En la Tel-Aviva E-klubo okazis koncerto-prelego de Doron Modan kaj Enrica Arbib pri la poezio de la genia
nuntempa E-poetino Krys Bottrill (antaŭe: Krys Ungar). Jen ŝia nepublikigita poemo el 2004,
verkita plurajn jarojn post langdaŭra silento.
Foje mi revis pri reven´
al verva vers´ kaj verda mor´.
Pikis min anticip´, sed jen
langvoris plumo, ĉar la kor´
profundas tro por simpla kant´.
Dum vortoj vakis en mallum´.
Mi, provizora kabeant´,
tiamen strebis el la nun´.
|
For memkompato, for riproĉoj!
Amo min vokas kaj destino.
Eksonas novaj verdaj voĉoj –
ne gravas ĉi ekspoetino.
Tamen, solene mi promesos:
mi Esperanton ne forgesos.
|
|