Pri tiu ĉi numero / Doron Modan
Israela Esperantisto №145 Decembro 2006


Karaj Legantoj,

Certe vi ne preteratentis tion, ke IE volonte okupiĝas pri la historio de Esperanto. Ke la Movado revenu al ties Interna Ideo, kiu estis memevidenta en la komencaj jaroj, estas nia kara, ĉiam aktuala, revo.

Mi ĝojas, do, atentigi pri tri historiaj artikoloj, kiuj kompletigas unu la aliajn. Zofia Banet-Fornalowa skribas pri "La Espero" – ne nur la Esperanta himno, sed ja ankaŭ la samnoma Cionista himno.

Cionisto kaj Esperantisto estis Zamenhof, kiun Privat kaj Waringhien erare identigis kun "Hanec". Pri la vera identeco de la forgesita pioniro, kiu jam en 1888 hebreigis la Unuan Libron, rakontas via redaktoro, kie i.a. vi trovos unue publikigatan reklameton de Zamenhof.

Ĵus antaŭ la finredaktado aperis E-poŝtmarko en Israelo, okaze de la 120-jariĝo de Esperanto. Vi povos legi pri la jardekaj klopodoj malantaŭ la kulisoj ĝis la lastatempa historia evento.


Esperanto pasigu al la 21-a j.c. ties trafajn idealojn. Tio eblos ne nur dank' al nia modesta revuo, sed danke al niaj legantoj, inkluzive de niaj novaj legantoj, kiujn ni aparte bonvenigas. Helpu nin per diskonigado de la gazeto.

La venonta n-ro de IE celos fokusiĝi pri la futuro de Esperanto. Vi estas invitataj partopreni.


Doron
http://www.ie.esperanto.org.il/145/1.html