, ni dankas vian revuon, senditan al Bonaera oficejo. Vere ni legis kun granda intereso la "Nekonatan artikolon de L.L. Zamenhof".

Ni salutas kaj deziras al Israelaj esperantistoj pacon kaj sukceson!

Alcides P.Wentinck, AEL prezid.