3 / IX 1911
Kara Sinjoro!
Al ĉiuj, kiuj diras, ke Esperanto batalas kontraŭ religio, volu montri la Bulonjan
Deklaracion pri la esenco de la esperantismo. Kontraŭ intencaj kalumniantoj helpos neniaj
vortoj. Al Via entreprenata revuo mi deziras plej bonan sukceson. Mian fotografaĵon mi
nun bedaŭrinde ne havas.
Via L. Zamenhof
Kompleze de Boris Kolker por IE