La Palacmastrino / de Lea Goldberg


Elhebreigis: Doron Modan

Epizodo el tri-akta teatraĵo, okazanta en centreŭropa antikva palaco,
2 jarojn post la fino de Dua Mondmilito.

(En la remburo de la muro – rapidege kaj nerimarkeble kiamaniere – malfermiĝas kaŝpordo. Eliras Lena. Lena estas juna, tre bela knabino, vestita per longa, blanka robo, faras kelkajn paŝojn en la salono. Subite rimarkas pri Zand. Elbuŝigas teruregan krion, kaj kolapsas sur la plankon. Zand klinas sin super ŝi).

Lena

Ne mortigu min, ne mortigu min! – A – A! Ne mortigu min!

Zand

Kion vi parolas? Kiu vi estas? Bonvolu, leviĝu! (volas levi ŝin, ŝi liberiĝas)

Lena

Ne tuŝu min! Ne mortigu min! Ne tiru min! Mi iros mem! Granda Dio! Granda Dio! (tondro) Ili bombardas! Jen ili bombardas! Ili venos kaj liberigos min. Se ili venos – se ili venos – mi diros al ili, ke vi ne tuŝis min. Ili faros al vi nenion, mi petos... ne mortigu min!

Zand

Sed, knabino, kion vi parolas! Kiu mortigos vin? (tondro)

Lena

Ili bombardas!

Zand

Kiu bombardas? Ja estas ĝi tondro. Ŝtormo. Aŭskultu! Neniu bombardas. Estas ĝi tondro! (Lena aŭskultas momente malproksimajn tondrojn kaj silentas)

Lena

Mi ne estas judino. Mi... mi estas la palacmastrino. Mi ne estas judino. Vi povas demandi la grafon...

Zand

Sed mi estas judo.

Lena

(levas sian kapon. Rigardas lin) Vi – eble – vere – estas judo. Ĉu vi volas kaŝiĝi? Venu, mi kaŝos vin... mi montros al vi la lokon. La grafo permesos. Li jam kaŝis ĉi tie judojn. Ili ne trovos vin.

Zand

De kiu kaŝiĝi? Mi ne venis por kaŝiĝi ĉi tie. (silento) Mi iros por voki Zabrodski. Atendu, mi tuj revenos.

Lena

Ne voku lin. Li ne kulpas. Li savis min. Kaj nun ili sidas ĉe li sube. Ili murdos vin ambaŭ – ĉiujn nin tri...

Zand

Kiuj estas – ili?

Lena

La oficiroj – la generaloj – – la nazioj...

Zand

Aŭskultu, knabino... mi estas bibliotekisto... mi estas el Israellando... neniu malbonfaros al vi. Aŭskultu bone tion, kion mi diras al vi: nun ne estas nazioj. Ne estas germanaj generaloj. Mi venis ĉi tien por serĉi judajn librojn... mi... neniu intencas malbonfari al vi... Plu ne estas milito.

Lena

Vi estis sendita al mi – ili sendis vin. Vi estas ilia komplico. Mi scias, estas judoj kiuj servas ilin... Kial vi funkciigis la horloĝon? Kial vi vokis min? Vi scias la sekreton!

Zand

Dio mia! Mi ja diris al vi: La milito finiĝis. Ĝi finiĝis antaŭ multe-multe da tempo. Plu ne estas milito en la mondo. Ni venkis la naziojn. Ĉu vi komprenas kion mi parolas al vi? (ŝi silentas) Ĉu kuracisto prizorgas vin?

Lena

Ĉu vi prenas min por frenezulino? Granda Dio! Ha! Mi ne estas freneza! Sed li diras... Mi sidas ĉi tie jam tri jarojn... kaj la tutan tempon – milito. Kaj se ili trovos min, ili mortigos min. Ili ekstermas ĉiujn judojn. Mi vidis per miaj okuloj!

Zand

Sed ne estas nazioj ĉi tie... (senhelpa, staras super ŝi, rigardas ŝin, rememoras subite. Elprenas gazeton el la poŝo) Jen. (etendas al ŝi la gazeton) Legu: estas ĝi gazeto de hodiaŭ. Prenu.

Lena

(ne etendas sian manon por preni la gazeton) Mi ne volas. Ne tuŝu min. (ŝi tenas la nigran bendon sur sia kolo) Ĉiukaze vi ne povas turmenti min! Jes, vi ne povas...

Zand

(daŭre etendas al ŝi la gazeton) Ĉu vi scipovas legi? Ĉu vi scias kio estas gazeto? Ĉu legi vi povas?

Lena

Kion vi volas de mi?... Mi povas...

Zand

Ja se vi legas gazetojn, vi devas scii, ke ne estas milito en la mondo...

Lena

Mi ne legas gazetojn. Mi ne legis. Tri jarojn... (singarde ŝi etendas sian manon al la gazeto, kun timo, kvazaŭ la papero brogas)

Zand

Jen. Prenu. Nu, de kio vi timas? Prenu, ĝi estas gazeto de hodiaŭ. (vidas ke ŝiaj okuloj rigardas jam la gazeton) Jen! Rigardu: jen la dato.

Lena

(prenas fine la gazeton en la manon) La dato estas ĝusta. Mi notis la daton sur la muro. Tri jarojn, tagon post tago.

Zand

Sur la muro?

Lena

(ne respondas lin. Komencas legi sidante sur la planko, kvazaŭ homo ĵetanta sin sur io nova kaj terura) Mi ne komprenas... mi ne komprenas tion!

Zand

Ĉi tie estas nur duonlumo. Atendu, mi lumigos – estos al vi pli komforte legi.

Lena

(ĉe la sofo) Ne lumigu! Ne lumigu! Ili vidos. Ili neniam tiom multe malproksimiĝas. Ili povas vidi la lumon en la fendo!

Zand

Sed estas neniu ĉirkaŭe. Ne estas nazioj, ĉu vi komprenas? Estas permesite ŝalti la lumon kaj malfermi ĉiujn fenestrojn...

Lena

Ne ŝaltu la lumon! Ne malfermu la fenestrojn!

Zand

Bone, mi ne ŝaltos. Ĉu vi kapablas legi en tiu ĉi duonlumo?

Lena

Jes... (sidas sur la sofo, eklegas)

Zand

(staras kaj rigardas ŝin)

Lena

Ĉu ĝi estas vera gazeto?

Zand

Rigardu min, rigardu, vidu – ĉu mi aspektas kiel iu, kiu volas malbonfari al vi?

Lena

(daŭre rigardas la titolojn de la gazeto. Turnas ĝin, legas iom, faligas ĝin teren) Diru, diru, ĉu estas ĝi vera gazeto?

Zand

Estas gazeto, kiun mi ĉi-matene aĉetis surstrate en la ĉefurbo, kaj hieraŭ mi aĉetis tiun gazeton, kaj antaŭ hieraŭ, kaj antaŭ semajno. Kaj ĉiuj homoj ĉi tie, en tiu ĉi lando aĉetas tiun ĉi gazeton – krom vi, eble...

Lena

(rigardas lin per gapaj okuloj) Tiel! Tiel! Sed li ne diris al mi! Granda Dio, li ne diris al mi! Li ne diris al mi! Li ne diris! (kovras sian vizaĝon per la manoj)