Estis honoro loĝi ĉe Esperantisto... / Franko Luin, Svedio


Dum kelkaj jardekoj mi abonis la novjorkan revuon The New Yorker, en kiu la juda verkisto Isaac Bashevis-Singer estis ofta kunlaboranto.


Bashevis-Singer 
Tie aperis rakontoj, kiujn mi ĉiam tre volonte legis (tradukitaj en la anglan el la jida de lia pli juna parenco). Kiam en 1978 li fariĝis nobelpremiito pri literaturo, aperis multaj tradukoj de liaj verkoj ankaŭ en la sveda lingvo kaj ilin mi aĉetis, i.a. la libron pri "Juna viro serĉanta amon" (membiografio de Singer). En la libro li kelkfoje mencias Esperanton kaj la informon pri lia esperantisteco mi tuj aperigis en "La Espero" de Sveda E-Federacio, kiun mi tiam redaktis:

"Mi trovis tion, kion mi serĉis – ĉambron ĉe maljuna paro sur Dzika-strato, kiu de la urba konsilantaro parte ricevis la nomon Zamenhof-strato laŭ la kreinto de la lingvo Esperanto. La posedanto de la apartamento, doktoro Alpert, okulkuracisto, estis fakte bona amiko de la mortinta d-ro Zamenhof, kiu loĝis kaj laboris du domojn pli for. Mi estis studinta Esperanton en Bilgoraj. Mi eĉ estis provinta skribi skizon en tiu internacia lingvo kaj opiniis, ke estas honoro rajti loĝi ĉe kolego de ĝia kreinto. Malgraŭ miaj pekoj..."

La aŭtoro daŭrigas rakonti pri la trovita ĉambro. Kelkajn paĝojn pli poste li revenas al doktoro Zamenhof. Tio okazas dum diskutado kun juna graveda virino, kiun li pretas edzinigi por helpi al ŝi atingi sian fianĉon en Palestino. Dum diskuto ŝi demandas:

– Ĉu ĉiuj homoj devas aparteni al unu grupo kaj tiri post si ĉiujn tiujn pezojn de miskredoj kaj diskriminacioj? Kial ne povas ekzisti unuigita homaro kun nur unu lingvo?

– Doktoro Zamenhof provis tion ankaŭ. Mi fakte loĝas sur la strato, kiu estas nomita laŭ li kaj kiu antaŭe estis parto de Dzika-strato. Sed la homoj ne volas aparteni al unuigita homaro...