Travivaĵo en Pollando / Maja Wandel


Antaŭ kelkaj monatoj mi partoprenis en la tradicia mezlerneja vojaĝo al Pollando. La celo estis ekkoni la Holokaŭston, sed por mi estis ankaŭ alia aspekto, rilata al Esperanto: la vizito en la malnova juda tombejo en Varsovio, kie troviĝas la tombo de Zamenhof. Tio estis la plej granda junulara delegacio de Israelo al Pollando.

Ni vizitis la mortigejojn Aŭŝvico-Birkenaŭ, Majdanek kaj Treblinka. Por mi la plej profunda kaj malfacila travivaĵo estis la vizito en Majdanek – tie oni restaŭris grandan parton de la koncentrejo. Ni sekvis la vojon kiun pasis la viktimoj de la alveno ĝis kiam ili estis gasumitaj kaj poste bruligitaj. La unua ĉambro servis por desinfektado. En tiu ĉambro la judoj estis hartonditaj kaj senvestigitaj. La alia parto de la ĉambro estis la duŝejoj kaj de tie la plimulto estis mortigitaj en la gaso-ĉambroj kaj malmultaj estis senditaj al teruraj laboroj en la kampo. La plej ŝoka estis la gaso-ĉambro ĉar ni pensis pri la judoj kiuj antaŭ sesdek jaroj estis mortigitaj sub niaj piedoj.

CCeremonio apud la monumento
porpor batalantoj de la Varsovia getto


foto: maja wandel

Ni sekvis al la krematorio kiu estis tre granda kaj donis la impreson de mort-industrio. Poste ni eniris al barako plena de ŝuoj de la viktimoj. Laste ni vidis la cindro-monton, tio estis la cindro de judoj bruligitaj, kaj tie ni havis ceremonion. Tio estis tro por mi, mi kolapsis kaj ploris ĉar mi havis tro da sentoj.

Alia malfacila vizito estis en la morto-fosaĵoj en Lopochova-arbaro. Ni paŝis la padon en kiu la judoj devis paŝi al sia morto tra senfina arbaro, neĝo kaj nebulo kiuj ŝajnigis la lokon malhela kaj timiga. Ni vidis nur barilojn, kandelojn kaj monumentojn. Kvankam oni vidas nenian spuron de la teruraj murdoj, oni rakontis al ni la rakontojn de la judoj kiuj estis mortigitaj kaj ni povis imagi la plej terurajn scenojn.


Dum vizito de la juda tombejo en Varso­vio, la delegacioj kutime nur supraĵe mencias D-ron Zamenhof ĉe ties tombejo.

En 2004 Allon Roth­farb propra­iniciate preparis por ELI flug­folion, disdonatan ĉe la tombo al la gelernantoj, kiu flue kondukas en la hebrea lingvo tra la fruhistorio de Espe­ranto, persekutoj far la nazioj, ĝis la nuntempo.

Aperas en ĝi interalie informoj pri tio, kiel eblas lerni Esperan­ton, kaj pri la israela movado.

Laste ni vizitis la judan tombejon en Varsovio kaj vidis la tombon de Zamenhof. Sur la tomboŝtono estas granda verda stelo kaj teksto en Esperanto. Mi rakontis al la tuta grupo pri Zamenhof kaj Esperanto. Ĉiuj aŭskultis kiam mi rakontis kiel Zamenhof kreis Esperanton por la internacia paco. Poste la gvidanto disdonis flugfoliojn pri Esperanto kaj Zamenhof, kiujn oni preparis speciale por la delegacioj al Pollando. Ĉiuj tre interesiĝis pri Esperanto kaj eĉ volis ke mi instruu ilin.
Dum la tuta vojaĝo ni kantis unu kanton (“estas la tuta mond' tre mallarĝa pont' ”); mi instruis la vortojn en Esperanto kaj ĉiuj tre entuziasmiĝis. Ili interesiĝis aŭdi ke mi estas denaska parolanto de Esperanto kaj partoprenis kongresojn en multaj landoj kie mi konatiĝis kun infanoj de la tuta mondo.

Resume, pro tiu ĉi vojaĝo mi pli bone komprenas la Holokaŭston kaj nun pli aprezas tion, kion mi havas – vivon, landon, liberon.