“Mi pretas esti utila, se vi helpos...” / Tim Morley, Britio


Ekde decembro 2005, la retejo PledgeBank.com estas je la dispono de la Esperanta komunumo per ĝia nova tutesperanta versio. PledgeBank [pleĝ-bank], esperante "PromesoBanko", estas fondita de brita almozfondaĵo "mySociety", la kreinto de pluraj retejoj, kiuj celas doni simplajn, senteblajn avantaĝojn kadre de la civitana kaj komunuma aspektoj de niaj vivoj.

Ĝuste kiel la iama promeso, kiun promociis Zamenhof – "Mi promesas lerni Esperanton, sed nur se 10 milionoj da personoj faros same" – oni povas, per la PromesoBanko, fari iun bonan agon kondiĉe ke iom da aliaj personoj helpos aŭ faros same. Ekzemple: "Mi promesas recikligi miajn rubaĵojn, sed nur se 100 samurbanoj faros la samon"; "Mi promesas donaci iom da mia tempo al Internacia Televido, sed nur se 10 aliaj personoj faros la samon; "Mi promesas sendi skatolon de libroj al iu afrika E-centro, sed nur se 15 aliaj personoj sendu al mi pliajn librojn por plenigi ĝin."

La temo povas esti enmovada aŭ ekstermovada, kaj la celo povas esti loka ('mi promesas organizi [iun okazaĵon] en mia loka E-klubo se 5 aliaj membroj helpos min'), nacia ('mi promesas ĉeesti [iun] demonstracion se 200 aliaj personoj venos kune') aŭ internacia ('mi promesas estigi senpagan interretan kurson pri [io] se 15 personoj promesas sekvi ĝin'). En la mondo de Esperanto, plej multaj promesoj verŝajne estos internaciaj, sed same kiel la kreintoj de la origina angla versio, mi ne povas imagi ĉian eblan uzon de la servo. Mi kredas, ke ĝi ja instigas al homoj fari bonajn agojn, kiuj alikaze ne fariĝus. Mi kredas ankaŭ, ke ĝi plene taŭgas al la esperantista komunumo, konsistanta el amaso da individuoj, kiuj jam montriĝis pretaj fari nekutiman paŝon por io, kion ili kredas farinda kaj subteninda.

Mi invitas vin viziti la novan esperantan vizaĝon de la PromesoBanko ĉe http://www.eo.pledgebank.com, kaj iomete plibonigi la mondon per subskribo de unu el la jam ekzistantaj promesoj.