Novaĵoj


E-o en la televido

Dimanĉe la 30-an de oktobro, en la televida Kanalo-2 kadre de la programo Sigalijot, prezentata de la 'stelulino' Sigal Ŝaĥmon, okazis 5-minuta intervjuo pri Esperanto kun nia aktivulo Eran Vodevoz. La 'et-ekrano' estis konkerita dank' al lia propra iniciato.

Eran prezentis tre bele nian lingvon kaj eĉ sukcesis informi pri la kurso, kiu estis malfermiĝonta en Tel-Avivo.

Sukcesoj en informado

En la gazeto Ha’arec la 30-an de junio aperis letero pri Esperanto de Josef Ŝemer kaj Doron Modan. La letero refutis la aserton en artikolo publikigita kelkajn tagojn antaŭe pri la lingva situacio en Eŭropo, laŭ kiu la "Lingua Franca" de la mondo estas la usonangla aŭ la hispana. La reagletero menciis la poresperantan agadon en la Eŭropa Unio dum la lastaj 15 jaroj.

La 14-an de julio en Ha’arec publikiĝis letero de Doron Modan en kiu li reagas je la s.m. letero. Li komentas, ke se Esperanto iĝos la lingvo de Eŭropo, tiam la kontinento revenos al sia praa situacio de unulingveco, havinta iam la hind-eŭropan kiel komunan lingvon.

Granda sukceso: la junaj aktivuloj Fidaa Moghrabi kaj Ŭasim Zaher estis intervjuitaj de la arab-lingva magazino Al-Madina al kiu ili rakontis pri Esperanto, iliaj impresoj de IJK kaj diversaj E-kuriozaĵoj kiel la nocio 'krokodili'. La intervjuo aperis en decembro enkadre de rubriko "Ekster la lumo" kaj ĝin povus legi centoj da arabaj gestudentoj en Ĥajfa.

E-o en universitatoj

Doron Modan prelegis la 24-an de novembro pri "Esperanto kaj tradukado" ĉe la departamento pri tradukado en universitato Bar-Ilan. La tre sukcesan prelegon ĉeestis ĉirkaŭ 30 gestudentoj.

Tsuguya Sasaki prelegis pri "La influoj de la jida kaj hebrea sur Esperanton" en la Hebrea Universitato en Jerusalemo la 9-an de decembro, alloginte 27 homojn – rekorda nombro por vendreda prelego!

Landa Kunveno

La 21-an de decembro okazis en Tel-Avivo nia Landa Kunveno, kiu konsistis el du interplektitaj partoj: la Ĝenerala Kunveno de ELI kaj solena Zamenhofa Vespero. Partoprenis 60 homoj inkluzive de novkursanoj, piano, librovenda budo, regalo, aktora telegramisto.

Josi Ŝemer raportis pri la agado de ELI dum 2005 kaj okazis elekto de Estraro por 2006. Inter la artaj programeroj: komedietoj prezentitaj de nova artista trupo LEEN kaj du novaj kantoj de la duo Enrica Arbib – Doron Modan. La arta parto fascinis la publikon, kiu montris fervoron per multaj ovacioj.

Kurso por komencantoj

En Tel-Avivo malfermiĝis la 15-an de novembro baza kurso de E-o, gvidata de Gian Piero Savio. Venis relative multaj gelernantoj – 13 homoj. Ĉirkaŭ duono el ili estas gejunuloj, inter kiuj du paroj!

La loĝistika flanko de registrado de lernantoj estis escepte bone organizita helpe de Eran Vodevoz. La kotizoj plene kovris la elspezojn por reklamado de la kurso.

Financa subteno

Ankaŭ ĉi-jare s-ino Ans Bakker ten-Hagen (Nederlando) donacis grandan monsumon al ELI. La Komitato esprimas koran dankon!