La unua esperantisto en Israellando / Doron Modan


La dokumentita historio de Esperanto en Israellando komenciĝas en 1921. Efektive jam en 1908 estis E-rondo en Jerusalemo, sed neniu dokumento ekzistas pri ĝi. Tial eblas nomi tiun periodon la prahistorio de E-o en Israellando, pri kiu ni scias preskaŭ nenion. Ni scias nur, ke en 1908 venis al Jerusalemo la germana pastro E. Schmitz, kiu prezidis tie E-rondon. Kun li agis la fama kuracisto Aharon-Meir Mazje, i.a. proksima amiko de Eliezer Ben-Jehuda, la reviviginto de la hebrea lingvo1. Ĝis nun, nenion plu ni sciis pri E. Schmitz.

Dum mia deĵora periodo en la CO de UEA en Roterdamo, mi post la ofichoroj serĉadis dokumentojn pri la frua periodo de Esperanto en Israellando. Interalie mi trovis, helpe de Rob Moerbeek, du numerojn de la unua E-gazeto en Israellando, el 1924, "Hebrea Bulteno"2. De historia skizeto tie evidentiĝas, ke jam en 1924 oni sciis nenion plian. Mi eklernis de ĝi nur la nomon de la vicprezidanto de Schmitz, iu sinjoro Gunkel.

Antaŭ nelonge mi trovis en la arĥivo de la hebrelingva gazeto Ha’arec artikolon de 19/11/1996 pri Schmitz. Ernst Schmitz naskiĝis en 1845 en Germanio. Li ne estis religie 'templano', kiel oni ĝis nun pensis (vd. ekzemple ĉe J. Kohen-Cedek, Nia Ligilo n-ro 30, 1969, p. 3), sed katolika pastro. Tial en 1873 li estis forpelita el Germanio, post kiam la kanceliero Bismark dekretis, ke la lando estu protestanta. Pli specife, laŭ germanlingva retejo (http://www.bautz.de/bbkl/s/s1/schmitz_er.shtml), li apartenis al komunu­mo, samnoma kiel la Majstro – la 'Lazarista' eklezia komunumo.

Post Germanio li setliĝis en la Madejra insulo, kie li direktoris religian kolegion. Sed la pastro estis ankaŭ amatora zoologo, kaj interesiĝis pri la tieaj kreskaĵaro kaj bestaro. Al Israellando li estis sendita de la Germana Unio por la Sankta Lando kiel direktoro de la katolikaj institucioj en Jerusalemo.

Tie ĉi li penis kolekti, laŭ la israela zoologo d-ro Josi Leŝem, pajlo­ŝtopaĵojn de ĉiuj enlandaj bestoj, kiuj aperas en la Biblio. Li dise informis ĉe la beduenoj kaj arabaj terkultivistoj pri tio, ke ĉiu, kiu ĉasos por li raran beston, ricevos de li belan monrekompencon. Tiel rapide estiĝis kvazaŭ reto de ĉasistoj. Krom grandajn bestojn (ekz. aligatoron, lupon, sirian urson, el diversaj partoj de la lando, inter ili multajn bestojn kiuj ne plu ekzistas en Israelo), li kolektis 40 diversajn speciojn de formikoj, el kiuj 10 nekonataj al la scienco. La pastro-zoologo, kiu eble tro amis la naturon, forpasis en Ĥajfa en 1922.

Mi kontaktis d-ron Leŝem, kiu konfirmis, ke 'lia' pastro-zoologo Ernst Schmitz estas 'nia' esperantista E. Schmitz. La legenda bestokolekto dum pluraj jaroj estis konsiderata perdita, ĝis 1978, kiam Leŝem retrovis ĝin en Jerusalema kelo. Same perdiĝis ĉiu dokumento de Schmitz kiu plurakontus pri la E-rondo. Espereble ne por ĉiam. La historiisto prof. Ĥaim Goren sendis al mi fontmaterialon en la germana pri lia Madejra periodo, kaj plej grave, finfine la foton de la pastro.

Jen tio, kion ni lernis pri la ĝis nun mistera E. Schmitz. Saluteton el la ĉefrolulo de la prahistorio de Esperanto en Israellando.

______________________________________
1   

Ĉu nur pro familia nostalgio la filo de Ben-Jehuda, Itamar Ben-Avi (unua "denaskulo" de la novhebrea), aperigis post 17 jaroj, kiel redaktoro de la gazeto 'Doar Hajom', grandegan propagandan paĝon pri E-o, en solena vendreda numero?

2   

Tiu praa bulteno meritas analizon en unu el la venontaj n-roj de IE.