|
Karaj Legantoj, Ne ĉiu numero benatas de tiom pionira traduko kiel tiu de Levon Manveljan, de klasikaĵo en la armena, lingvo apenaŭ reprezentata en Esperantujo. IE fieras esti ĝia hejmo! "Ĉu ekzistas arabaj esperantistoj en Israelo?" – jen ofta demando, kies respondo estadis ĝis antaŭ nelonge ne. Tamen, via redaktoro esploradis la temon dum pluraj jaroj, kaj konstatis, ke la historio ĉi-rilate estas fascina. Esperanto ne nur povas esti lingvo de paco; tia ĝi efektive jam estis! Dum januaro Josef Ŝemer renkontis denove konatinon de Lidia Zamenhof. Pri la kortuŝa rezulto de tiu renkonto vi legu mem. Tre interesan artikoleton ni ricevis de Franko Luin. Mallonge antaŭ la finredaktado alvenis la bedaŭrinda novaĵo pri lia antaŭtempa forpaso; tiu ĉi numero estas dediĉita al lia memoro. Doron |