Pri tiu ĉi numero / Doron Modan
Israela Esperantisto №144 Aŭgusto 2006


Karaj Legantoj,

Ĉi-foje mi ne referencu al elektitaj eroj, kvankam ankaŭ ĉi-numere troveblas elstaraj kontribuoj, ne nur de renomuloj, sed ankaŭ de (ankoraŭ) nekonataj aŭtoroj.

Mi deziras atentigi pri nur parteto de leteroj ricevitaj lastatempe (sekcio 'Leterkeste'), kiuj laŭdas, petas je bibliografiaj notoj por preparataj libroj, je reaperigo de ekskluziva materialo, kaj simile.

Jes, Israela Esperantisto penas aktive partopreni en la kultura diskuto en Esperantio. Laŭ la daŭraj petoj je malnovaj n-roj kaj la konstante alvenantaj reagoj, ĝi ŝajne restas interesa ankoraŭ longe post sia apero.

Tamen, trista vero estas, ke IE ĝuas de tre etnombra legantaro, kvankam ege kvalita.

Ĉar IE apenaŭ kapablas reklami sin, estu vi, niaj karaj kaj fervoraj legantoj, viva reklamo. Mi instigas vin partopreni en nia lanĉita varbo-konkurso, kiu helpos al la revuo pluekzisti, ne nur finance, sed miloble pli grave – morale.

Doron
http://www.ie.esperanto.org.il/144/1.html