Du simbolrakontoj / D. Matlofsky, I. Minĉev


 Kapo de fiŝo     Drora Matlofsky

Kapo de fiŝo rigardas min senvidante el la granda telero. Mi tremas. Mi ne konas bone fiŝojn, ne scias al kiu speco apartenas tiu kapo, kiu atendas en mia fridujo.

Kaj kial ĝi tiel rigardas al mi? Eble mi metu alian teleron por kaŝi la malplenajn okulojn. Okuloj, kiuj ne vidas, timigas pli ol okuloj, kiuj vidas. Kial estas tiel?

Ĉar ne estas okuloj. Estis okuloj. Ili primiris sekretojn de la maro kiujn mi neniam vidis aŭ eĉ imagis. Tio timigas. Oni sentas kvazaŭ oni vizitas ruinaĵojn de tio, kio estis foje kastelo. Tiaj dispeciĝantaj muroj vidis reĝojn, riĉecon kaj potencon, pri kiuj mi neniam sonĝis. Tia teksaĵo ne interesiĝas pri mi. Tiaj okuloj dubindigas mian ekziston.

"Kiel vi estas ĉi tie?" Ili demandas min. "Mi neniam vidis vin en la maro kun la marvirinoj. Estas malvarme en via fridujo. La kompanio estas malinteresa. Kial mi rigardas ĝin? Kial mi estas ĉi tie?"

– Vi estas ĉi tie por la nova jaro.

– Mi scias. Mi estas ĉi tie por porti al vi misteraĵojn, kiujn mi ne plu vidas. Mi estas ĉi tie por diri al vi tion, kion mia buŝo ne povas eldiri. Por kompreni min, vi devus vidi, sed ne per okuloj. Vi devus aŭdi, sed ne per oreloj.

"Mi devas flari...", komencas mi.

– Jes. Kaj vi devas gustumi, sed ne per lango. Oreloj, okuloj, nazo kaj lango estas nur simboloj.

– Atendu. Mi lernis ke vi estas simbolo de... de... de nia deziro esti kapo kaj ne vosto.

– Precize tion mi diras al vi.

Estas tre malfacile por mi. Mi ne komprenas. Sed almenaŭ, mi sentas ke la senkorpa kapo malsovaĝigas min. Mi povas rigardi ĝin en la okulojn sen tremi.


 Antaŭmorta komisio     Ivan Tr. Minĉev, Bulgario

Subite mortis mia amiko. Ĉagrenitaj proksimuloj per speciala kuriero kunportis tajpitan nekrologon je difinitaj dato kaj horo de entombigo.

Inter la tristaj vortoj estis noteto: "La mortinto amis vin, li sciis ke vi ankaŭ amas lin. Al vi – liaj estimintoj li faris jenan peton: 'Petas mi vin ne aĉeti freŝajn florojn, bukedojn, por meti sur mian tombon. La floroj estas esprimo – simbolo de amo kaj estimo, sed ili velkos, la vento dispelos ilin ĉien. Estu tiel bonaj, la monon kiun vi antaŭdifinis por aĉeti florojn, deponu en banko-konton de orfejo, kaj la sumo utilos por kompatindaj infanoj.' " Poste estis mane alskribite: "Persone li estis orfo, kreskis kaj plenaĝiĝis en simila domo."

Ĉiuj ĉeestantoj obeis la lastan mesaĝpeton, deponis monsumojn en banko-konton de orfejo. Sur la ĉerkon oni metis nur po unu floreton por obei la popolkutimon.

Kaj vi, altestimata leganto, kion vi pensas? Ĉu akcepteblas la antaŭmorta mesaĝo de mia kara amiko, aŭ ĉu ĝi rompas la eklezian riton kaj popolkutimon?