En Jad Vaŝem troviĝas listo de 20,757 nomoj de Justuloj inter la Nacioj: nejudoj kiuj savis judojn dum la Holokaŭsto. Japanio havas tie unu-nuran reprezentanton: Sugihara Tiune [ĉiune], naskiĝinta en la unua tago de la 20-jarcento (1.1.1900) kaj forpasinta la 31.7.1986. Tiune estis diplomato en la japana konsulejo en Kaunas (Kovno), la tiama ĉefurbo de Litovio, dum la Dua Mondmilito. Kiel konsula agento, sen rigardo al sia sekureco, li eldonis transitvizojn al Japanio por pli ol 2,000 judaj familioj (5000-6000 personoj) kontraŭ la ordono de la Japana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, kaj tiamaniere savis iliajn vivojn. Lia humana agado estis poste agnoskita de multaj, kaj la urbo Yaotu ekkonstruis en 1991 parkon Monteto de Humaneco kaj en 2000 Memordomon por postlasi lian meriton al la venontaj generacioj. La ŝtato Israelo ankaŭ agnoskis liajn farojn. Li estis invitata al Israelo, oni ebligis al lia filo studi en la universitato de Jerusalemo kaj kompreneble Jad Vaŝem proklamis lin kiel "Justulon". Antaŭ kelkaj jaroj aperis en Japanio broŝureto pri la humana agado de s-ro Sugihara. Poste ĝi estis tradukita en la anglan kaj la hebrean lingvojn. En 2004 decidis la organizantoj de la Japana Esperanto-Kongreso eldonigi ankaŭ esperantlingvan version: "por informi ankaŭ al la esperantistoj en la tuta mondo pri la merito de Sugihara." La nomo de la 23-paĝa libreto estas: "Decido pro Amo – Humana Agado de Sugihara Tiune".
En Kaunas ekzistas muzeo je la memoro de Sugihara. La sekretario de la Japana Kongreso skribis al mi, ke la
japanaj partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta ĉi-somere en Vilno (nuntempa
ĉefurbo de Litovio), planas veturi grupe al Kaunas por viziti ĝin!
Plena senpaga fotokopiita teksto de la broŝuro:
E.L.I., POK 22041, IL-61220 Tel-Avivo.
Aldonas Enrica Arbib: Dum la lasta aprilo mi renkontis mian malnovan amikon Nobuki (Buki) Sugihara – filon de Tiune Sugihara. Buki vizitis tiam Israelon. Mi montris al li fotokopion de la kovrilpaĝo de la Esperanto-broŝuro pri lia patro, disdonita en la Tel-Aviva E-klubo. Vidante ke lia patro estas memorata en la Internacia Lingvo, Buki Sugihara estis tre kortuŝita. |