|
Vortoj, muziko: Enrica Arbib kaj Doron Modan
Ĉi-kanto gajnis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA 2005.
En la Tel–Aviva klubo ĝian prezenton sekvis tondra ovacio.
Hamleto, princo de la dana lando,Neniam reĝe sidis vi sur tron´, Kaj ĉio estas kulpo de l´ fantomo De via kara patro kaj patron´. Via patro diris: "mia frato metis Venenon kaŝe en mia orel´, Li prenis tronon kaj mian edzinon, Adiaŭ, filo, kaj memoru min".
Kaj vi, kiu vivis ĉiam kiel reĝo,
Nun devis vin ŝajnigi frenezul´, Sed tiel perdis la belan Ofelion, Dum via ĉaso post la perfidul´. Batalis vi kun malfeliĉaj pensoj, Kiuj vin pelis preskaŭ ĝis la mort´, Sed pro perfidoj en la reĝa korto Vin trafis fine la kruela sort´.
|