Homarano antaŭ sia tempo / Levon Manveljan, Armenio


La unuaj versoj de Narekaci similas al multaj ekleziaj versoj, sed jam en ili videblas, kiel la poeto ne nur gloras Dion, sed ankaŭ priskribas kaj montras la homon kiel perfekta kunligo de korpo kaj animo – priskribo, kiu kontraŭas la tiaman eklezian opinion pri nenia boneco kaj beleco de homa korpo.
I   Mi estas bela, nigra,
De Jerusalem´ idino,
Edzino dezirata,
Por mia edzo nura.
III   “Ho, mia amatino,
Nur vin, la ĉarmulino,
Deziras mi; alvenu
El la cedrar´ libana.
II   Kiel de monta damao,
Gracia korpo de mia amato.
Kaj voĉo lia aŭdiĝas:
“Al mi belulin´ rapidiĝas.”
IV   Fiere okuloj lumas,
Kaj viaj ŝultroj, polmoj,
Kiel la olibanoj
Feliĉe, sankte aromas.”

Jam en tiu ĉi "Kanto dolĉega" el "Laŭdego al Sankta Di-Patrino", unu el la komencaj versoj de la poeto, sonas freŝa sento de moderna poezio, ne kutima por tiu mezepoka tempo, kiam la eklezio predikis nur ignoradon de korpa beleco. Kiom vive la poeto gloras Sanktan Marian! Ni povas imagi virinon, belegan, klaran kaj helan. Sed en la aliaj ekleziaj versoj de tiama periodo sonas nur glorado de ia komuna figuro en kiu oni ne sentas tiom vivan bildon.

La versoj de la kresko-periodo de la poeto, jam atestas pri lia genieco kaj moderneco. Kaj lia fina poemo "Libro de funebrokantoj", estas logika kreaĵo de geniulo, kiun oni prave traktas kiel tutmondan ĉefverkon.

Rakontante pri "Libro de funebrokantoj" necesas diri, ke ĝi estas verkita per "kaŝita" rimo. Unu el la unuaj esploristoj de la poemo komence de 20-a jarcento, mirigita de la beleco kaj la profundeco de la poemo, ne komprenis tamen ke temas pri verso. Des pli ke ĝi estis kreita per graparo, kiu estas nur-eklezia lingvo. Hodiaŭ, legante poezion de Narekaci, homoj uzas la aŝĥarabaran lingvon (nuntempan parolatan armenan), al kiu estis tradukitaj partoj el la grapara teksto de Narekaci. Dum la tradukado estis uzitaj ĉiuj eblaj fontoj de la poemo: kaj aŝĥarabara, kaj grapara, kaj ruslingva, kaj laŭvortaj aŭ poeziaj ekzistantaj tradukoj de la poemo.


Kio estas ĉi tiu poemo, pri kio ĝi temas? Kiel anoncis la aŭtoro mem:

Kaj jen ĉi-tiu libroordono de funebrokantoj,
Kiu kreita estas por ĉiu konsciposedanto monde.
[…]
Kaj jen mia juĝado kun Vi,
Miksita kun petego al Vi.

La tuta poemo, kiu konsistas el 95 ĉapitroj (pli ol 10 000 linioj), estas konstruita kiel parolado, konfeso, petado kaj esperoj de homo, kiu aperas kiel komuna figuro de la tuta homaro, ne nur de la poeto. Estas interese, ke dum la 95 ĉapitroj nenie sonas temoj kunligitaj nur kun naciaj detaloj (nur en 2-3 ĉapitroj, kiujn la specialistoj opinias posta enmeto en la fruajn versojn de Narekaci fare de reskribantoj). Jam tiam la poeto sentis la neeviteblan progreson de la Mondo al unuiĝo de tuta homaro (eble, tiam por la aŭtoro la unuiganto estis nur kristanismo), kiun hodiaŭ servas ankaŭ Esperanto.

Kio estas nova en la poezio de Narekaci? Li, unua inter la aŭtoroj, koncentrigis sian atenton al homo-individuo, senkovre rakontante pri liaj pensado, travivaĵoj, esperoj. En sia profunde eklezi-dogma tempo, kiam entute ĉiuj flankoj de la vivo estis regataj de la eklezio, li rakontis ne pri ĝenerale prezentita iu, sed sukcesis subkomprenigi la tutan homaron parolante pri si kaj siaj kulpoj:

Nun mi, kiu respegulas la tutan mond´,
Adicias la kulpojn de aliuloj al mia kulp´,
Kaj duoble multigadas mian amaron,
Kvankam ne estas neceso plinigrigi ĝin.

La poemo estas konstruita per niveloj de anima progreso de homo: konfeso, preĝado kaj laŭdo de Dio. Narekaci, planinte ke la poemo servu ankaŭ kiel kuracilo por ordinaraj homoj, en ĉiuj ĉapitroj enhavigis kaj konfeson, kaj laŭdon. La tuta libro estas senfina preĝo al Dio, de homo kiu estante sanktulo kaj proksimiĝinta al Dio pli ol aliaj homoj, des pli konscias pri siaj kulpoj. Kaj plie daŭras sinvipado:

Senmorala sinteno delogis min al pensoj ribelaj,
Mia buŝo impertinentis diri vortojn laikajn,
Kutimiĝis mi ne ĉesante fari adojn hontindajn,
Estiĝis mi orgojla, superlaŭdis mi –
Tiu, kiu post nelonga temp´ la teron envenos.
Estis mi memfida, min trotaksis,
Ne posedante regon eĉ super spiro – la kaŭcio de la anim´.

Kaj vere, por li kiu jam proksimas al Dia sankta lumo, kutima por homo eraro estas granda kaj nepardoninda kulpo. Kiom interese sonas en lia poemo la voĉo de Homo, kiu preterrigardis ke tute sin malmultigis, sed jam en tia tute malgranda kvalito, rememoris pri sia Dia komenco kaj esprimas esperon je savo. Savo, proklamita de Jesuo al homoj trans ilia kredo kaj vivmaniero.


En la poemo videblas profunda scio de la tiamaj ekleziaj sciencoj. Tre lerte estas komparataj la eblecoj de homa kuracado – la limigitaj medicinaj konoj, kun senlimaj eblecoj de Dio:


Grigor Narekaci 
Ne havas Vi neceson en plastro,
Por kuracado de animaj vundoj.  (Jesaja 58, 5-8)
Nek templimo por Vi estas, nek peranto,
Nek ŝanĝadon de kuraciloj Vi bezonas.
Nek sekcon, nek kaŭterizon, nek man-agon,
Kiel tere oni tuj kuracas
Ĉiam havante erarojn,
Kaj kulpojn, kiuj estas ja pezegaj.
Sed Vi – de korpo kaj animo kreinto,
Ĉion klare kvazaŭ la lumon vidas.

Narekaci komencis novan eraon en la armena arto, la armenian Renesancon. Jen sonas en liaj versoj voĉo de homo, kiu ne malproksimiĝante multe de sia monaĥejo ĉe la bordoj de lago Van, ekpovis per sia scio kaj anima kresko kompreni la tutmondajn dezirojn de la homaro. La poeto, ĉe la avangardo de la homaro, havante animon de homo nun nomata "globalisto", sukcesis kunligi siajn kulpojn kaj pripensojn kun la sortoj de la tuta mondo proklaminte:
Jen mi, senigita de la menciitaj kvalitoj,
Alkalkulinte min al merituloj de pun´,
Kune kun ili preĝas al Vi por kompatemo:
Kun humiligitoj- kaj kun nekuraĝuloj,
Kun malfortuloj- kaj kun malgranduloj,
Kun falintoj- kaj kun malestimitoj,
Kun ekzilitoj- kaj kun al Vi revenintoj,
Kun dubantoj- kaj kun certuloj,
Kun renversitoj- kaj kun reviviĝintoj,
Kun subpremitoj- kaj kun fortiĝintoj,
Kun stumblintoj- kaj kun releviĝintoj,
Kun rifuzitoj- kaj kun reakceptitoj,
Kun malamatoj- kaj kun agnoskitoj,
Kun senprudentuloj- kaj kun abstinenculoj.

Tiel daŭras la trakalkulado, pri savo de kiuj zorgas Narekaci. Ne unufoje la poeto trakalkulas sociajn, religiajn kaj tute diversajn grupojn, volante kunigi la tutan homaron en sia preĝo, anime dezirante savon de ĉiuj homoj (“al sklavoj / al sinjoroj noblaj / al viroj, al virinoj / al laŭditaj kaj al humiligitaj). Jam ne estas tiom gravaj la ekleziaj debatoj inter monofizitoj kaj duofizitoj; li ne volas disigi la homojn en grupojn, sed kontraŭe deziras ilin ĉiujn kunigi.

La tendenco komencita de Narekaci dum la nedaŭra paca tempo estis haltigita longatempe, kaŭze de nova tragika periodo en la historio de Armenio, kiam en la XI-a jarcento hordoj de tjurkoj-selĝukoj komencis militakiradon de orienta Armenio kaj Grekio. Nur longe poste eksonis denove en la versoj de poetoj la voĉo de libera homo, deziranta demeti de sia diodonita libera animo la katenojn de socia vivo kaj mondo, kiun forte regas la ekleziaj reguloj.