Ha-Tikva signifas "Espero" / Zofia Banet-Fornalowa, Pollando


Meze de julio, en Proksima Oriento denove eksplodis flamoj de detrua, kruela milito. Kruela, ĉar ĝiaj viktimoj grandparte estas la popoloj de Libano kaj Israelo. Kaj aparte en periodoj kiam plifortiĝas murdatakoj kontraŭ Israelo, evidentiĝas la apogo i.a. per porpacaj mitingoj.

Tia mitingo okazis laste ankaŭ en Varsovio. Ĉi-loke valoras nur noti, ke antaŭ la II-a Mondmilito en Pollando loĝis 3 kaj duono milionoj da judoj. Nuntempe kelkaj miloj... Parto de tiuj konsistas el homoj kiuj mirakle saviĝis, sed neniam ilin forlasas nepriskribebla Holokaŭsta traŭmo. Kelkdeko da ili kune kun siaj infanoj, foje ankaŭ kun la nepoj, kolektiĝis la 30-an de julio 2006 sur tereno de la Juda Komunumo. Venis ankaŭ aliaj, kiuj same apogas Israelon en strebado vivi en paco kaj kondamni la teroristojn sub signo de Ĥizb'allá kaj aliajn, ankaŭ ties instigantojn. La kunvenintoj, ensume ĉirkaŭ 250 personoj, samtempe apogis la popolojn sur tiuj teritorioj vivantaj, celante pacan kunvivadon.

Ĝi estis vere kortuŝa kaj impresa kunveno, ĉar ĝi kunigis homojn kruele spertiĝintajn kaj iliajn plej proksimajn familianojn ĉe kiuj la travivaĵoj de la gepatroj ankaŭ grave influas psikan staton, stampas traŭmon de pasinteco.

La kunvenintoj pormomente ekstaris kaj silentis por omaĝi ĉiujn senkulpajn viktimojn. Grandan impreson elvokis parolado de pastoro de Kristan-Reformacia Eklezio en Varsovio, Janusz Szarzec [januŝ ŝaĵec]. Kun ardeco li kondamnis la teroristojn, kiuj endanĝerigas pro sia ekstremismo la vivon de popoloj tie vivantaj, kaj emfazis ke Israelo ne havas alternativon, endanĝerigata je detruo de la ŝtato, akirita de judoj tiom pene, tra suferado. Fine de sia elpaŝo la pastoro legis leteron de libanaj kristanoj al ŝtataj aŭtoritatoj de Israelo en kiu ili alvokas al daŭra batalo kontraŭ Ĥizb'alla. Por la fino, la israelan himnon Ha-Tikva kantis Michael apogata per kunkantado de la kunvenintoj de tiu digna porpaca mitingo. Tiu kanto ĉiam impresas kaj unuigas sente tiujn, kiuj apogas Israelon en ties strebado al paca sekura kunvivado.

Kelkaj el la partoprenintoj de la porpaca mitingo

Tre interesa estas la deveno de la hebrea teksto de Ha-Tikva (La Espero), aparte por esperantis­toj, ĉar la titolo estas la sama kiel tiu de la Esperanta himno, kiun aŭtoris la kreinto de Esperan­to. La aŭtoro de Ha-Tikva estas la poeto Naftali Herc Imber. Li naskiĝis en 1856, en Złoczów [zŭoĉuv] (Galicio, distrikto lvova), pola urbeto ĝis dispartigo de la Pola Respubliko fine de la 18-a jarcento. Li mortis en 1909 en Novjorko. El la sama familio – Imber, devenis du aliaj poetoj: lia frato Szemaria kaj ties filo Samuel Jakub.

Tre interesa, sed ankaŭ drama estis lia vivo. Sufiĉas mencii, ke malgraŭ la famo, kiun li akiris pro la enhavo de siaj poemoj (parton de ili li tradukis al la angla), publikigitaj eseoj pri juda misticismo kaj publicista verkado aperanta en "Jewish Standard" (Juda Standardo) en Londono, li mortis en mizerego, malsano kaj soleco. N. H. Imber vivis, kiel dirite, sur pollanda teritorio, ankaŭ en Palestino kaj Usono. Estis influita de Haskalá, progresema juda klerismo, kaj apartenis al la unuaj judaj poetoj esprimantaj en sia verkado la ideojn de la Haskala.

Li verkis ĉefe en la hebrea, sed ankaŭ en la angla. La ortodoksa medio malvolonte akceptadis lian progresemon; tiukaŭze li forlasis sian naskiĝurbon kaj migris tra Eŭropo. En la jaro 1878, estinte en Rumanio, en urbeto Jassy [jaŝj], li verkis sian plej faman poemon: "Ha-Tikva". Komence ĝi havis la titolon Tikvate(j)nu (Nia Espero). Ĝi estis publikigita en Jerusalemo en lia unua volumo de poemoj titolita hebree "Barkáj" (Tagiĝo) en 1886. Menciindas, ke samjare en Palestino fondiĝis pionira juda kolonio sub la nomo Petaĥ Tikva. La nomado de la poemo de Imber Ha-Tikva, esprimis celadon de persekutitaj judoj reveni al sia prapatrujo; ties esperon, ke tiu prisopirata revo realiĝos. Tiukaŭze Ha-Tikva fariĝis la himno de la cionista movado. En 1882 Imber, dum sia restado en Konstantinopolo, konatiĝis kun s-ro Laurence Oliphant [lorens olifent], kies sekretario li estiĝis; tio donis al li eblecon en la jaroj 1882–1887 estadi en Palestino. Tie li laŭtlegis sian, oni povas diri, programan poemon Ha-Tikva, en novfondita agrikultura setlejo Riŝon le-Cijon apud estonta Tel-Avivo. En tiu komunumo setliĝis devenanta el Moldavio Samuel Cohen, kiu verkis por ĝi la muzikon. Ĝi estas bazita je motivoj de moldava popola kanto; kelkaj trovas en ĝi parencecon kun la pola himno "Ankoraŭ Polujo ne pereis...".

De tiam la teksto muzikigita ĉiam pli populariĝis, fariĝante parto de la juda folkloro. Ĝi ankaŭ estis kantata dum cionistaj Mondkongresoj en Bazelo (V-a – en 1901, VI-a – 1903, VII-a – 1905). Dum la 18-a kongreso en Prago, 1933 oni agnoskis Ha-Tikva-n formale kiel Himnon de la cionista movado.

Per Ha-Tikva oni inaŭguris kaj fermis la ceremonion dediĉitan al proklamo de Deklaracio pri Sendependeco de Israelo, en 1948. Tiutempe Ha-Tikva ankaŭ akiris sian nunan formon, pro okazinta instrumentado. Ĉie en la mondo, kie la judoj kunvenas por soleni datrevenojn de sia, en grandparto drama kaj plurfoje ankaŭ tragika historio, oni kutimas fini la renkontiĝojn per Ha-Tikva; Himno de La Espero. Ĝi emocie ligas, esperigas la diasporon kaj elmontras ĝian apogon al Israelo.


Mi atentigis pli frue, ke la historio de tiu kanto estas aparte interesa por esperantistoj. Enprofundiĝante, oni trovas iun paralelon, ne nur en la identa nomo de la cionisma kaj Esperanta himnoj, sed eĉ inter la ekesto de Ha-Tikva kaj de la Internacia Lingvo. Tion oni ne povas konsideri simpla koincido. La paraleleco havas komunajn histori-sociajn radikojn; ĝi kreskis el idealismo de N. H. Imber kaj L. Zamenhof, homoj sentemaj pri maljusto dividanta la popolojn, celantaj laŭ ĉiuj siaj eblecoj kontribui al pli bona mondo. Tio ne eblus se ne ligus ilin la Espero...

Ambaŭ naskiĝis preskaŭ samtempe, en ĉelimaj teritorioj de la iama Pola Respubliko plena de etnaj konfliktoj. En 1878 Imber verkis Ha-Tikva-n kaj samjare Zamenhof prezentis al kelkaj siaj kolegoj kaj la plej proksimaj familianoj sian Lingwe Uniwersala. En 1886 la poemo "Nia Espero" (Tikvatenu) estis publikigita en Jerusalemo. Jaron poste, en 1887, D-ro Zamenhof, post longaj penoj, publikigis sian kreaĵon – Lingvon Internacian, kiun li subskribis per la nomo D-ro Esperanto. La poemo de N. H. Imber, "Espero", emociis kaj mobilizis de sia komenco la judan popolon, aldonante esperon. La lingvo de D-ro Zamenhof, la idearo kiun ĝi vehiklis, la himno bazita je lia poemo "La Espero", elkreskis el la sama trunko, celante la samon: helpi al suferantaj kunfratoj, surbaze de altigo de kvalito de kunvivado de la tuta homaro.

Ekde la komenco de la Movado, nome la 1-a Internacia Esperanto-Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905, ĝi servis kaj daŭre servas, same kiel Ha-Tikva, al emociado kaj mobilizo de esperantistoj al realigo de nobla celado: paca kunvivado de popoloj. Bedaŭrinde, ĝis nun ne realiĝis "Sonĝo de l' homaro..." por kiu batalis ambaŭ idealistoj. Tamen ĝi daŭre plenumas sian taskon; aldonas Esperon kaj alvokas al batalo por la celon atingi.


La israela himno esperantigita far Josef Kohen-Cedek en 1978  [La redaktoro]:

La Espero

Se en kor-interno
De anim-sincer´
Ĝermas am-kerno
Al patruja ter´
Al rand´ orienta
Per sopir-magi´
Nin, sentimenta
Tiras nostalgi´.

La Esperon ne forperdas ni
Tra miljaroj de sufer´ kaj prem´
Ke ni liberaj vivos en uni´
En land´ Ciona, en Jerusalem´.