Detektiva Ludo / Gian Piero Savio


Plikonu vin mem ludante.

La fama literatura detektivo Ŝerloko Holmso ankoraŭ nuntempe ravas pro sia elstara indukta kapablo. Li mem, kvazaŭ modeste, konfesas: "Ne estas tre malfacile konstrui serion da induktoj, ĉiu el ili dependa de la tuj antaŭa kaj ĉiu en si mem vere simpla. Se, tiel farinte, oni poste kaŝas la mez­serion da induktoj kaj prezentas al aŭskultanto nur la komenco-punkton kaj konkludon, oni produktos sur li kons­ternan, kvankam artifikan kaj senmeritan, impreson".

Onidire realo povas superi la imagon. Do ni forlasu la detektivajn romanojn kaj, ludante, provu kontroli la Ŝerlokan aserton vidalvide kun "strikte realaj" okazin­taĵoj. Ĉi-sekve aperas koncizaj, sed kiel eble plej fidelaj, priskriboj de du tiklaj nekutimaj okazintaĵoj. Jen kiel vi povas ludi la rolon de amatora detektivo:
 Atente tralegu la rakontetojn (ĉiu vortnuanco gravas!).
 Pripensu trankvile la aferojn kaj, streĉante vian imagpovon, klopodu doni kon­senteblan kaj kred­eblan klarigon pri ĉiu okazintaĵo per logikaj induktoj.
 En la venonta numero de la revuo, vi trovos la "verajn" solvojn de la du enigmaj okazintaĵoj. Komparante ilin kun viaj supozoj, malkovru kiel vi emas interpreti la eksteran mondon kaj kiom via interpreto kongruas kun la realo.

(Kiel la aŭtoro enketis kaj malkovris la “verajn cirkonstancojn” de tiuj okazintaĵoj, ne estas la temo de tiu ĉi artikolo. Li nur povas ĉi tie riveli al vi, ke liaj du hundinoj iamaniere helpis al li. Ne tiel surprize, temis ja pri “spurado”, ĉu ne?)


1-a okazintaĵo:  Stranga dekoracio.

Frumatene. Ĉio silentas en la oketaĝa konstruaĵo de la strato Menora 13, kiam la juna emerito, kun siaj du vostumantaj hundoj, alegre malsupreniras la ŝtuparon. Subite, proksimiĝante al la teretaĝo, la hundoj ekfreneziĝas kaj ekscitoplene flaradas tie kaj ĉi tie. Atinginte la enirejan halon de la konstruaĵo, oni ekvidas sur la hela planko, inter la ŝtupara kaj enira pordoj, miriadon da brunaj makuloj, grupitaj en kelkaj vastaj apudaj areoj. Sango! Sendube temas pri sangmakuloj, kies dimensio varias ĝis tiu de monero. La hundoj freneze jelpas kaj flaras kurante tien kaj ĉi tien. La juna emerito ungoskrapas makulon kaj la rezultanta polvo montras, ke temas pri sango surŝutita antaŭ kelkaj horoj. Ene de la lifto neniu sanga spuro videblas kaj ekstere de la enira pordo, sur la padoj kaj herbejo, eĉ la hundoj ne plu malkovras sangajn spurojn. Nu, vere stranga maniero por pavime dekori plankon!


2-a okazintaĵo:  Al Edeno returne.

Estas la sepa matene de sunbrila festotago. Laŭ itala dirmaniero oni dirus "eĉ ne hundo estis surstrate", sed ĉi-kaze oni plene maltrafus, ĉar ĝuste tiam la juna emerito kun siaj du hundoj promenadas en la agrabla ĝardeno laŭlonge de la strato Menora. La tri malrapide laŭiras la mallarĝan sed longan ĝardenon, bonege prizorgitan, kun palmoj, florbedoj kaj ĉarma fontano. Fakte neniu alia estas videbla kaj regas la plej serena etoso. La hundoj daŭre haltas ie ajn por sindediĉe ion flari. En la ĉirkaŭa silento, oni aŭdas nur birdopepadon kaj bruon de akvofalo.

Subite, el proksima pordego, eliras kuranta belulino kun violkoloraj minimumaj mamzono kaj kalsoneto. Dum ŝi proksimiĝas al la fontano, el la sama pordego rapide eliras atleteca junulo, je nura blanka kalsoneto, kiu ŝajnas postkuri ŝin. Ĉu eble kvereleto de geamantoj? Tiu ĉi penso apenaŭ tiklis la menson de la juna emerito, kiam ambaŭ gejunuloj haltas apude, turnas sian dorson al la fontano kaj, gaje ridante, tute nudiĝas. Belegaj nudaj junaj korpoj plenalmetitaj al brila suno: ĝuste tiel oni imagas Adamo-n kaj Evo-n en la Edena ĝardeno. Unuarigarde la juna emerito iom embarasiĝas sed vole-nevole gapas kaj ekpensas pri ebla klarigo de la afero.

Post iom da tempo, la du gejunuloj prenas siajn subvestojn kaj man´-enmane, senhonte nudaj kaj daŭre ridetante, senhaste ekmarŝas kaj iom poste malaperas tra la pordego.