
Ha-Tikva signifas “Espero” : Zofia Banet-Fornalowa, Pollando
Tre interesa estas la deveno de la hebrea teksto de [la israela himno] Ha-Tikva (La Espero), aparte
por esperantistoj, ĉar la titolo estas la sama kiel tiu de la Esperanta himno, kiun aŭtoris
la kreinto de Esperanto. Enprofundiĝante, oni trovas iun paralelon, ne nur en la identa nomo de
la cionisma kaj Esperanta himnoj, sed eĉ inter la ekesto de Ha-Tikva kaj de la Internacia Lingvo.
Tion oni ne povas konsideri simpla koincido.
La “Sunleviĝo” de Esperanto, 1888 : Doron Modan
Kiu estis tiu pioniro, kiu jam en 1888 (!) aperigis la Unuan Libron en lingvo parolata ankoraŭ de malmultegaj, eĉ antaŭ ties apero en multaj gravaj eŭropaj lingvoj, kaj kiun kelkaj eminentaj e-istoj misprenis por Zamenhof mem? La plumnomo de la tradukinto estis Hanec, hebree: La akcipitro kaj ankaŭ Sunleviĝo.
Poŝtmarko “Zamenhof” en Israelo
Post kelkjardekaj klopodoj de Esperanto-Ligo en Israelo, la israela Filatela Servo aperigis la unuan
"Esperanto-Zamenhof"–poŝtmarkon en Israelo [...] En 1967 devis aperi poŝtmarko
dediĉita al la 52-a Universala Kongreso de UEA, kiu okazus tiujare en Israelo. Sed ĉar,
pro la eksplodo de la Sestaga Milito, la okazigo de la UK en Israelo estis lastmomente nuligita, oni
fakte detruis la jam presitan eldonkvanton de 1,600,000 ekzempleroj.
Esperantista Semajnofino en Ejn-Gedi : Luiza Carol
La 7-a Komuna Israela Esperantista Semajnofino okazis fine de oktobro en Ejn-Gedi, ĉe la bordo de la Morta Maro. Ĉio okazis kvazaŭ ni estus mendintaj perfektan veteron kaj ni ricevis ĝin. Ĝis tiam, mi rigardis la Mortan Maron nur el aviadilo, irante al kaj el Ejlat. Sed kompreneble, atingi la bordon de la maro kaj sinbanante en ĝi estis tute malsimila travivaĵo.
Kuriozaĵoj el la historio de Israellando : Josef Ŝemer
En 1936 eksplodis sanga ribelo de la israellandaj araboj kontraŭ la britaj regantoj. Interesa fenomeno, ne tre konata, manifestiĝis en tiu periodo: en 1938 penetris grupoj de arabaj kamparanoj en la arabajn urbojn, ili devigis la urbanojn adapti sin al iliaj kutimoj kaj maniero de vestado, malpermesis al la arabaj loĝantoj de Jafo kaj Ĥajfa uzi elektron, kaj tiuj devis reveni al uzo de petrollampoj.
La paro de Cidono : tradukis Doron Modan
Faris ili por si feston, preparante grandan manĝon. Ĉar li estis bonhumora li diris al ŝi: "Edzinjo, elektu ajnan bonan aĵon kiun mi havas hejme, portu ĝin kaj iru al la hejmo de via patro." Kion ŝi faris? Post kiam li endormiĝis, ŝi rapide vokis siajn servistojn kaj servistinojn kaj diris al ili: "Portu lin en lia lito, kaj iru kun li al mia patra domo."