Israelo, 1969 / Jorge Luis Borges [Ĥorĥe Luis Borĥes]


Elhispanigis: István Ertl, Luksemburgio

Mi timis ke en Israelo gvat-surprizos
kun insida dolĉeco
la nostalgio, kiun jarcentoj da diasporo
akumulis kiel tristan trezoron
en la urboj de la miskredo, en la judkvartaloj,
en la sunsubiroj de stepoj, en la sonĝoj,
la nostalgio de tiuj kiuj vin sopiris,
Jerusalemo, ĉe la river´ de Babilono.
Kio alia vi estis, Israelo, se ne ĉi tiu nostalgio,
se ne tiu ĉi volo transsavi,
tra la malkonstantaj formoj de la tempo,
viajn praan libron magian, liturgion,
vian solecon kun Dio?


 “Time”   Septembro 1969

Ne tiel estas. La plej malnova el la nacioj
estas samtempe ankaŭ la plej juna.
Ne per ĝardenoj vi tentis la homojn,
ne per oro kaj ties tedo,
sed per la rigoro, tero ekstrema.
Israelo diris al ili sen vortoj:
vi forgesos kiu vi estas.
Vi forgesos la alian kiun vi postlasis.
Forgesos vi kiu vi estis en la teroj
kiujn donis al vi ties vesperoj kaj matenoj
kaj al kiuj vi ne donos vian nostalgion.
Vi forgesos vian lingvon gepatran kaj lernos la lingvon de la paradizo.
Vi estos israelano, vi estos soldato.
Vi konstruos la patrujon el marĉoj; vi starigos ĝin el dezertoj.
Kun vi laboros via frato, kies vizaĝon vi neniam vidis.
Unusolan aferon ni promesas:
vian lokon en la batalo.


* István Ertl estas redaktanta poemaron de Borĥes en Esperanto.